Palestino
El Vikipedio
Ĝenerale, Palestino (فلسطين) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu estas sude de Libano, norde de Egipto kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Laŭ la cionistoj, necesas ke la judoj havu ŝtaton tie, sed delonge Palestino estas lando de la araboj. En nia tempo ĝi estas lando de senĉesa doloro.
- Areo: 27.000 kv km
- Loĝantaro: 9 300 mil (1999)
- Lingvoj parolataj: araba, hebrea, angla lingvo
- Religioj: islamo, judismo, kristanismo, samarianoj
- Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Palestino
Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj estonta ŝtato?) de la Palestina Aŭtonomio. La ĝusta nomo por la estonta ŝtato estus Palestinio.
Romio nomis la landon Palestino pro la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj).
Palestino nun konsistas de:
Je 1947, la Unuiĝinta Naciaro UNO dividis Palestinon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato. En 1948 Transjordanio anektis Cisjordanion kaj Egiptio Gazan Sektoron. Sed en 1967, Israelo kaptis Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga milito. Je 1994, Israelo parte redonis la teron al la araba ŝtateto, la Palestina Aŭtonomio por fari pacon. Sed je 2000, sub milito (la intifada) denove ekflamiĝis.
Proponoj por definitive solvi la politikan problemon de Palestino ĝenerale alkalkuleblas al unu el du tipoj: dunacia solvo (unuŝtata solvo) kaj duŝtata solvo.
Antaŭ 1947, Palestino estis sub Britio kiel parto de la brita imperio kaj, antaŭ la 11-a de septembro 1922, sub Turkio kiel parto de la otomana imperio.
Inter 1099 kaj 1187, la krucmilitistoj starigis la Reĝlandon de Jerusalemo.
Antaŭ 2000 jaroj, en la tempo de Jesuo Kristo, Palestino estis parto de Romio kaj konsistis de:
Antaŭ la Roma periodo, Palestino estis sendependa ŝtato sub la reĝado de la Hasmoneoj (Makabeoj); la lastaj Hasmoneaj reĝoj agis sub la protekto de Romio. La antaŭhasmonea periodo estas obskura kaj kovrita de legendoj.
[redakti] Antaŭekzila periodo
Laŭ la rakontoj de la Biblio, Palestino estis unuigita sub unu reĝo en la tempo
de Reĝo David, antaŭ 3000 jaroj, kaj frakasis poste, fariĝanta du regnoj:
Tamen, ĉio sur la tempo de la reĝo David restas konjektura; lia povo kaj la grandeco de lia regnaro estis ŝajne troigitaj en la Biblio - oni ankoraŭ ne trovis menciojn de Davido en nehebreaj dokumentoj de la periodo, kaj arĥeologiaj trovajĝoj sugestas ke la ekonomio de la lando tiutempe ne sufiĉis por subteni organizaĵojn kiel tiujn priskribitajn en la tradiciaj rakontoj. La rakontoj Bibliaj sur la antaŭa periodo estas eĉ pli dubaj; ili ofte tute malkonkordas kun arĥeologiaj trovaĵoj (vd. ekz. la pasintaĵoj en la libro de Joŝuo).
Asirio kaj Babilonio englutis la regnojn de Izraelo kaj Judio ĉe la fino de la oka kaj komenco de la sesa jarcentoj, respektive. Post la konkero de Babilonio far la persoj, parto de la ekzilita estra klaso de Judio reiris al Palestino.
[redakti] Vidu ankaŭ
|
![]() |
---|---|
Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Saŭda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE |
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |