ebooksgratis.com

See also ebooksgratis.com: no banners, no cookies, totally FREE.

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Alfred Wegener - Vikipedio

Alfred Wegener

El Vikipedio

Alfred Wegener
Alfred Wegener

Alfred WEGENER [ALfret VEgene] (naskiĝis la 1-an de novembro, 1880, mortis en novembro, 1930) estis germana sciencisto. Famaj estas lia teorio pri la kontinenta drivado, liaj esploroj pri la fiziko de la atmosfero kaj liaj ekspedicioj al polusaj regionoj.

Wegener naskiĝis en Berlino, la filo de pastro. Li studis matematikon, astronomion kaj meteologion en Heidelberg, Innsbruck kaj Berlino, kie li en la jaro 1905 doktoriĝis. Kvankam lia disertacio pritraktis astronomian temon, lia intereso pli kaj pli koncentriĝis al la meteologio kaj la fiziko.

En 1905 Wegener eklaboris en la aeronaŭtika observatorio en Lindenberg apud Berlino, kie li helpe de aerostatoj esploris la pli altajn tavolojn de la tera atmosfero, kaj kune kun sia frato Kurt Wegener li en 1906 eĉ starigis mondrekordon en la balon-veturado. Samjare li komencis la unuan el entute kvar ekspedicioj al Groenlando.

Reveninte al Germanio en 1908, Alfred Wegener fariĝis docento en la universitato de Marburg. Duan ekspedicion al Groenlando li faris de 1912 ĝis 1913. Dum la Unua mondmilito li laboris ĉefe en Meteologia Servo. En la jaro 1919 li venis al Hamburgo, kie li transprenis gvidan postenon en la marobservejo Deutsche Seewarte. En 1924 li fariĝis profesoro en la universitato de Graz (Aŭstrio), samjare li akiras la aŭstran civitanecon.

Komence de la jaro 1930 li forlasis Aŭstrion por fari sian plej grandan ekspedicion al Groenlando. Kvankam li kaj lia groenlanda akompananto atingis la celon de la ekskurso, ili neniam revenis al sia elirloko. La 12-an de majo, 1931 oni trovis Alfred Wegener morta, konstatonte ke li probable en novembro 1930 mortis sekve de la streĉo de la ekskurso. La sorto de lia akompananto neniam klariĝis.

[redakti] Agado

Kvankam Alfred Wegener ĉefe okupiĝis pri meteologiaj temoj, li famiĝis pro sia verko Die Entstehung der Kontinente und Ozeane ("La estiĝo de la kontinentoj kaj oceanoj"), kiu unuafoje aperis en la jaro 1915. En ĝi li publikigis sian hipotezon, ke la tero origine konsistis nur el unu oceano kaj unu granda kontinento. En la mezozoiko tiu ĉi kontinento fendiĝis kaj disdrivis. Dum la vivtempo de Alfred Wegener tiu ĉi teorio de plata tektoniko estis forte pridisputata, sed ekde la 1970-aj jaroj ĝi estas ĝenerale agnoskata.

Liaj meteologiaj agadoj malpli okupiĝis pri veterprognozoj, sed ĉefe pri la fiziko de la tera atmosfero en la pli altaj tavoloj. Krome li okupiĝis pri meteorŝtonoj kaj publikigis sian tezon, ke la kraterojn sur la luno kaŭzis meteorŝtonoj.

Du siaj ekspedicioj tra Groenlando li ekzamenis i.a. glaciarojn kaj map-registris ĝis tiam nekonatajn polusajn regionojn.

[redakti] Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

[redakti] Eksteraj ligiloj


aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -