Kroatio
El Vikipedio
Republika Hrvatska Respubliko Kroatio |
|
Nacia himno: Lijepa naša domovino | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Zagreb |
Oficiala(j) lingvo(j) | kroata |
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj |
Areo % de akvo |
56.542 km² 0,2% |
Loĝantaro | 4.453.500 (2008) |
Loĝdenso | 81/km² |
Horzono | UTC+1 UTC+2 (somere) |
TTT | .hr |
Landokodo | HR |
Telefona kodo | 385 |
Politiko | |
Politika sistemo | demokratia respubliko |
Ŝtatestro | Stjepan Mesić |
Ĉefministro | Ivo Sanader |
Nacia tago | 25-a de junio |
Sendependiĝo disde Jugoslavio | 8-a de oktobro 1991 |
Ekonomio | |
Valuto | kunao |
MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2008 $74,419 mlrd $ 16.758 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Kroata Esperanto-Ligo |
Kroatio (aŭ Kroatujo, kroate Hrvatska) estas lando parte mezeŭropa, mediteranea kaj de Balkana duoninsulo.
- Adm. divido: 20 distriktoj (vidu sube) kaj urbo (Zagrebo), 122 urboj kaj 424 komunumoj.
- Ĉefurbo: Zagrebo (779 mil).
Enhavo |
[redakti] Historio
En la 9-a jarcento, ekde la duko Branimir memstara lando, ekde 925 reĝlando (la unua reĝo Tomislav). Ekde 1102 parto de Kroat-Hungara reĝlando (sub hungara dinastio, sed kroatio ĉiam egalrajta al hungara parto de la ŝtato. En la 15-a jarcento Kroation atakadis turkoj (otomana ŝtato). Post 100 jaroj da defendaj militoj, Kroatio ne sukcesis defendi sian teritorion - 80% konkeris turkoj. Ili konkeris ankaū pli ol duonon de Hungario. Ambaŭ reĝlandoj akceptis en 1527 aŭstrian dinastion Habsburg, ĉar sole tiu povis helpi en defendo de la restinta teritorio kaj en eventuala liberigo de la jam perdita. En 1918, post la unua mondomilito kaj disfalo de Aŭstrio-Hungario, Kroatio ne sukcesis memstariĝi. La eventoj ĝin pelis al unio kun Serbio al komuna sudslava ŝtato. Do Kroatio estis ekde 1918 parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (de 1929 Jugoslavio). Sub serba premo kaj ekonomia ekspluatado, kaj poste eĉ teroro kaj diktaturo, kroatoj volis forlasi la union, sed ne povis. Tial en 1941 ili akceptis esti dum la dua mondmilito marioneta ŝtato, kontrolata de Germanio kaj Italio. La ŝtato ne estis stabila, la registaro diktatoreca, premata de Germanio kaj eĉ pli de Italio. Krome estis ribeloj serba kaj komunista, kiuj minacis la kroatian sendependecon. Post malvenko de Germanio, la aliancanoj ne permesis ke Kroatio restu sendependa, sed permesis, ke jugoslaviaj komunistoj revenigu ĝin en Jugoslavion. De 1945 membro de Jugoslava socialisma federacio. Sed nacia konflikto inter serboj kaj kroatoj restis, kaj finfine en 1990 kroatio deklaris suverenecon kaj adoptis novan konstitucion. Serbio ne volis simple lasi la aferon, tial sekvis konflikto kun Serbio, en kiu Kroatio post granda peno sukcesis sin defendi. En 1992 Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio agnoskis ĝian sendependecon.
[redakti] Bazaj faktoj
- Loĝantaro: 4.437 460 (2001), inter ili - kroatoj 89,63%, serboj 4,54%, bosnianoj 0,47%, italoj 0,44%, hungaroj 0,37%, albanoj 0,34%, slovenoj 0,30%, ĉehoj 0,24%, ...
- Virinoj estas 51,87% kaj viroj estas 48,13% el la nombro de la loĝantaro.
- Kredantoj: plejparte katolikoj, sed ankaŭ ortodoksuloj, islamanoj, kredantoj de reformaj eklezioj, ...
- Eksporto: greno, frukto kaj legomaro, terpomo, tabako, metalaj produktaĵoj, tekstilaĵo.
- Heredaĵo: historia urbo Dubrovnik, Plitvice laga nacia parko, Dalmacia bordo, Splita historia centro kun Diokletiana palaco.
- Montoj: Velebit, Biokovo, Dinara, Velika Kapela, Mala Kapela, Mosor, Uĉka, Ĉiĉarija, Kalnik, Papuk, Krndija, Poĵeŝka gora, Dilj, Zrinska gora, Psunj, Medvednica, Ivanŝĉica, Bilogora, Ĵumberak, Samoborsko gorje, Petrova gora, Ravna gora, Strahinjŝĉica, ...
- Riveroj: Sava, Dunav,Neretva, Drava, Kupa, Korana, Dobra, Krka, Zrmanja, Gacka, Lika, Una, Sutla, Krapina, Ĉesma, Raŝa, Mirna, Cetina, ...
[redakti] Konataj kroatoj
Vladimir Prelog - Nobel 1975. (Kemio), Leopold Ruzicka - Nobel 1939. (Kemio), Ivo Andrić Nobel 1961. (Literaturo).
- Inventistoj: Slavoljub Eduard Penkala, Nikola Tesla, Fausto Vrančić (paraŝuto), Ivan Lupis-Vukić.
- Sciencistoj: Ruđer Bošković, Andrija Mohorovičić, Dragutina Gorjanovića Kramberger
- Pentristoj: Vlaho Bukovac, Ivan Generalić, Julije Klović, Edo Murtić, Ivan Rabuzin kaj statuistoj: Juraj Dalmatinac, Ivan Meštrović.
- Poetoj kaj verkistoj: Miroslav Krleža, Ivana Brlić - Maružanić, Marin Držić, Ivan Gundulić, Marko Marulić, Ivan Mažuranić, Antun Gustav Matoš
- Sportistoj: Dražen Petrović, Goran Ivanišević, Janica Kostelić, Mirko Filipović, Krešimir Ćosić.
[redakti] Urboj
Split (175 mil), Rijeko (167 mil), Dubrovnik (55 mil), Osijek (130 mil), Zadar, Ŝibenik, Primoŝten, Vodica, Biograd,Crikvenica, Novi Vinodolski, Makarska, Krk, Mali Loŝinj, Rab, Cres, Pag, Hvar, Braĉ, Vis, Korĉula, Vinkovci, Vukovar, Naŝice, Daruvar, Ploce , Poĵega, Slatina, Koprivnica, Varaĵdin, Krapina, Zabok, Ĝurĝevac, Ĉakovec, Virovitica, Dxakovo, Bjelovar, Vrbovec, Kutina, Ivaniĉ Grad, Sisak, Slavonski Brod, Samobor, Karlovac, Ogulin, Delnice, Lokve, Ĉabar, Gospiĉ, Otoĉac, Knin, Pazin, Poreĉ, Motovun, Buzet, Rovinj, Pula, Labin, Opatija, Umag, Vrsar, Medulin, Jasenovac
[redakti] Distriktoj
Bjelovarsko-Bilogorska Zupanija, Brodsko-Posavska Zupanija, Dubrovacko-Neretvanska Zupanija, Istarska Zupanija, Karlovacka Zupanija, Koprivnicko-Krizevacka Zupanija, Krapinsko-Zagorska Zupanija, Licko-Senjska Zupanija, Medimurska Zupanija, Osjecko-Baranjska Zupanija, Pozesko-Slavonska Zupanija, Primorsko-Goranska Zupanija, Sibensko-Kninska Zupanija, Sisacko-Moslavacka Zupanija, Splitsko-Dalmatinska Zupanija, Varazdinska Zupanija, Viroviticko-Podravska Zupanija, Vukovarsko-Srijemska Zupanija, Zadarska Zupanija, Zagrebacka Zupanija,Grad Zagreb.
[redakti] Esperanto en Kroatio
Informoj pri esperantistoj en Kroatio ĉe:
- Kroata Esperanto-Ligo http://www.esperanto.hr
- Reta kurso de Esperanto (kroatlingve) http://www.esperanto.hr/eo/index.html
- Studenta esperanta klubo http://www.angelfire.com/sk2/sek
[redakti] Retaj ligiloj
- Statistikaĵoj http://www.dzs.hr
- Kroatio
- Ĝenerale pri Kroatio [1]
- Kroatio
- Mapo de Kroatio
Aŭstrio • Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio
Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Malto • Nederlando • Portugalio
Pollando • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
Iamaj aliĝontoj: Kroatio • Respubliko Makedonio • Turkio
Ŝtatoj en Eŭropo | |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |