Religio
El Vikipedio
Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Enhavo |
[redakti] Etimologio
En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".
La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto kaj en la politikaj paroladoj de Katono de la 3-a kaj 2-a jarcentoj a.K.).
Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.
Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi, retroligi). Laŭ li, la origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.
Laŭ la franca lingvisto Émile Benveniste, religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la gedioj.
[redakti] Religioj
Ĉefa artikolo: Listo de Religioj
Babismo - Bahaa Kredo - Budhismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo -Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Orfeismo - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo --- Kulto
[redakti] Listo de religioj laŭ grandeco
[redakti] Laŭ grupoj
La nomon ĉiam sekvas nombro de kredantoj. Oni diras, ke en la mondo ekzistas 5 aŭ 6 ĉefaj mondaj religioj (tio estas la unuaj ĉe la listo).
- Kristanismo entute: 2,1 miliardoj; inkluzivas:
- Katolikismo: 1,071 miliardoj
- Protestantismo: 775 milionoj
- Orienta ortodoksismo 240 milionoj
- Islamo: 1,3 miliardoj
- Hinduismo: 900 milionoj
- ĉinaj tradiciaj religioj: 394 milionoj
- Konfuceismo (ofte ne rigardata kiel religio)
- Taoismo
- la ĉina popola religio (se malsamus taoismon)
- La nombron de sekvantoj de la tradiciaj ĉinaj religioj estas malfacile kalkuli (aŭ distingi).
- Budhismo: 376 milionoj
- origine indiĝenaj: 300 milionoj
- Ŝintoismo: 107 milionoj
- afrikaj tradiciaj kaj diasporaj: 100 milionoj
- Sikismo: 23 milionoj
- Ĝuĉeo: 19 milionoj
- Surbaze de la tuta homaro de Nord-Koreo
- Spiritismo: 15 milionoj
- Judismo: 14 milionoj
- Malfacilas distingi sekvantojn de la juda religio disde nuraj membroj de la juda popolo aŭ kulturo.
- Bahaa Kredo: 7 milionoj
- Ĝajnismo: 4,2 milionoj
- La vera nombro Bahaanoj estas forte disputadita
- Zaratuŝtrismo: 2,6 milionoj
- Tenriismo: 2 milionoj
- Unitaria Universalismo: 800.000
- Caodaismo: 500.000 (?)
- Novpaganismo: 100.000 (?)
- La vera nombro estas nur malklare konata
- Rastafarianismo: 100.000 (?)
- Babismo: kelkaj miloj precipe en Irano kaj Uzbekistano
Oni ofte diskutas pri Ateismo, ĉu ĝi estus inkluzivita kiel religio - se jes, tiam ĝi troviĝus ĉe la tria loko kun 1,1 miliardoj da "kredantoj".
Ankaŭ ekzistas multaj pli malgravaj sektoj kaj novaj religioj, ekzemple Oomoto aŭ (se oni pretas konsideri ĝin religio) Scientologio.
[redakti] Laŭ nombroj
La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
- 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
- 1165 Islamo (19,6%)
- 1050 Sunaismo (islama)
- 1027 Katolikismo (kristana)
- 762 Hinduismo (12,8%)
- 760 nereligia (12,8%)
- 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
- 354 Budhismo (6,0%)
- 322 aliaj kristanoj
- 316 Protestantismo (kristana)
- 249 etnaj religioj (4,2%)
- 214 Ortodoksismo (kristana)
- 115 Ŝijaismo (islama)
- 100 nova religio (1,7%)
- 64 Anglikanismo (kristana)
- 22 Sikismo
- 20 Taoismo
- 14 Judismo
- 12 Spiritismo
- 12 Mormonismo (kristana)
- 6 Bahaa Kredo
- 6 Konfuceismo
- 4 Ĝajnismo
- 3 Ŝintoismo
- 0,3 Zaratuŝtrismo
- 0,001 Babismo
[redakti] Sanktaj libroj
Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon - Persa Bayán - Kitáb-i-Aqdas
Aliaj spirituala libroj: Kurso pri mirakloj
[redakti] Religiaj fondintoj kaj filozofoj
Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mani - Mohameto - Báb - Bahá'u'lláh
[redakti] Dioj / Mitologio
Ĉefa artikolo: Listo de dioj Afrodito - Alaho - Apolono - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Izisa - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso
[redakti] Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj
Ciono - Delfoj - Epidaŭro - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo - Szczyrk Górka - Bahaa Mondcentro
[redakti] Sanktaj agoj
Komunio - Meditado - Fasto - Pilgrimado - Preĝado - Almozdono -
[redakti] Sanktaj lingvoj
Latina lingvo - Greka lingvo - Sanskrito - Hebrea lingvo - Aramea lingvo - Araba lingvo - Persa lingvo - Ioruba Lingvo
[redakti] Postmorta ekzisto
Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarniĝo
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.adherents.com/Religions_By_Adherents.html
http://www.worldreligionday.org
http://vedabase.net/bg/4/11
http://vedabase.net/bg/7/21
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
- Kleriko
- Dogmo
- Sacerdoto, Presbitero
- Anĝeloj
- Demono
- Diablo
- Diino
- Karmo
- Animo
- Ekzorcismo
- Mistikismo
- Preĝo
- Diservo
- Herezo
- Peko
- Teologio
- Monoteismo
- Panteismo
- Politeismo
- Fundamentismo
- Nova Epoko
- Paganismo
- Ideismo