Vikipedio:Forigendaj artikoloj
El Vikipedio
Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la jenan liston.
[redakti] Kontrolebleco de la lastaj forigoj
vi povas tie ĉi kontroli la forigojn
[redakti] Petoj pri forigo
Bonvolu listigi ĉi tie la paĝojn, kiujn vi konsideras kiel forigendajn, kaj bonvolu klarigi la kialon. Se neniu kontraŭos, la paĝo ja estos forigita.
Bonvolu kontroli ankaŭ Kategorio:Forigendaj artikoloj.
[redakti] BARASEVICH Antal
Fuŝa kaj tro mallonga. Thomas Guibal 09:01, 15. Jun 2008 (UTC)
[redakti] La planedo de la simioj
Nur unu mallonga frazo. -- Yekrats 01:28, 15. Jun 2008 (UTC)
- Forigita. Thomas Guibal 06:48, 15. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Filiŝtoj
Mi subtenas forigon de tiu artikolo kaj alinomigo de la ĝisnuna Filistoj, misliteruma kaj nePIVa, al Filiŝtoj, kion mi ne jam faris ĉar ne eblas antaŭ la forigo de la ĝuste literuma Filiŝtoj. Aliflanke mi jam korektis la redakton de la ĝisnuna artikolo.--212.163.151.238 21:31, 11. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Uruguajo
Ĉu tiu artikolo restus tiele?--212.163.151.238 21:00, 9. Jun 2008 (UTC)
- Mi hodiaŭ kreis ĉi tiun misliteruman atentigon.
- Ĉu vi kontraŭas la misliterumajn atentigojn ĝenerale, aŭ nur ĉi-kaze (komparu la atentigojn ĉe Urugŭajo, Gŭatemalo, Venezŭelo kaj Paragŭajo)? Laŭ mi ni certe havu tiajn atentigojn pri misliterumoj: Por enciklopedio ne estus bone simple alidirektigi la legantojn de misliterumo al ĝusta literumo sen atentigo pri tio (tiam la legantoj plej verŝajne pensos, ke ili ja literumis ĝuste, aŭ almenaŭ uzis akcepteblan varianton); aliflanke estus malbone tute ne havi serĉtrovojn por ofte troveblaj misliterumoj.
- Fakte, el ĉiuj misliterumaj atentigoj kiujn mi kreis ĝis nun, Uruguajo estas la plej malofte uzata misliterumo. Do mi ja povus akcepti forigon de ĉi tiu, se tio ne koncernos la aliajn atentigojn. Marcos 23:12, 9. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Erich Magdanz
Nur nekompleta frazo. -- Yekrats 20:38, 3. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Vikpediisto:Tlustulimu/SEFT
Ŝajne denove oni enmetis fuŝe tiun suban artikolon, kie oni ne diras pri kio temas kaj la titolo estas fuŝa.--212.163.151.238 19:57, 8. Jun 2008 (UTC)
- Mi fuŝis ĉe la nomspaco. Ĵus mi ŝovis al la ĝusta loko. Do, la nun superflua paĝo povas esti forigata. - La artikolo mem enhavas datojn, kiuj eventuale estos ankoraŭ metataj en la artikolon Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro. Krome ankoraŭ mankas kelkaj datoj el la jaroj 2003 ĝis 2007. - Se vi havas proponojn pri la enhavo de la artikolo Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro, bonvolu skribi en la koncernan diskutan paĝon. Kore --Tlustulimu 10:06, 9. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Somera Familia/Feria Tendaro
Mi akcidente forgesis pecon de la ĝusta titolo kaj poste alinomis ĝin. Tial estiĝis superflua, iam alidirekta paĝo Somera Familia/Feria Tendaro. Bonvolu forigi ĝin. Dankon kaj ĝis baldaŭ --Tlustulimu 12:01, 3. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Rubén Serrano
Memreklamo de la eldonejo trans multaj vikipedioj -- Yekrats 03:09, 3. Jun 2008 (UTC)
- Jam forigita en la hispana kaj franca Vikipedioj. La forig-diskuto en la angla Vikipedio ankaŭ ŝajnas konduki al forigo. Mi do konsentas kun la forigo. Marcos 08:13, 3. Jun 2008 (UTC)
- Parece que la versión española de esa página ha sido borrada ya tres veces.
- Ĉu memreklamo aŭ ne fakte ne estas forigkriterio por si mem (almenaŭ ne en la tradicio de Esperanto-Vikipedio) - la aŭtoro aliflanke nuntempe havas nenian signifon en la Esperanto-mondo, ĉar unuflanke neniu el liaj verkoj akiris internacian signifon aŭ estis tradukita en iun ajn lingvon, lia verko neniel rilatas al Esperanto, kaj neniu el liaj verkoj iam ajn aperis en Esperanto. Ankaŭ estas neniu indiko, ke Serrano parolas Esperanton au havas iun-ajn rilaton kun la Esperanto-movado. Tial fakte tiu-ĉi artikolo ne havas sencon en la Esperanto-Vikipedio. Mi tial pledas por forigo. DidiWeidmann 22:57, 5. Jun 2008 (UTC)
- ?? Artikoloj pri homoj sen rilato kun Esperanto kompreneble havas sencon en la Esperanto-Vikipedio. Sola kriterio estas enciklopedieco/fameco. Mi do ankaŭ subtenas la forigadon de tiu memreklamo pri negrava aŭtoro, sed pro malsama kialo. Thomas Guibal 06:34, 6. Jun 2008 (UTC)
- Ĉu memreklamo aŭ ne fakte ne estas forigkriterio por si mem (almenaŭ ne en la tradicio de Esperanto-Vikipedio) - la aŭtoro aliflanke nuntempe havas nenian signifon en la Esperanto-mondo, ĉar unuflanke neniu el liaj verkoj akiris internacian signifon aŭ estis tradukita en iun ajn lingvon, lia verko neniel rilatas al Esperanto, kaj neniu el liaj verkoj iam ajn aperis en Esperanto. Ankaŭ estas neniu indiko, ke Serrano parolas Esperanton au havas iun-ajn rilaton kun la Esperanto-movado. Tial fakte tiu-ĉi artikolo ne havas sencon en la Esperanto-Vikipedio. Mi tial pledas por forigo. DidiWeidmann 22:57, 5. Jun 2008 (UTC)
- Parece que la versión española de esa página ha sido borrada ya tres veces.
Forigita. -- Yekrats 16:48, 10. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo
Mi vidis, ke la ne uzataj ŝablonoj Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo estas superfluaj, ĉar ni jam havas la uzatan ŝablonon {{Dok}}. Krome la ŝablono {{Dok}} pli bele aspektas kaj la enhavo de la dokumentado eĉ estas videbla, se oni rigardas la ŝablonon mem. Kaj ĝi metas ligilon por la dokumentado en la ŝablonon (tial uzenda inter <noinclude> kaj </noinclude>), se la dokumentada subpaĝo ankoraŭ ne ekzistas. Tial ĝi helpas al ni kreii la dokumentadan subpaĝon.
Do, bonvolu forigi la ŝablonojn Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo. Eble mi poste aldonos al la retenenda ŝablono Dok funkcion, kiu ebligus enmeton de ligilo al testa subpaĝo, se ni bezonos tion. Kore --Tlustulimu 13:03, 2. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Krobpilko
Fuŝa misvorto en malplena artikolo.
[redakti] Okinavo
Kopirajta problemo, kontribuo [1] estas kopiaĵo el [2] La kontribuita teksto samas al la retpaĝo.
Mi petas forigi version "22:01, 3. Jun 2005 Narvalo" kaj postajn versiojn. - Ryoho 18:54, 30. Maj 2008 (UTC)
- Tralaboru plie Narvalo 20:03, 30. Maj 2008 (UTC)
-
-
-
-
- La mastrumanto respondis ke li ne certas akiri permeson de la kopirajto-havanto, ĉar li estis ne koncernanto de la teksto, sed li nun procedas por ebligi uzi tekston en la vikipedio laŭ GFDL. Bv. atendu iom tempon.- Ryoho 15:15, 31. Maj 2008 (UTC)
- Mi ankoraŭ ne ricevis leteron el la mastrumanto. Mi proponas ke ni atendu respondon ĝis la fino de junio, kaj se li ne respondus, ni forigu - Ryoho 14:32, 12. Jun 2008 (UTC)
- La mastrumanto respondis ke li ne certas akiri permeson de la kopirajto-havanto, ĉar li estis ne koncernanto de la teksto, sed li nun procedas por ebligi uzi tekston en la vikipedio laŭ GFDL. Bv. atendu iom tempon.- Ryoho 15:15, 31. Maj 2008 (UTC)
-
-
-
[redakti] Cats
Fistultaĵo.--kani 18:39, 29. Maj 2008 (UTC)
- Mi jam forigis ĝin, ĉar ĝi klare estis vandalismo. Marcos 19:25, 29. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Ventego
Fuŝa artikolo, eble alidirektinda al vento. -- Yekrats 13:28, 29. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Euxro-bankbiletoj
Ĝusta artikolo nomiĝas Eŭro-bankbiletoj. Artikolo Euxro-bankbiletoj estas tute ne bezonata. --Fiskot (diskuto) 19:16, 27. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Putrado kaj God of War
El sama anonimulo. --Tonyo 15:52, 27. Maj 2008 (UTC).
- Same Urinejo --Tonyo 15:54, 27. Maj 2008 (UTC)
- forigita. -- Yekrats 16:05, 27. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Denove
Denove aperas tiu Luis Carlos de Morais nun en la latina. Krome Carlos Castaneda en la itala. Ambaŭ venas el la sama deveno, nome komputilo aŭ uzanto 200.147.4.131, ĉu eblas bloki ĝin?.--kani 22:38, 24. Maj 2008 (UTC)
- Dankon al Thomas, ke vi jam forbaris tiun ĉi (sekvus vorto ne permesata laŭ vikipedia etikedo ...) mi cetere mem tendencas esti pli strikta kun anonimaj vandaloj, nome forbaro estu tuj almenaŭ por 3 monatoj kaj en ripeta kazo por ĉiam kaj eterne! Amike DidiWeidmann 14:05, 26. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Silezia Esperanto Asocio
Mi porponas forigi la unufrazan artikolon pri Silezia Esperanto Asocio, kiu krome entenas nur eksteran ligilon, kiu evidente ne plu funkcias. Ŝajnas, ke la asocio eĉ ne plu ekzistas. Se neniu grandigos ĝin dum la venontaj tagoj al minimuma akceptebla nivelo kaj aldonas almenaŭ funkciantan eksteran ligilon, mi ĝin sen plia komento forigos. DidiWeidmann 22:13, 24. Maj 2008 (UTC)
- Facile eblas pligrandigi la artikolon per la informoj en tiu ĉi retpaĝo : [4]. Plie ŝajnas ke la retadreso de la asocio ŝanĝis : [5]. Mi konsekvence korektis la ĝermeton. Thomas Guibal 07:40, 25. Maj 2008 (UTC)
- Dankon por la korekto de la ligilo. Tio estas unua paŝo. Mi nun sendis retmesaĝon al Silezia Esperanto Asocio petante, ke ili mem plibonigu la artikolon. Mi nun atendas la reagon. DidiWeidmann 16:54, 25. Maj 2008 (UTC)
- La retmesaĝo al la siliezianoj fruktis. Ili nun esence plibonigis la artikolon. La artikolo do nun povas definitive resti kaj la forigpeto tiel estas kun bona solvo likvidita. Amike DidiWeidmann 13:49, 26. Maj 2008 (UTC)
- Dankon por la korekto de la ligilo. Tio estas unua paŝo. Mi nun sendis retmesaĝon al Silezia Esperanto Asocio petante, ke ili mem plibonigu la artikolon. Mi nun atendas la reagon. DidiWeidmann 16:54, 25. Maj 2008 (UTC)
[redakti] ĉiuj oficir-rangoj de verŝajne ukraina anonimulo
unufraza vortara difino, ni havas jam sufiĉe da tiuj. Narvalo 20:47, 24. Maj 2008 (UTC)
- Mi pretas veti, ke estas Mevo, ĉar li menciis al mi iam, ke li preparas hejme tiaspecajn artikolojn. Multaj el tiuj estas ja sufiĉe bonkvalitaj? Aŭ temas pri iuj apartaj artikoloj -- mi nun vidas lastajn kontribuojn al tute nemilitistaj artikoloj. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:50, 27. Maj 2008 (UTC)
- Vi malgajnis la veton, ĉar certe ne estis mi! :) Mi ege malofte faras anonimajn kontribuojn kaj tiuokaze ĉiam temas pri etaj kaj unuopaj korektetoj. Mevo 20:51, 29. Maj 2008 (UTC)
- Laŭ tiuj artikoloj estas bona bazo por pli ampleksaj artikoloj. Mi ne pensas ke forigado vere helpos al la Vikipedio ĉi-kaze. Marcos 16:36, 28. Maj 2008 (UTC)
Nu, verdire estis mi, antaŭ registrado. Mi komprenas, ke ne necesis tiel ĝermeti, sed pensis ke artikoloj pri armeaj unioj kaj oficiraj rangoj estas tamen necesaj. La terminoj ja otege uzatas en artikoloj pri milita historio. Bv. helpi pligrandigi ilin anastataŭ forigo. --Goren 12:11, 8. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Fluidaĵ-Dinamiko
Sen frazo. -- Yekrats 15:28, 24. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Farmako
Temas pri vorto ne trovebla en PIV aŭ ReVo. La interlingvaj ligiloj montras, ke aliaj lingvoj ne havas apartan vorton por tio (la ligitaj artikoloj temas pri kuraciloj ĝenerale). Laŭ la difino en la artikolo kaj la difino de farmakologio, "farmako" devus esti ĉiu kuraca substanco (="kuracilo"), do ŝajnas tute nenecesa vorto. La lingva noto en la artikolo tute ne donas kialojn por la uzo de tiu vorto (ĉar ĝi ne ekzistas en aliaj lingvoj kun tiu signifo, ĝi tute ne estas internacia; ankaŭ ne menciiĝas, kial ĝi estas bezonata fakvorto). Tute sufiĉas la artikolo kuracilo. Ĉar "farmako" ŝajnas esti tute neuzata (nur menciata de Jurge Camacho kaj iu apenaŭ konata vortaro), mi eĉ opinias, ke ni ne havu plusendilon ĉe farmako. Marcos 11:28, 24. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Kategorio:Unikodo
ĉiuj neenciklopediaj, sensencaj artikoloj en tiu kategorio. Narvalo 19:41, 20. Maj 2008 (UTC)
- Laŭ mi, tamen, ĉiuj artikoloj en la kategorio estas sufiĉe interesaj kaj enciklopediecaj. Maksim 04:18, 21. Maj 2008 (UTC)
- Mi konsentas kun Narvalo. La kategorianoj estas ja forigenda. Ili ne estas iel ajn artikoloj, kaj la valuto de tia listo estas dubinda. -- Yekrats 15:31, 24. Maj 2008 (UTC)
- Mi plene malkonsentas kun la forigo de la kategorio! Kialo: Unue la aserto ke la kategorio entenas nur sensencajn artikolojn estas malprava. Ekezmple UTF-8 estas tute enciklopedia teksto. Due pri la tabeloj (ŝajnas, ke Narvalo vidis nur ilin, kaj kredis, ke ne estas ankaŭ veraj artikoloj en la kategorio): Ili ja havas apartan valoron, ĉar ili estas tre utilaj, kiam oni serĉas specialan supersignon. Tial indas konservi la tabelojn, eĉ se ja mankas ajna teksto (eventuale oni metu ilin al aparta loko sub viki-dokumentoj) kun ligilo en la artikolo pri unikodo). Amike DidiWeidmann 23:47, 24. Maj 2008 (UTC)
- Arikoloj kiel Listo de signoj de Unikodo 0000-03FF ne indas esti en enciklopedio. -- Yekrats 16:19, 27. Maj 2008 (UTC)
- Mi plene malkonsentas kun la forigo de la kategorio! Kialo: Unue la aserto ke la kategorio entenas nur sensencajn artikolojn estas malprava. Ekezmple UTF-8 estas tute enciklopedia teksto. Due pri la tabeloj (ŝajnas, ke Narvalo vidis nur ilin, kaj kredis, ke ne estas ankaŭ veraj artikoloj en la kategorio): Ili ja havas apartan valoron, ĉar ili estas tre utilaj, kiam oni serĉas specialan supersignon. Tial indas konservi la tabelojn, eĉ se ja mankas ajna teksto (eventuale oni metu ilin al aparta loko sub viki-dokumentoj) kun ligilo en la artikolo pri unikodo). Amike DidiWeidmann 23:47, 24. Maj 2008 (UTC)
-
-
-
- ĉu ekzistas alilingvaj artikoloj kun simila enhavo? Narvalo 20:26, 27. Maj 2008 (UTC)
- En la angla Vikipedio ekzistas ekzemple en:Miscellaneous Technical (Unicode). Eble estas pli bone dividi la tabelojn laŭ la difinitaj subaroj. Sed dum ni ne kreas paĝojn kun tiu divido,ni ne forigu la nunajn tabelojn. Marcos 16:43, 28. Maj 2008 (UTC)
- ĉu ekzistas alilingvaj artikoloj kun simila enhavo? Narvalo 20:26, 27. Maj 2008 (UTC)
-
-
[redakti] Luis Carlos de Morais Junior
Eble bona artikolo en anglalingva vikipedio, sed ne en esperanta. Tute angle.
- Forigita. Thomas Guibal 21:09, 19. Maj 2008 (UTC)
- Denove forigita post anonima restarigo. Thomas Guibal 14:55, 22. Maj 2008 (UTC)
[redakti] ASUS Eee PC
Duoblaĵo de samtempe kreita Asus Eee Pc, pri kies enciklopedieco mi ankaŭ dubas, ĉu ne temas pri simpla reklamado.--81.40.180.209 19:53, 18. Maj 2008 (UTC)
- Ambaŭ ŝajnas forigendaj al mi. Thomas Guibal 20:36, 18. Maj 2008 (UTC)
- Jes, en ilia nuna formo ambaŭ estas forigendaj. Marcos 21:09, 18. Maj 2008 (UTC)
- Mi proponas, ke la anglalingvanoj traduku en:ASUS Eee PC. Por tiaj fakaĵoj ne sufiĉas mia en-2, mi pensas. Tiam ni nur interkonsentu pri la artikola titolo. Kore --Tlustulimu 17:30, 29. Maj 2008 (UTC)
- Mi almenaŭ forigis la dekon da ortografieraroj en la tri linioj, aldonis bildon kaj kategorion. Tiel la teksto nun almenaŭ povas postvivi kiel ĝermo. DidiWeidmann 21:06, 31. Maj 2008 (UTC)
- Mi proponas, ke la anglalingvanoj traduku en:ASUS Eee PC. Por tiaj fakaĵoj ne sufiĉas mia en-2, mi pensas. Tiam ni nur interkonsentu pri la artikola titolo. Kore --Tlustulimu 17:30, 29. Maj 2008 (UTC)
- Jes, en ilia nuna formo ambaŭ estas forigendaj. Marcos 21:09, 18. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Vikipedio:Por Aldoni Nacion
Mi ĵus retrovis tiun antikvan, ne plu validan regularon. Miaopinie forigenda. Thomas Guibal 18:29, 18. Maj 2008 (UTC)
- Mi konsentas kun la forigo. Marcos 18:43, 18. Maj 2008 (UTC)
- Mi konsentas. Forigita. -- Yekrats 19:57, 19. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Listo de elstaraj artikoloj en 2006, Listo de elstaraj artikoloj en 2007, Listo de elstaraj artikoloj en 2008
Mi ĵus malkovris la tri paĝojn Listo de elstaraj artikoloj en 2006, Listo de elstaraj artikoloj en 2007 kaj Listo de elstaraj artikoloj en 2008. Malgraŭ ilia nomo, kion ili fakte listigas estas ADLS-oj; sed por ADLS-oj ni jam havas arkivon, do temas pri nebezonata duobligo. Aldone ili listigas artikolojn kiuj ne plu havas la statuson "elstara", do ĝi povas esti misgvida. (Kaj ili estas en la artikola nomspaco, kie ili certe ne estu!) Marcos 16:55, 18. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Lafglaĉero
Malnova ĝermeto. Mankas intervikiaj ligiloj. Thomas Guibal 19:16, 17. Maj 2008 (UTC)
- Mi konsentas kun la forigo. Mi tute ne sukcesis trovi informojn pri "lafglaĉeroj", kiuj do eble tute ne ekzistas... Marcos 18:45, 18. Maj 2008 (UTC)
- Forigita. -- Yekrats 16:08, 27. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Forigendaj
Utilisateur:Phe/monobook.js
[redakti] Kirikiri-Stacio
Kio estas ? Thomas Guibal 07:02, 9. Maj 2008 (UTC)
- Ŝajnas esti fervoja stacio en urbeto de norda Japanujo, sed la artikolo estas malklara kaj konfuza. Tamen, mi volas scii, kion signifas la frazo “Ĝi havas kromnomon de Esperanto, Reĝolando”, ĉar ankaŭ la japanlingva Vikipedia artikolo pri la stacio mencias la esperantan nomon. - --Surfo 07:34, 9. Maj 2008 (UTC)
- Se temas pri iu ZEO prefere la artikolo estu ampleksigota ol forigota. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 11:52, 9. Maj 2008 (UTC)
- Jes, ŝajnas esti io ZEO-eca, kaj efektive troviĝas la sama informo pri “Esperanto-nomoj” sub Kamaishi-Linio kaj, ekster Vikipedio, ĉe [6]. Tamen, mi ne komprenas, kion signifas “stacidomoj portas karesnomojn en Esperanto”, kaj ne kapablas korekti aŭ ampleksigi. Ĉu temas pri io oficiala? Tabulo sur la muro de la domo? Aŭ eble nur iu esperantisto en iu verko faris tian imagitan liston de “karesnomoj”? Eble nur japana Vikipediisto povus helpi. --Surfo 12:24, 9. Maj 2008 (UTC)
- En la paĝo [7] videblas bildo de tabulo en la unua el tiuj stacioj : sur ĝi klare legeblas la esperanta kromnomo. La artikolo pri la Kamaishi-Linio estis iniciatita de nia japana kunlaboranto Ryoho. AL ✉@₪ 13:45, 9. Maj 2008 (UTC)
- >Ĉu temas pri io oficiala? Tabulo sur la muro de la domo? Aŭ eble nur iu esperantisto en iu verko faris tian imagitan liston de “karesnomoj”?
- La Esperantaj karesnomoj estas oficialaj. En 1995, japana esperantisto Sato Katsuichi nomis esperantajn karesnomojn pro peto de JR Orienta.
- La paĝo Kirikiri-Stacio havas iom erarojn; la stacio estas ne sur Kamaishi-Linio sed sur Yamada-Linio, kaj karesnomo "Reĝolando" supoze devenas ne el Nokto de la Galaksia Fervojo de Miyazawa Kenji sed el "Kirikiri-jin", romano de Inoue Hisashi. Mi korektos ilin. - Ryoho 16:02, 9. Maj 2008 (UTC)
- Bone, dankon! Ĉu vi, kara Ryoho, povus aldoni klarigon pri la karesnomoj ankaŭ en la paĝo Listo de ZEO-j en_Azio. Tie estas listo pri la stacioj, sed mi pensas, ke ankaŭ al iu alia ol mi la fenomeno "oficialaj karesnomoj" eble estas iom neklara afero. - --Surfo 17:43, 9. Maj 2008 (UTC)
- En la paĝo [7] videblas bildo de tabulo en la unua el tiuj stacioj : sur ĝi klare legeblas la esperanta kromnomo. La artikolo pri la Kamaishi-Linio estis iniciatita de nia japana kunlaboranto Ryoho. AL ✉@₪ 13:45, 9. Maj 2008 (UTC)
- Jes, ŝajnas esti io ZEO-eca, kaj efektive troviĝas la sama informo pri “Esperanto-nomoj” sub Kamaishi-Linio kaj, ekster Vikipedio, ĉe [6]. Tamen, mi ne komprenas, kion signifas “stacidomoj portas karesnomojn en Esperanto”, kaj ne kapablas korekti aŭ ampleksigi. Ĉu temas pri io oficiala? Tabulo sur la muro de la domo? Aŭ eble nur iu esperantisto en iu verko faris tian imagitan liston de “karesnomoj”? Eble nur japana Vikipediisto povus helpi. --Surfo 12:24, 9. Maj 2008 (UTC)
- Se temas pri iu ZEO prefere la artikolo estu ampleksigota ol forigota. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 11:52, 9. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Memprezentoj
[redakti] DOCENKO Dmitrijo
Memprezento. Thomas Guibal 18:08, 30. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Petr Tomašovský
Thomas, tio estas ankaŭ memprezenta paĝo, do forigu ĝin ankaŭ. Petr Tomasovsky 14:18, 15. Maj 2008 (UTC)
- Mi fakte opinias, ke la teksto pri DOCENKO Dmitrijo (la persono estas studento kun baza nivelo de Esperanto kaj sen iu ajn funkcio en nia movado, kaj krome ankaŭ la artikola titolo ne obeis la regulojn) estas neniel komparebla kun tiu pri Petr Tomasovsky, kiu ja estas regulkonvena kaj informa. Eĉ se Petr ŝajne verkis la artikolon pri si mem, lia rolo en Esperantujo kiel aŭtoro de pluraj libroj ja estas sufiĉe grava, ke artikolo pri li estas interesa kaj valora. Tial tiu-ĉi artikolo laŭ mi el objektiva ja devas resti tute sendepende de la fakto, ke ĝin ekkreis la koncernitulo mem (cetere eĉ kontraŭ la volo de Petr, se subite li dezirus forigi ĝin ...). Tiu-ĉi opinio jam trovis subtenon sube de aliaj kaj pasis ankaŭ jam sufiĉe da tagoj. Tial mi konkludas la debaton per decido, ke la artikolo restos kaj forigos la forigpeton el la artikolo pri Petr. DidiWeidmann 22:27, 24. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Vikipediisto:Petr Tomasovsky
Memprezento. Estis perdo de tempo skribi en Esperanto ian Vikipedion. Senpage kreu ĝin kreintoj de Vikipedio mem. Mi klopodos forgesi tiun ĉi linvon, ĉar oficiale kaj ofice oni interkompreniĝos per ĝi nenie. Pli baldaŭ la akvo fluos supren ol oni "oficialigu" tiun ĉi lingvon. Petr Tomasovsky 14:50, 15. Maj 2008 (UTC)
- Memprezento estas permesita en la nomspaco Vikipediisto. -- Yekrats 15:39, 15. Maj 2008 (UTC)
- Tamen ankaŭ estu permesite verki artikolon pri si mem, kiel faris Petro. Laŭ mi la problemo kun la artikolo DOCENKO Dmitrijo ne estis ke ĝi temas pri la verkinto mem; estis tamen du problemoj, pro kiu ĝi ja estis forigenda:
- Tute ne estis menciitaj apartaĵoj, kiuj igis lin inda je propra artikolo; ni ja ne havu artikolojn pri ĉiu esperantisto. Se li neniam en la estraro aŭ alia grava pozicio de Esperanto-organizo, neniam oraganizis iun gravan movadan aktivadon, verkis neniujn librojn en Esperanto kaj ne estas konata persono ekster Esperantujo, ne indas havi artikolon pri li.
- La artikolo fakte estis verkita en la stilo de memprezento sur Vikipediista paĝo, ne en la stilo de artikolo.
- La artikolo Petr Tomašovský aliflanke ne estas foriginda, ĉar Petro jam tradukis plurajn librojn al Esperanto (kaj la tradukoj estis eldonitaj), kaj ĉar la artikolo estas verkita en stilo de artikolo. Marcos 16:02, 15. Maj 2008 (UTC)
- Mi konsentas kun Marcos. La artikolo DOCENKO Dmitrijo estis ne nur memprezento, sed ankaŭ fuŝa, mallongega kaj neenciklopedieca. Mi tial proponis ĝian forigon kaj bedaŭras, ke tia peto estis miskomprenita de Petro, kies subita kolero mi verdire ne komprenas. La artikolo Petr Tomašovský estas kompreneble konservinda. Thomas Guibal 16:10, 15. Maj 2008 (UTC)
- Tamen ankaŭ estu permesite verki artikolon pri si mem, kiel faris Petro. Laŭ mi la problemo kun la artikolo DOCENKO Dmitrijo ne estis ke ĝi temas pri la verkinto mem; estis tamen du problemoj, pro kiu ĝi ja estis forigenda:
[redakti] Seneko Grandio
Ŝajnas al mi kiel ŝerco. Aliaj vikipedioj nur agnoskas du personojn kun la nomo Seneko : Seneko la pli aĝa kaj Seneko la pli juna. Thomas Guibal 14:44, 27. Apr 2008 (UTC)
Povas esti, sed alilingvaj Vikipedioj ne estas la sola kriterio. Mi aldonis referencon al unu el la plej famaj enciklopedioj en mia fako: Der Kleine Pauly. Ĝuste ĉar tiu ĉi Seneko estas ege malmulte konata, laŭ mi estas bone montri ke pere de Esperanto eblas trovi eĉ tiajn informojn. Gerrit Berveling, aŭtoro de Antologio Latina, klasikisto ktp... 20.55 h; 5-maj-2008.
- Bonvolu aldoni al la artikolo ankaŭ la originalan latinan nomon de Seneko Grandio. Same mankas la latinaj nomoj de la aliaj Senekoj. --Surfo 06:25, 9. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Kategorio:Valoj laŭ landoj
Mi proponas forigon, ĉar unue la kategorio malplenas kaj due superfluas, ĉar ni havas kategoriojn laŭ kontinentoj Kategorio:Valoj en Eŭropo. Se ne venas motivigita protesto kaj utiligo de la kategorio, mi post kelkaj tagoj forigos. DidiWeidmann 21:03, 13. Apr 2008 (UTC)
- Mi emas malkonsenti kun vi.
- 1) Ŝajnas, ke plejmultaj aŭ eĉ ĉiuj aliaj Vikipedioj elektis klasifikadon laŭ lando. La kategorio "Valoj laŭ landoj" jam ekzistas en multaj lingvoj (vidu en:Category:Valleys by country kaj rilatitaj intervikiaj ligiloj). El la lingvoj kiujn mi komprenas, nur la germana laŭaspekte kreis duoblan sistemon, proponante kaj landon kaj kontinenton.
- 2) Kontrolante niajn kategoriojn Valoj en Eŭropo kaj Valoj en Azio, vi facile konstatos, ke ili fakte entenas nur subkategoriojn laŭ la formo "Valoj en iu-lando". Do jam efektive reĝas la lando-sistemo.
- Mi konsekvence proponas solvon tute similan al Kategorio:Riveroj : "Kategorio:Valoj" entenu unuflanke la subkategorion "Valoj laŭ landoj" (en kiu troviĝos ĉiuj kategorioj "Valoj en iulando"), kaj aliflanke la kontinentajn subkategoriojn ("Valoj en Azio, Eŭropo, Afriko..."). Ĉu akceptebla ? Thomas Guibal 16:11, 14. Apr 2008 (UTC)
- Mi konsentas kun la propono de Thomas Guibal. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)
- Via protesto montras, ke do tamen ekzistas deziro havi tian kategorion, tial mi retiras mian forigproponon. DidiWeidmann 22:43, 24. Maj 2008 (UTC)
[redakti] Kategorio:Imperiestroj de Japanio
Ekzistas samsignifa Kategorio:Japanaj Imperiestroj. Mi nun malplenigis Kategorio:Imperiestroj de Japanio, ŝovante ĉiujn artikolojn al la alia kategorio. Moldur 20:30, 22. Mar 2008 (UTC)
- Konsidere kutimajn regulojn pri la nomoj de kategorioj, "Imperiestroj de Japanio" estas miaopinie preferinda ol "Japanaj Imperiestroj". Plie la majuskla "I" de "Imperiestroj" ŝajnas malĝusta en la dua kazo. Kion vi opinias ? Thomas Guibal 13:59, 26. Mar 2008 (UTC)
- Pri minuskla "i", mi konsentas. (Ne estas mi kiu kreis la kategorinomojn, mi trovis ambaŭ jam ekzistantajn.) Pri "de" aŭ adjektivo: Ĝuste nun estas 4 "de" kontraŭ 4 adjektivaj en Kategorio:Imperiestroj, sed en Kategorio:Reĝoj treege superregas la "de"-formoj, do mi malcertas pri la kutimeco de la kutimaj reguloj... Ankaŭ aliaj subkategorioj de Kategorio:Regantoj laŭ titoloj estas pli-malpli miksitaj; ĉe "prezidentoj" kaj "ĉefministroj" la de-formo pli oftas. Moldur 19:37, 26. Mar 2008 (UTC)
- Fakte en Kategorio:Reĝoj superregas la adjektivaj formoj. Mi tamen persone preferas la formon kun "de" kaj por reĝoj kaj por imperiestroj. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)
- Pri minuskla "i", mi konsentas. (Ne estas mi kiu kreis la kategorinomojn, mi trovis ambaŭ jam ekzistantajn.) Pri "de" aŭ adjektivo: Ĝuste nun estas 4 "de" kontraŭ 4 adjektivaj en Kategorio:Imperiestroj, sed en Kategorio:Reĝoj treege superregas la "de"-formoj, do mi malcertas pri la kutimeco de la kutimaj reguloj... Ankaŭ aliaj subkategorioj de Kategorio:Regantoj laŭ titoloj estas pli-malpli miksitaj; ĉe "prezidentoj" kaj "ĉefministroj" la de-formo pli oftas. Moldur 19:37, 26. Mar 2008 (UTC)
[redakti] Kategorio:Artikoloj por polurado kaj movo
Mi proponas forigi ĉiujn robotajn artikolojn, kiuj troviĝas en tiu ĉi kategorio. Plejparte temas pri Vikipedio:Projekto matematiko faritaj per roboto, sed faritaj tiel, ke estas tre malfacile korekti ilin aŭ decidi, kio estas uzebla el la proponitaj tradukoj. Pli bone ol havi tiajn fuŝaĵojn, estas havi nenion aŭ krei ilin en la paso de tempo permane. Aŭ, havi alian roboton, kiu korektus la robotan fuŝaĵon. Petro@diskkont 06:57, 5. Nov 2007 (UTC)
- Mi akordas. Miaopinie, ĉi tiuj artikoloj devas esti en la privata arĥivo de la posedanto. Ĝernjo--Gerrywright 20:01, 5. Nov 2007 (UTC)
- Robotajn tradukojn el la angla versio de la vikipedio mi malkovris ĉe la svisaj lagoj kaj mi devas konstati, ke la riparo de ĉi-tiuj robotaj fuŝtradukoj estas pli laboriga ol mem verki la artikolojn. Mi dubas ke la matematikaj estas pli bonaj. Tamen la ĝermoj parte utilis, ĉar ili helpis decidi, kio estas tradukinda. Mi do proponas lasi la nun ekzistantajn robotĝermojn kaj anstataŭi ilin iom post iom per bonaj tekstoj, sed ni eble pripensu en estonto, ke ni malpermesu la utiligadon de tradukrobotoj kaj forbaru ilin el la esperanta vikipedio. DidiWeidmann 00:14, 8. Jan 2008 (UTC)
- Ĉiuj artikoloj en tiu kategorio nun estas en la Vikipedia nomspaco, ne en la artikola nomspaco, do ili ne tro ĝenas. Se iu emas verki roboton por forigi ilin, mi tamen konsentus kun la forigo. Sed se neniu emas verki tian roboton, laŭ mi ankaŭ ne estas tro granda problemo. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)
- Robotajn tradukojn el la angla versio de la vikipedio mi malkovris ĉe la svisaj lagoj kaj mi devas konstati, ke la riparo de ĉi-tiuj robotaj fuŝtradukoj estas pli laboriga ol mem verki la artikolojn. Mi dubas ke la matematikaj estas pli bonaj. Tamen la ĝermoj parte utilis, ĉar ili helpis decidi, kio estas tradukinda. Mi do proponas lasi la nun ekzistantajn robotĝermojn kaj anstataŭi ilin iom post iom per bonaj tekstoj, sed ni eble pripensu en estonto, ke ni malpermesu la utiligadon de tradukrobotoj kaj forbaru ilin el la esperanta vikipedio. DidiWeidmann 00:14, 8. Jan 2008 (UTC)
[redakti] Ŝablono:¨plo
Mi proponas forigi Ŝablono:¨plo. Malafaya 21:01, 21. Maj 2008 (UTC)
- =========================================================
- Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la liston.
- =========================================================
[redakti] Regularo pri forigoj
- La sekva regularo inkludiĝas ĉi tie el Vikipedio:Reguloj pri forigado; diskutoj pri ĝi okazu ĉe ĝia diskutpaĝo.
Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Aliaj kunlaborantoj ja ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi tamen daŭre ekzistas tiam. Do por forigi fuŝe kreitajn artikolojn tute, necesas la administrantoj.
La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Por ke administrantoj ne misuzu sian rajton de forigado, ni havas la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kie ĉiuj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.
Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas jenaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.
[redakti] Tuj forigindaj artikoloj
- pro vandalismo
- pro gramatike/ortografie malĝusta titolo (ekz. demokrtia anstataŭ demokratio)
Sed, se eblas, la titolo estu korektita, la artikolo tial ne forigita.
[redakti] Post ioma tempo forigindaj artikoloj
Artikoloj kun la sube priskribitaj ecoj estu forigataj nur post kiam pasis la menciitaj periodoj (inter tri horoj kaj unu semajno) ekde la mencio de la artikolo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Oni nur forigu la artikolon se dum tiu periodo neniu ek/pluredaktis artikolon kaj la artikolo ne estas signata per la ŝablono Redaktata.
[redakti] trihora tempolimo
- senfrazaj artikoloj, kiuj havas nur titolon kaj eble prezentas nuran bildon
- unu-dufrazaj neenciklopediaĵoj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj)
- fremdlingvaj (ne esperantolingvaj) artikoloj - se neniu ektradukas ilin
[redakti] unutaga tempolimo
- artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj
[redakti] unusemajna tempolimo
- esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
- unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj
[redakti] alidirektindaj artikoloj
Se artikolo konsistas el unu-du vortoj (nomoj de personoj) aŭ pala, netrafa frazo, oni devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu suban branĉeton. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.
[redakti] difino apartenanta al vortaro
- tro vortareca temo: aldonu al ReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto.
[redakti] Kiel proponi forigon
Kreu artikolon kun minimume unu trafa frazo - prefere kun tri, kun ligoj al aliaj artikoloj kaj kun intervikiaj ligoj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti. Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta stumpa artikolo.
Unu trafa fazo: Kiam, kiu, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp..
Ekzemploj pri unufrazaj hororaĵoj, kiuj ne prilumigas la temon:
- Ludoteorio estas fako de matematiko.
- Meccano ("mekano") estas ludo.
- (Jacques DUPUIS) La arkitekto belga naskiĝis je la 1914 en Quaregnon kaj mortis je la 1984 en Mons.
Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.