Litovio
El Vikipedio
Lietuvos Respublika Litova Respubliko |
|
![]() la nacia flago |
![]() la blazono de Litovio |
Nacia himno: Tautiška giesmė | |
Nacia devizo: Vienybė težydi (Unueco floru, fina linio de la nacia himno) |
|
![]() |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Vilno (Vilnius) |
Ĉefa(j) lingvo(j) | Litova lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj (79%), ortodoksuloj (4,07%), luteranoj, judoj, islamanoj |
Areo % de akvo |
65 303 km² 0% |
Loĝantaro | 3 428 000 (2006) |
Loĝantoj | litovoj |
Loĝdenso | 52,4/km² |
Horzono | UTC+2 |
TTT | .lt |
Landokodo | LT |
Telefona kodo | 370 |
Politiko | |
Politika sistemo | Parlamenta respubliko |
Ŝtatestro | Valdas Adamkus |
Ĉefministro | Gediminas Kirkilas |
Nacia tago | 16-a de februaro, 11-a de marto |
Sendependiĝo | De Rusio: 16-a de februaro 1918; de Sovetunio: 11-a de marto 1990 |
Ekonomio | |
Valuto | Litova lido
|
Litovio (aŭ Litovujo, litove Lietuva) estas lando en la nordoriento de Eŭropo, ĉe la Balta maro. La loĝantaro malkreskis lastatempe de 3.715 mil 1995 ĝis 3.448 mil en 2004. Etne la loĝantaron konsistigas precipe litovoj (83,5%), poloj (6,9%) kaj rusoj (6,1%). Apud la ĉefurbo Vilno (Vilnius) kun 556 mil enloĝantojn estas pliaj grandaj urboj Kaŭnaso (Kaunas) (386 mil), Klaipėda (196 mil), Panevėžys (119 mil) kaj Šiauliai (133 mil).
Enhavo |
[redakti] Subdividoj
vidu ankaŭ la apartajn artikolojn: Regionoj de Litovio, Distriktoj de Litovio
Litovio el kultura kaj dialekta vidpunkto divideblas al kvin etnografiaj regionoj: Aŭkŝtajtio en la nordoriento, Dzukio en la sudoriento, Suvalkio en la sudo, Eta Litovio en la regiono ĉirkaŭ la urbo Klaipėda en la sudokcidento kaj Ĵemajtio en la okcidento.
Politike Litovio estas dividita en dek distriktojn kaj plu al komunumoj (parte urbaj, parte subdistriktaj, litove savivaldybės, "memadministraj teritorioj").
[redakti] Geografio
Litovio limas norde kun Latvio, okcidente kaj sude kun Belarusio, sudokcidente kun Pollando kaj kun la rusa enklavo de Kaliningrado kaj okcidente kun la Balta Maro.
Litovio erare estas foje konsiderata kiel parto de Orienta Eŭropo, ĉar ofte tiu difino ampleksiĝas por inkludi la eksajn socialismajn ŝtatojn, al sudoriento de la kontinento kaj Balkanio. Sed certe estas ke Litovio estas pli centra ol orienta, tiele oni diras, ke la geografia centro de la eŭropa kontinento troviĝas en Litovio. En la jaro 1989 geografoj de la Nacia Franca Instituto de Geografio rimarkigis, ke la vera kaj ununura geografia centro de Eŭropo troviĝas en la vilaĝo Purnuškės (54°54' de norda latitudo kaj 25°19' de orienta longitudo), je 17 km de Vilno, ĉefurbo de Litovio kaj tio aperas en la Guinness-libro de rekordoj. Tamen la geografia centro de la Eŭropa Unio troviĝas en la urbo Gelnhausen en Hesio, Germanio.[1]
Litovio estas lando sen grandaj montoj, la plej alta punkto de Litovio estas la monto Aukštojas (293,8 metroj), kaj la tereno estas markita de etaj kaj grandaj lagoj, krom grandaj arbaraj zonoj kiuj kovras ĉirkaŭ 30% de la litova teritorio.
Nordokcidente troviĝas la lago Drūkšiai, la plej granda de la lando.
Kaj la klimato kaj la reliefo estas tre simila al tiu de la skandinavaj landoj, duonon de la jaro neĝas kaj oni povas vidi grandajn kaj belajn arbarojn, riverojn kaj lagojn en la plej parto de la litova teritorio. Litovio estas la plej granda kaj loĝata el la tri baltaj respublikoj, kaj estas lando kun eta sabla marbordo de proksimume 100 km, el kiuj nur 40 estas malfermaj al la Balta Maro. Klaipėda, ties ĉefa havenurbo situas en la marenfluo de la Kurona Laguno. La natura rezervejo Kurona Duoninsulo, litove Kuršių Nerija, ekde la jaro 2000 estas listigita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO.
La ĉefurbo de Litovio estas Vilno kiu estas konsiderata de baltianoj kiel "La Romo de Baltio". Inter 1920 kaj 1940 Vilno kaj la ĉirkaŭa regiono, la sudoriento de Litovio, estis konkeritaj de Pollando (vidu la artikolon Centra Litovio 1920-1940), kaj vole-nevole tiam la ĉefurbo de Litovio estis Kaunas; post kiam Sovetunio konkeris kaj la Respublikon Litovio kaj la pole okupitan sudorienton de Litovio, Vilno reekestis la ĉefubo de Litovio.
[redakti] Historio de Litovio

La unuan fojon en skribitaj fontoj Litovio estas menciita dum la jaro 1009.
Ĝis la 15-a jarcento Litovio kreskiĝis al granda nacio.
Litovoj kaj aliaj baltaj etnoj estis fine unuigitaj al unu nacio dum la 12-a jarcente de litova duko kaj posta reĝo Mindaugas. Dum la 12-a ĝis 14-a jarcentoj Litovio (tiam "Litova Granda Duklando" (Lietuvos Didžioji kunigaikštystė) eĉ pli kreskiĝis kaj krom Baltio ampleksis plejgrandan parton de la hodiaŭaj ŝtatoj Pollando, Belarusio kaj Ukrainio - de la Balta ĝis la Nigra Maro. Ĝis la batalo de Žalgiris la plej granda danĝero por Litovio estis la ade atakinta Ordeno de germanaj kavaliroj, germanlingva eklezia armeo de nobeloj, sed en tiu batalo dum 1410 ĝi estis venkita de unuiĝitaj litovaj kaj polaj armeoj.
Dum la jaro 1386 la Granda Litova Duko Jogaila fariĝis la reĝo de Pollando. La litova kaj pola ŝtatoj fariĝis unio havanta la saman reĝon kaj parlamenton.
Dum la jaro 1795, pro malfortiĝo de la litova-pola unio, granda parto de la Litova teritorio estis konkerita de la Rusia imperio. Dum la fino de la 19-a jarcento, la litova lingvo estis malpermesita en la ruse okupita Litovio, sed la Knygnešiai, kulturaj partizanoj, kontrabandis litovlingvajn librojn presitajn en la proskima germanlingva Orienta Prusio, en la landon.
La 16-an de februaro 1918 Litovio regajnis sendependecon, sed dum junio 1940 la komunista Sovetunio denove konkeris Litovion kaj instalis la Litovan Sovetan Socialistan Respublikon. Post senperforta civitana ribelo fine de la 1990-aj jaroj, la Kantanta Revolucio, Litovio denove regajnis sendependecon nur la 11-an de marto 1990.
La 29-an de marto 2004 Litovio fariĝis membro de NATO, kaj la 1-an de majo 2004 fariĝis ĉiurajta membro de la Eŭropa Unio.
[redakti] Demografio


Ĉirkaŭ 70 % de la loĝantaro vivas en urboj. La meza aĝo estas 38 jaroj.
Ĉirkaŭ 99,6 % de la loĝantoj en aĝo de pli ol 15 jaroj estas skribsciantaj.
El la enloĝantoj de Litovio estas laŭ nacieco (stato de la jaro 2001):
- litovoj - 83,45 procentoj,
- poloj - 6,74 procentoj,
- rusoj - 6,31 procentoj.
- belarusoj - 1,23 procentoj kaj
- aliaj - 2,27 procentoj.
Evoluo de la loĝantaro de etna vidpunkto: [2]
Censoj | 1923 | 1970 | 2001 |
---|---|---|---|
Litovoj | 80,1% | 80,1% | 83,45% |
Judoj | 7,1% | - | 0,1 |
Germanoj | 4,1% | - | 0,1 |
Poloj | 3% | 7,7% | 6,74% |
Rusoj | 2,3% | 8,6% | 6,31% |
Belarusoj | 0,2% | 1,5% | 1,23% |
Ukrainoj | - | 0,8 | 0,65% |
Sume | 2 028 971 | 3 128 000 | 3 483 972 |
Notoj:
- En 1923, la regiono de Vilno, kies ĉefurbo estis loĝata majoritate de poloj kaj judoj, estis konkerita de Pollando, kiu estis aneksiiginta la respublikon centra Litovio en 1922. Ankoraŭ en kelkaj lokoj de la regiono de Vilno (Trakai ekzemple), restis signifa nombro da poloj. Ĉe Vilno, ekzistas multaj lernejoj kaj polaj kaj rusaj.
- Probable la kategorio "rusoj" en 1923 inkludis belarusojn kaj ukrainojn (oficiale 43).
- La grava juda minoritato de Litovio estis nuligita de la nazia reĝimo; Litovio estis okupita de Nazia Germanio de 1941 al 1945.
- La germana minoritato ("Memelianoj" en la censo de 1925), ĉefe ĉe Memel (Klaipėda), estis forigita de la Ruĝa Armeo en 1945 okcidenten al la teritorio de FRG kaj GDR, samkiel la germana loĝantaro de Orienta Prusio (la nuna teritorio de Kaliningrado).
La hegemonia religio estas katolikismo kun 79 %, sed ankaŭ ekzistas ortodoksismo (4,07 %), luteranismo, judismo kaj islamo, kiel minoritataj religioj. Oni trovas same en Trakai la lastajn Karaimojn de Eŭropo. La novpaganismo estas renaskiĝanta, profitante la aperon en la lando de novaj ideologioj kaj kutimoj, sed ankaŭ la fakton, ke tradicie litovoj plej multe en Eŭropo rezistis kontraŭ la enmeto de kristanismo, ĝis la 14-a jarcento (vidu la artikolojn pri la antikva kaj moderna kulto Romuva).
[redakti] Kulturo
Vidu ankaŭ la apartan artikolon: Kulturo de Litovio

La litova kulturo aŭ kulturo en Litovio estas tre influita de la indiĝena prakulturo, ekzemple pri la litova lingvo.
Inter la plej elstaraj verkistoj menciindas Vincas Krėvė-Mickevičius, romanisto kaj dramaturgo; Alfonsas Nyka-Niliunas, poeto kaj romanisto kaj la rakontisto Marius Katiliskis. Elstaras ankaŭ la lingvisto Algirdas Julius Greimas. Plej elstara komponisto kaj pentristo estas Mikalojus Konstantinas Čiurlionis.
La unua universitato estis fondita en Vilno en 1556 de la granda duko Steponas Batoras. La unua libro eldonita en litova lingvo estis presita dum la jaro 1562 en Königsberg (la nuna Kaliningrado).
La kulturo de Litovio ekzistis dum miloj da jaroj ekde almenaŭ la jaro 200 a.K. kiam okazis la setliĝo de la Baltaj popoloj, sed sendepende de la ekzisto de sendependa litova ŝtato.[4]
[redakti] Ekonomiko



En la 2003 jaro la kreskiĝo de ekonomiko en Litovio estis plej granda en la tuta sudorienta Eŭropo, la komuna nacia produkto komparante kun la 2002 jara kreskiĝis je 9,7 percentoj. La ekonomio ĝis nun tre rapide kreskas, des pli ke Litovio aliĝis al la Eŭropa Unio.
Litovio estas unu el la landoj kiuj eniris en la Eŭropan Union en 2004 garantiita de bona ekonomia situacio, kaj ekde tiam estis la lando kiu plie kreskiĝis ekonomie en Eŭropo. En 2003 oni registris la plej altan kreskon el ties historio per pliigo ĉe Malneta Enlanda Produkto de 10.3 %. En 2007 pro ĝenerala tutmonda ekonomia krizo, la ekonomio de Litovio malaltigis sian kreskon al 8,7 %, kio estas ankoraŭ tre supre la eŭropa mezaveraĝo kaj pluhavas ĝin kiel la lando kun pli alta kresko en la EU. La litova ekonomio baziĝas ĉefe sur la terkultura, bestobreda kaj forsta ekspluatadoj, kvankam la internacia turismo keskiĝas rapide kaj konvertiĝas en grava parto de la ekonomia disvolviĝo. Post ties eniro en la Eŭropa Unio tiu ĉi balta lando pligrandigis sian industriigon. Ĝi havas ĉirkaŭ 2.400.000 ha de kultivata tereno, kaj ĝi estas la plej granda produktanto de lino tutmonde. Litovio havas unu el la tekstilaj industrioj plej gravaj de Eŭropo kaj kvankam ties ekonomio ankoraŭ ne estas tutdisvolvigita, ties nivelo de disvolviĝo jam ne estas komparebla kun tiuj de la landoj nomitaj "de la dua mondo" kiel Kroatio, Ukrainio aŭ Rusio, kaj malpli kun tiuj de la landoj de la tria mondo, kiel Ekvadoro, Venezuelo aŭ Sudafriko.
La Eŭropa Centra Banko antaŭvidas, ke post malpli ol 20 jaroj Litovio estos lando tre alte disvolvigita kiel Svedio, kaj estos samnivele kun ties najbaroj de la Nordo de Eŭropo, superinte eĉ kelkaj landoj de la EU-15 kiel Hispanio aŭ Portugalio. Pro la akcela kresko de la litova ekonomio, kiu estas tre supre la eŭropa mezaveraĝo, Litovio antaŭvidis adopti la komunan valuton Eŭro en 2009 kaj meze de 2004, jam aliĝis al Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II, kio garantias al ĝi interŝanĝan stabilecon.[5]. La litovaj eŭro-moneroj jam produktiĝis.
Krom ties alta plialtiĝo en la MEP, Litovio ĝuas aliajn faktorojn kiuj favoras sian kreskon, kelkaj el tiuj estas jenaj: turismo, akcela kresko de la industrio, la alta fremda investado, la privatigo de ŝtataj entreprenoj, ties malalta publika ŝuldo (preskaŭ nula), malalta deficito, sendo de mono farita de siaj elmigrintoj (laŭleĝa elmigrado, kontrolita kaj tre preparita, tio estas malalta laŭ absoluta kalkulado, sed kun alta nivelo de enspezo) kaj moderna socio kiu lasis malantaŭe la komunisman epokon.
Per ties aliro al la NATO, MKO, Monda Banko kaj Eŭropa Unio, Litovio finkonsolidiĝis kiel lando enkadrita en la "okcidenta mondo", kie la servoj kaj publikaj institucioj estas pli efikaj, kvankam ankoraŭ necesas fortostreco por finatingi la disvolviĝintajn landojn de la Eŭropa Unio. En 2007 la laŭkapa MEP Litovio estis 10.472 usonaj dolaroj, kio en monda komparo igas la ŝtaton tute disvolviĝinta lando, kvankam ĝi ankoraŭ estas je la dua duono inter la 27 landoj de la Eŭropa Unio, okupante la 16-an rangon laŭ perkapa mono.
[redakti] Aliaj informoj
- Kredantoj: nun plej multaj katolikoj, en la sudokcidento eta malplimulto da protestantoj, historie ankaŭ multaj judoj kaj inter ili iom da karaimoj. La litovoj inter la popoloj de Eŭropo plej longe rezistis al kristanismo (ĝis la 14-a jarcento).
- Plej parolata lingvo: la litova lingvo kun du ĉefaj dialektoj, la ĵemajtia dialekto en la okcidento kaj la aŭkŝtajtia en la cetero de la lando
- Mondaj heredaĵoj: la historia centro de Vilno, la Kurona Duoninsulo kaj Kernavė.
- La Esperanto-movado en Litovio
- la litovlingva Vikipedio
[redakti] Notoj
- ↑ Gelnhausen, centro de Eŭropa Unio (artikolo de la retejo Deutsche Welle la 9-an de julio 2007)
- ↑ fonto: la statistika oficejo de Litovio
- ↑ statistiko de la Monda Organizo pri Sano (MOS, la 06-an de junio 2006, en la angla)
- ↑ Historio kaj kulturo de Litovio (elŝutita la 31-an de majo de 2007, en la angla)
- ↑ ¿Euro para todos? (la Eŭro por ĉiuj?, artikolo de la retejo Deutsche Welle la 23-an de novembro 2006, en la hispana)
Aŭstrio •
Belgio •
Britio •
Bulgario •
Ĉeĥio •
Danio •
Estonio •
Finnlando •
Francio •
Germanio •
Grekio
Hispanio •
Hungario •
Irlando •
Italio •
Kipro •
Latvio •
Litovio •
Luksemburgo •
Malto •
Nederlando •
Portugalio
Pollando •
Rumanio •
Slovakio •
Slovenio •
Svedio
Iamaj aliĝontoj: Kroatio •
Respubliko Makedonio •
Turkio
Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Islando • Italio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Turkio • Usono
Ŝtatoj en Eŭropo | ![]() |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
[redakti] Reta ligilo