Germanio
El Vikipedio
Bundesrepublik Deutschland | |
Nacia himno: Das Deutschlandlied | |
Nacia devizo: „Einigkeit und Recht und Freiheit“ (Germana por: Unueco kaj justeco kaj libereco) |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Berlino |
Oficiala(j) lingvo(j) | germana |
Plej ofta(j) religio(j) | kristana |
Areo % de akvo |
357.050 km² km² ? |
Loĝantaro | 82.373.000 |
Loĝdenso | 231/km² |
Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
TTT | .de |
Landokodo | DE |
Telefona kodo | 49 |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | Prezidento Horst Köhler ekde 1a jul.2004 por kvin jaroj |
Ĉefministro | Kancelierino Angela Merkel ekde 22a nov.2005 por kvar jaroj |
Nacia tago | 3a oktobro (ek 1990) Tago de la Germana Reuniĝo |
Ekonomio | |
Valuto | Eŭro |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Germana Esperanto-Asocio |
Germanio (aŭ Germanujo) estas demokrata federacia ŝtato en Mezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estas Danio, Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svislando, Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando; la Norda maro kaj la Balta maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.
La oficiala titolo estas Federacia Respubliko Germanio (germanlingve Bundesrepublik Deutschland prononcita 'dojĉlant aŭskultu Dosiero), kio estas vortkreo de la unua ŝtata prezidento post la Dua Mondmilito, Theodor Heuss. Federacia ĉefurbo kaj registara centro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: Federacia urbo) Bonn.
La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: Laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas ĝin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj landoj.
Germanio havas pli ol 82 milionojn da enloĝantoj kaj post Rusio estas la dua plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj, Nato kaj la G8-ŝtatoj.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Germanio situas en Mezeŭropo, inter 47°16'15" kaj 55°05'33" laŭ norda latitudo kaj inter 5°52'01" kaj 15°02'37" laŭ orienta longitudo. Germanio norde limas al Danio (sur longeco de 67 km), nordoriente al Pollando (442 km), oriente al Ĉeĥio (811 km), sudoriente al Aŭstrio (815 km, sen la limo tra la Konstanca Lago), sude al Svisio (316 km, inkluzive la limon de la eksklavo Büsingen, sed sen la limo tra la Konstanca Lago), sudokcidente al Francio (448 km), okcidente al Luksemburgio (135 km) kaj Belgio (156 km) kaj nordokcidente al Nederlando (567 km). La tuta longeco de limo estas 3.757 km. La nordokcidentaj marbordoj de Norda Maro kaj Balta maro formas naturan limon. En la sudo, Germanio havas porcion da Alpoj.
[redakti] Akvoj
- Ankaŭ vidu: Listo de germanaj riveroj, Listo de germanaj lagoj
La plej grava rivero de Germanio estas Rejno, venanta el Svislando, limanta al Francio, transiranta okcidentan Germanion (interalie Rejnlandon) kaj forlasante al Nederlando.
En la sudo fluas Danubo, fontanta en Ŝvabio, forlasante al Aŭstrio.
Venanta el Ĉeĥio, Elbo (rivero) trafluas orientan Germanion kaj plilarĝiĝanta post Hamburgo, ĝi fluas en Nordan Maron. Odro estas limrivero al Pollando.
Lagoj - Interalie: Konstanca Lago, Müritz
[redakti] Montaroj kaj mallevaĵoj
La plej gravaj montaroj en germanio estas la Alpoj, la Elba Grejsmontaro, la Ercmontaro, la Luzacia Montaro kaj la Harco.
La Alpoj estas la sola altmontaro en Germanujo. Tie situas la plej alta monto nomata Cúgŝpice (2.962 m, germana skribmaniero: Zugspitze). De la sudo ĝis la nordo la mezaltaj montaroj tendence plialtiĝas kaj vastiĝas. Plej alta mezmontara pinto estas la Feldberg (1.493 m) en la Ŝvarcvaldo.
[redakti] Insuloj
Inter la plej gravaj insuloj de Germanio estas Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand kaj Pellworm.
Mezurite laŭ la marborda linio, Germanio havas rimarkindan kvanton da insuloj. En la Norda Maro la insuloj plejofte estas en arkipelagoj, kiuj antaŭsituas la firmteron kaj kiuj reprezentas reziduan firmteron separite de marbordo per landmalaltiĝo kaj sekvanta superakvigado. Tiuj estas subdividitaj en nord-frisajn kaj orient-frisajn insulojn, kiuj estas konsisteroj de la germana Vadmaro. La nord-frisaj insuloj apartenas al Ŝlesvigo-Holstinio kaj konsistas el la pligrandaj insuloj Sylt, Föhr, Amrum, Pellworm kaj Nordstrand kaj la konsiderinde pli malgrandaj Haligoj (insuletoj). La orient-frisaj insuloj, kiuj apartenas al Malsupra Saksio, estas tre simile laŭ grandeco kaj konstruo. La plej granda el tiuj insuloj estas Borkum. Speciala kazo estas la tre malproksime situanta insulo Helgoland, la sola germana insulo en libera maro.
La insuloj situantaj en la Balta maro tendence estas pli grandaj kaj pli reliefiĝaj. La plejgranda el tiuj kaj samtempe la plejgranda insulo de la tuta lando estas Rügen. Dua laŭ grandeco estas Usedom, kies orienta anguleto jam apartenas al Pollando.
[redakti] Politika sistemo
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcioj de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokratia socialismo").
[redakti] Politika subdivido (federaciaj landoj)
Baden-Virtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
[redakti] Historio
- Ankau legu: Historio de Germanio
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
[redakti] Loĝantaro
La loĝantaro de Germanio konsistas laŭ etnoj el 95,1% germanoj, 2,4% turkoj, 0,7% italoj, 0,4% grekoj, 0,4% poloj kaj 1,1% aliaj. Laŭ religioj estas 32,3% katolikoj, 32,1% protestantoj, 3,2% islamanoj, 3% anoj de aliaj religioj kaj 28,5% homoj sen konfesio.
La oficiala lingvo estas la germana. Krome ekzistas minoritataj lingvoj tradicie parolataj sur la germana teritorio, kiel la platgermana, dana, frisa kaj soraba; ĉi tiuj kvar lingvoj estas oficiale agnoskitaj minoritataj lingvoj. Krome ekzistas minoritataj lingvoj de enmigrintoj, kiuj tamen ne estas oficiale agnoskitaj: la turka, la rusa, la pola kaj aliaj.
En 1998, la ĉiukapa ekonomia produto estis taksita je po 5580 dolaroj, tiel ke la tuta ekonomia produto estis taksita je 462 miliardoj da dolaroj.
[redakti] Demografio
Plej grandaj urboj estas
1. | 2 295 189 | Berlino (Berlin) |
2. | 1 743 627 | Hamburgo (Hamburg) |
3. | 1 210 223 | Munĥeno (München) |
4. | 983 347 | Kolonjo (Köln) |
5. | 651 899 | Frankfurto ĉe Majno (Frankfurt am Main) |
6. | 592 569 | Stutgarto (Stuttgart) |
7. | 588 168 | Dortmund (Dortmund) |
8. | 585 438 | Asindo (Essen) |
9. | 574 514 | Duseldorfo (Düsseldorf) |
10. | 546 852 | Bremeno (Bremen) |
11. | 502 651 | Leipzig (Leipzig) |
12. | 501 565 | Duisburg (Duisburg) |
[redakti] Esperanto
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://www.statistikportal.de
- http://www.deutschland.de
- http://www.deutschland.de/en
- Turismo Germanio
- StadtPanoramen - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belarusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Britio | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Makedonio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Ukrainio | Vatikano
Dependaj kaj aliaj teritorioj:
Alando | Ferooj | Ĝibraltaro | Guernsey | Manksinsulo | Jan Mayen | Jersey | Svalbard
Aŭstrio • Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio
Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Malto • Nederlando • Portugalio
Pollando • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
Iamaj aliĝontoj: Kroatio • Respubliko Makedonio • Turkio
Belgio | Brotio | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando (sen propra militistaro) | Italio | Kanado | Latvio | Litovio | Luksemburgio | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Rumanio | Slovakio | Slovenio | Turkio | Usono
Aŭstralio | Aŭstrio | Belgio | Britio | Ĉeĥio | Danio | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Japanio | Kanado | Luksemburgio | Meksiko | Nederlando | Norvegio | Nov-Zelando | Pollando | Portugalio | Slovakio | Sud-Koreio | Suomio | Svedio | Svislando | Turkio | Usono
Baden-Virtembergo | Bavario | Berlino | Brandenburgio | Bremeno | Hamburgo | Hesio | Meklenburgo-Antaŭpomerio | Malsupra Saksio | Nordrejn-Vestfalio | Rejnland-Palatinato | Sarlando | Saksio | Saksio-Anhalto | Ŝlesvig-Holstinio | Turingio