Scienco
El Vikipedio
Scienco estas agadosfero de la homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objektiva scio pri la realo. Scienco estas unu el formoj de la socia konscio. Ĝi inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, la sumon de la scioj kaj estas bazo por scienca mondobildo.
Estis divers-specaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco
Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.
[redakti] Klasifiko de la sciencoj
Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo.
Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo) | Ĉefa studobjekto |
---|---|
Agronomio | agrokulturo kaj hortikulturo |
Akustiko | sonoj |
Algebro | operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo |
Anatomio | strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj |
Anesteziologio | senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj |
Antropologio | evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj |
Antroponimio | propraj nomoj de homoj |
Aritmetiko | nombroj kaj kalkulado per ili |
Arkeologio | monumentoj kaj artoj de antikva epoko |
Astronomio | astroj kaj kosmaj fenomenoj |
Asiriologio | antikvaj civilizoj de Mezopotamio |
Atomistiko | kerna fiziko |
Bakteriologio | bakterioj |
Biologio | studado kaj teoriado pri la biosfero |
Botaniko | plantoj |
Cibernetiko | aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj |
Citologio | strukturo kaj funkcioj de la ĉelo |
Daktiloskopio | identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto |
Dendrologio | arboj kaj arbedoj |
Dendrokronologio | datadmetodo pere de arbringoj |
Dermatologio | haŭtmalsanoj |
Diplomatiko | malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto |
Ekologio | influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio |
Ekonomiko | mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj |
Endokrinologio | endokrinaj glandoj |
Entomologio | insektoj |
Epigrafiko | antikvaj epigrafoj |
Ergonomio | mezuro de laboro per ergoj |
Estetiko | belo en la naturo kaj en la artoj |
Etnografio | historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj |
Etologio | kondutoj de la bestoj |
Etimologio | origino de la vortoj |
Faleristiko | insignoj |
Farmacio | preparado de medikamentoj |
Farmakologio | kuraciloj kaj iliaj efikoj |
Filologio | esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio |
Filozofio | esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado |
Fitologio | plantoj |
Folkloristiko | tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj |
Fonetiko | sonoj de la lingvo |
Fonologio | fonemoj de la lingvo |
Fora perceptado | observi surfacaĵojn sen fakte kontaktigi |
Frazeologio | frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto |
Ftizeologio | tuberkulozo kaj ĝia kuracado |
Futurologio | esplorado kaj prognozado pri la venonta tempo de la homaro |
Fitonimio | nomoj de plantoj |
Fitogeografio | geografio de plantoj |
Fitopatologio | patologio de plantoj |
Fiziko | propreco de korpoj kaj fenomenoj |
Fiziologio | funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj |
Genealogio | deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj |
Genetiko | fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco |
Geodezio | formo aŭ kurbeco de la Tero |
Geografio | regionoj de la Tero |
Geologio | solida ŝelo de la tero |
Geometrio | linioj, surfacoj kaj solidoj |
Germanistiko | germana lingvo |
Gerontologio | maljunaj homoj |
Grafologio | karaktero de homo per esplorado de lia skribo |
Gramatiko | lingvaj reguloj |
Ginekologio | virina organismo kaj ŝia naskaparato |
Hematologio | sango |
Heraldiko | blazonoj |
Heŭristiko | metodoj de esplorado en la scienco |
Hidronimio | nomoj de riveroj, lagoj, maroj |
Histologio | ĉeloj de homa organismo |
Historio | kronologio pri pasinta tempo de la homaro kaj sociaj faktoj |
Historiografio | verkado historion de difinita tempo |
Iktiologio | fiŝoj |
Informadiko | informado per aŭtomataj maŝinoj |
Kardiologio | kormalsanoj |
Kartografio | desegnado de mapoj |
Kemio | analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj |
Kinologio | hundoj |
Klimatologio | priskribo kaj esplorado de klimatoj |
Komputiko | komputiloj kaj komputillingvoj |
Kosmologio | origino kaj formiĝo de la universo |
Kosmografio | movoj de la astroj |
Kriminologio | krimoj |
Kristalografio | esploro de kristaloj |
Kronologio | fiksado de datoj de la historiaj eventoj |
Leksikografio | farado de vortaroj |
Leksikologio | etimologio, signifo kaj uzo de vortoj |
Lingvistiko | teoriado pri lingvaj fenomenoj |
Logiko | formoj kaj leĝoj de la pensado |
Matematiko | kvantoj, formoj kaj aranĝoj |
Mekaniko | ekvilibro kaj movo de la korpoj |
Metalurgio | industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj |
Meteologio | atmosferaj fenomenoj |
Metodologio | sciencaj metodoj |
Metrologio | mezuroj |
Mikologio | fungoj |
Mikrobologio | mikroboj kaj ilia agado |
Mineralogio | mineraloj |
Mitologio | mitoj de unu lando aŭ religio |
Morfologio | formoj de la materio |
Muzeologio | muzeoj |
Muzikologio | muziko |
Nefrologio | renoj |
Noetiko | eblecoj de la homa sciado |
Numismatiko | antikvaj moneroj kaj medaloj |
Oceanografio | maraj fenomenoj |
Oceanologio | oceanoj |
Oftalmologio | okuloj |
Onomastiko | propraj nomoj |
Optiko | lumaj fenomenoj |
Orientalistiko | popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento |
Ornitologio | birdoj |
Ortografio | korekta skribo de vortoj en unu lingvo |
Ortopedio | deformiĝo de la korpo |
Osteologio | ostoj |
Paleontologio | elfositaj restaĵoj |
Paleografio | deĉifrado de malnovaj skribaĵoj |
Papirologio | deĉifrado de antikvaj papiroj |
Parazitologio | animalaj kaj vegetaraj parazitoj |
Patologio | malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado |
Pedagogiko | instruado kaj edukado |
Pediatrio | infanmalsanoj |
Petrografio | rokspecoj |
Pomologio | fruktoj kaj fruktarboj |
Psikiatrio | studo pri mensaj malsanoj kaj ties kuracado |
Psikologio | studo pri psikaj fenomenoj |
Radiologio | aplikado de radiokrea energio |
Rentgenologio | terapio per radioj |
Romanistiko | latinidaj lingvoj kaj kulturoj |
Semantiko | studo kaj teoriado pri la signifo de lingvaj esprimoj |
Serologio | modifo de la sero sub la influo de malsanoj |
Seksologio | seksaj problemoj de la homo |
Sinologio | ĉina lingvo kaj kulturo |
Sismologio | kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj |
Slavistiko | slavaj lingvoj kaj kulturo |
Sociologio | fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo |
Spektroskopio | spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo |
Speleologio | kavernoj kaj subteraj akvofluoj |
Statiko | ekvilibro de la fortoj |
Statistiko | metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj |
Stomatologio | buŝo kaj dentoj |
Stratigrafio | tavoloj de la Tero (parto de geologio) |
Sintakso | branĉo de lingvoscienco kiu studas la rilaton inter vortoj de la frazo kaj ilia funkcio en la frazo |
Teatrologio | teatro |
Termiko | varmo |
Termodinamiko | rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj |
Toponimio | nomoj de geografiaj objektoj |
Topografio | grafika desegnado de la tereno |
Toksikologio | toksoj kaj kontraŭvenenoj |
Traumatologio | vundoj kaj traŭmatoj |
Trigonometrio | funkcioj de pluranguloj |
Venerologio | veneraj malsanoj |
Vulkanologio | vulkanoj |
Zoogeografio | geografia distribuo de animaloj |
Zoologio | animaloj |
Zoonimio | nomoj de animaloj |
Michel Foulcault diras ke estas tri tipoj de sciencoj:
- Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedukta metodo kaj praveblaj hipotezoj;
- Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj;
- Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.
[redakti] Terminologio
La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj:
-nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
Vidu ankaŭ:
- Teorio
- Filozofio de scienco
- Pseŭdoscienco
- Historio de scienco kaj teknologio
- Religio
- Scienca metodo
- Sciencisto
Aristoteles.jpg
|