Aŭstrio
El Vikipedio
Aŭstria Respubliko Republik Österreich |
|
![]() |
|
Nacia himno: Land der Berge, Land am Strome | |
Nacia devizo: AEIOU | |
![]() |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Vieno |
Ĉefa(j) lingvo(j) | germana |
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj 84%, protestantoj 6% |
Areo % de akvo |
83.871 km² 1.3% |
Loĝantaro | 8.292.322 |
Loĝdenso | 99 ab./km² |
Horzono | UTC+1 (dum somero +2) |
TTT | .at |
Landokodo | AT |
Telefona kodo | +43 |
Politiko | |
Politika sistemo | Federacia Respubliko |
Ŝtatestro | prezidento Heinz Fischer |
Ĉefministro | kanceliero Alfred Gusenbauer |
Nacia tago | 26-a de oktobro (tago de akcepto de la leĝo pri konstanta neŭtraleco 1955) |
Sendependiĝo | 27-a de julio 1955 |
Ekonomio | |
Valuto | Eŭro
|
La respubliko Aŭstrio (aŭ Aŭstrujo) estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.
Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde 1995 de la Eŭropa Unio.
Enhavo |
[redakti] Historio
Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio
Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis dum 1999 al la Eŭropa Mona Unio.
[redakti] Politiko
Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.
La parlamento de Aŭstrio konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan blokorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.
[redakti] Federaciaj Landoj
Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.
Ŝtato | Ĉefurbo |
---|---|
(1) Burgenland | Eisenstadt |
(2) Karintio (Kärnten) | Klagenfurto (Klagenfurt) |
(3) Malsupra Aŭstrio (Niederösterreich) | St. Pölten |
(4) Supra Aŭstrio (Oberösterreich) | Linz |
(5) Salcburgo (Salzburg) | Salcburgo |
(6) Stirio (Steiermark) | Graz |
(7) Tirolo (Tirol) | Innsbruck |
(8) Vorarlberg | Bregenz |
(9) Vieno (Wien) | Vieno |
Vidu ankaŭ:
[redakti] Ekonomio
[redakti] Eksportado
[redakti] Turismo
[redakti] Mondaj heredaĵoj
- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo
La Aŭstrio estis hejmlando de pluraj famaj komponistoj kiel Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven, Johann Strauss kaj Johann Strauss Jr., Arnold Schönberg, Anton Webern, Alban Berg (la lasta tri partoprenis en la fama "Dua Lernejo de Vieno"). Aliaj famaj aŭstrianoj estis la fizikistoj Ludwig Boltzmann kaj Erwin Schrödinger, la filozofoj Karl Popper, Ludwig Wittgenstein kaj Kurt Gödel, la psikologo Sigmund Freud, la pensisto Oskar Brandolff, la poeto Peter Rosegger, la kantisto Falco, la ekonomikistoj Ludwig von Mises kaj Friedrich Hayek, la pentristo Gustav Klimt, la futbalisto Hans Krankl kaj la aktoro Arnold Schwarzenegger. Ĝi ankaŭ estis la hejmlando de la nazia diktatoro Adolf Hitler, kiu ĉiam tre bone priparolis sia hejmlando kaj la plej grandaj momentoj de la aŭstra-hungara imperio.
[redakti] Esperanto-movado
Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio
[redakti] Vidu ankaŭ
Aŭstrio •
Belgio •
Britio •
Bulgario •
Ĉeĥio •
Danio •
Estonio •
Finnlando •
Francio •
Germanio •
Grekio
Hispanio •
Hungario •
Irlando •
Italio •
Kipro •
Latvio •
Litovio •
Luksemburgo •
Malto •
Nederlando •
Portugalio
Pollando •
Rumanio •
Slovakio •
Slovenio •
Svedio
Iamaj aliĝontoj: Kroatio •
Respubliko Makedonio •
Turkio
Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Islando • Italio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Turkio • Usono
Ŝtatoj en Eŭropo | ![]() |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Retaj ligiloj kaj fontoj
oficialaj informoj pri la lando, la nacia registaro kaj la parlamento, germane kaj angle
oficialaj paĝoj de la federacia kanceliera oficejo Bundeskanzleramt, germane kaj angle
turismaj informoj pri Aŭstrio, multlingve
Interreta enciklopedio pri Aŭstrio, germane kaj angle, kun video- kaj bildaro.