Vikipediisto:Haruo
El Vikipedio
Vikipedio:Babel | ||
|
||
|
||
|
||
|
||
|
||
|
||
|
||
|
||
|
Artikoloj kreitaj de mi (Alilingve)
_
Enhavo |
_
Kion diri? Mia jura nomo estas Leland Bryant ROSS. Mi estas usonano; denaska anglalingvano; esperantistiĝis en 1970, kiam mi havis 16 jarojn. Mi verkis artikolon pri mi kiel publika figuro. Tie ĉi mi traktas nur miajn vikipediajn trajtojn.
[redakti] Mia propra sablejo
[redakti] Miaj kontribuoj al "wikieo"
Mi kreis la unuan artikoleton pri BBC je 2004.02.26, antaŭ ol mi enskribiĝis kiel Vikipediisto.
La artikolojn kreitajn de mi post tiu debuto anonima, vi trovos en aparta listo.
Jen statistika resumo pri mia aktiveco en Vikipedio.
[redakti] Miaj Kontoj kaj Nomoj
Laŭ mia kalkulo mi havas nun* (22 aŭg 2005) kontojn en 24 Vikipedioj, krom en "meta" kaj "commons" kaj unu-du Vikivortaroj. Plej ofte mi nomas min Haruo, sed en kelkaj mi havas aliajn nomojn. En la japana mi estas Rosharuo ĉar iu jam kaptis "Haruo"n tiuvikie (mia efektiva japana nomo estas la verda karaktraro apud mia bebaĝa foto tie ĉi (klaku). En keltaj lingvoj mi uzas mian gaelan nomon Líolaind kaj en amerikaj indiĝenaj lingvoj (eksternorekiaj) ofte mi estas Dzidzelalic (t.e., laŝucide, "Seatlo"). En la ĉeroka vikipedio pro tajperaro bedaŭrinde mi misnomiĝis Dzidelalic krom la ĝusta Dzidzelalic (do mi havas du kontojn tie). En la latina mi estas Lelandicus [Bryans Rox] kaj en la jida לילאַנד (sed ne tiel en la hebrea, kie mi vikinomas min Haruo malgraŭ tio, ke en hebrea skribado mi kutime nomiĝas, esperantlitere, Afar ben Ĥaci-ji (אפר בן חצי-אי). En la svahila, Lilendi. Kaj en la havaja Hāluo. En la rusa mia vikinomo estas Лилэнд Иванович Россов, sed en la bulgara simple Лилэнд . En la hindia mi estas लीलंड. Je 2005.09.28 mi estiĝis Ліленд en la ukraina. En la provvikipedio ĉinukpiĝina, mi nomiĝas Dzidzəlalič.
- je 24 septembro 2005: 33 lingvoj
- je 28 aprilo 2007: 42 lingvoj plus la ĉinukpiĝina
[redakti] en aliaj vikiprojektoj
Jen miaj vikipediistaj paĝoj ĉe:
-
- (kun bildoj, kiujn mi alŝutis tien)
[redakti] Cetere
Mia persona TTTejo estas La Lilandejo, kaj mi estras la kristanan rethimnaron TTT-Himnaro Cigneta.
Mi eksperimentas kelkfoje...
Kio okazas, se mi ligas tie ĉi neekzistantan ĉerokian paĝon: ᎤᏁᎳᏅᎢᎤᏪᏥ. Ni vidu...
ROS’ Haruo
Ĉinuk-piĝina testa Vikipedio
Mia paĝo ĉe Meta.Wikimedia.Org