Alkaloido
El Vikipedio
La alkoloidoj estas organikaj kombinaĵoj de plantoj kun forta efiko je la besta organismo. Ili estas komplikaj, N-entenaj, bazaj, plej ofte venenaj materialoj.
La plimulto de la alkaloidoj estas senkolora, senodora, kristala materialo. Ili solviĝas en maldensa acido, tiel ili estas eltireblaj el la dispecigitaj partoplantoj per ili. Ili ne solviĝas en akvo.
Ankaŭ alkoloido estas la nebaza alkaloido de la pipro kaj la neŭtrala (nevenena) kafeino.
La rolo de la alkaloidoj en la plantoj estas ankoraŭ esplorata, sed la plibonigoj rezultis plantojn senalkaloidajn, kio montras ilian malhaveblecon. La venenaj alkaloidoj eble servas kiel defendaĵoj kontraŭ herbovoraj bestoj.
[redakti] Grupigo
La alkaloidojn oni povas grupigi surbaze de:
- kemia strukturo
- aminoacido, kies derivaĵo ĉiam estas alkaloido
- plantoj kaj plantopartoj, kiuj entenas la alkaloidojn
[redakti] Konataj alkaloidoj
Kelkaj konataj alkaloidoj
- akonitino de akonito
- amanitino de amanito
- Atropino de beladono, madragoro
- Kinino de kinkono
- Kokaino de kokao
- Kodeino
- Kolĉikino kolĉiko
- Efedrino
- Kafeino de kafo
- Lupinino de lupino
- Heroino
- Meskalino
- Morfino el opio
- Ergotino de ergoto
- Nikotino de nikotiano
- Papaverino de papavo
- Solanino de Solanacoj
- Piprino de piproarbedo
- Skopolamino
- Striknino de strikno el Loganiacoj
- Teobromino de teo
- Teofilino de teo
- Johimbino