Nikotino
El Vikipedio
Nikotino estas organika kombinaĵo plej grava alkaloido de la tabako. La nikotino akumuliĝas en al tuta planto, sed ĉefe en la folioj. Ĝi donas 5% de la planta maso. La tabakplanto (Nicotiana tabacum) kaj la kombinaĵo estas nomata post Jean Nicot, portugalia ambasadoro de Francio, kiu sendis je 1550 tabakplantajn grajnojn al Parizo.
Oni konis la krudan nikotinon jam je 1571, sed la pura formo estis produktita nur je 1828. Oni konstatis je 1843 ties ĝustan kemian formulon la unua laboratoria sintezo okazis je 1904. La nikotino estas fluida alkoloido, en pura stato ĝi estas senkolora, senodora, oleeca fluidaĵo, kiu bruniĝas je efiko de lumo aŭ aero kaj eligas fortan tabakodoron. Ĝia formulo: C10H14N2.
La specifeco de la nikotino estas ĝis dutipa efiko: per mallongaj enspiretoj ĝi plivigligas, sed se oni enspiras la fumon ĝis la pulmo, ĝi trankviligas.
La nikotino kaŭzas dependecon, la sendependiĝo okazas per nikotinhavaj haŭtaj gluaĵoj, kaŭgumo.
La pura nikotino estas veneno.
Oni produktas ĝin en la industrio el tabak-eroj. Oni uzas ĝin en insekticidoj, kaj en bestokuracado kiel vermoforigilon.
Oni povas ĝin kombini kun nitrata acido aŭ alia oksidaĵo al nikotina acido (niacino), kiun oni uzas kiel furaĝo-aldonaĵon.