Luno
El Vikipedio

Vidu en natura satelito pri aliaj lunoj.
Luno | |
---|---|
![]() |
|
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 384 400 km[1] |
Perihelio – Afelio | 363 300 km – 405 500 km |
Discentreco | 0,05490 |
Inklinacio | 5°8'24"° |
Sidera periodo | 27,3217 tagoj |
Meza rapido | 1,022 km/s |
Fizikaj proprecoj | |
Kategorio | Satelito de Tero |
Ekvatora – Polusa diametro | 3 474,6 ± 0,06 km[2] – 3472 km |
Maso | 7,34×1022 kg |
Meza Denso | 3,344 g/cm3 |
Falakcelo je surfaco | 1,62 m/s2 |
Fuĝrapido | 2,37 km/s |
Rotacia periodo | 29,53 tagoj |
Kliniteco de la rotacia akso | 6,687° |
Albedo | 0,12 |
Proprecoj de la atmosfero | |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
396 K (123°C) 196 K (-77°C) 40 K (-233°C) |
Ĉefaj komponantoj |
Neniu atmosfero |
Historio kaj alioj |
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galilejo, mondo de maroj de antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Maldekstra duono, de supre malsupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de malsupre supren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil', Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej multaj "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas eĉ pli malgranda!
Enhavo |
[redakti] Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, de unu fino ĝis la alia. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estis juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero. Eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.
[redakti] Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
21-a de julio 1969: la usonaj astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
[redakti] Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, la Luno ĉiam direktas la saman flankon al la Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi ekde la Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis la unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
[redakti] Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
La plej granda parto el antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ la Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
![]() Pligrandigu bildon |
La kaŝita flanko
[redakti] Kartografio de la Luno
Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes Hevelius
- Giovan Battista Riccioli
"Geografia" terminologio de la Luno
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ angle National Space Science Data Center, paĝaro de NASA
- ↑ angle JPL's HORIZONS system, Jet Propulsion Laboratory
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
Stelo | Suno |
---|---|
Planedoj | Merkuro · Venuso · Tero · Marso · Jupitero · Saturno · Urano · Neptuno |
Nanplanedoj | Cereso · Plutono · Eriso |
Satelitoj | Tera · Marsaj · Jupiteraj (Ioo · Eŭropo · Ganimedo · Kalistoo) · Saturnaj (Titano) · Uranaj · Neptunaj (Tritono) · Plutonaj · Erisa |
Aliaj objektoj | Asteroidoj · Centaŭroj · Kometoj · Meteoroidoj · Transneptunaj objektoj · Interplaneda polvo |
Regionoj | Asteroida zono · Kujper-zono · Oorta nubo · Heliosfero |
Vidu ankaŭ | Listo de la objektoj de la sunsistemo · Kronologio de malkovroj de planedoj de sunsistemo kaj ties naturaj satelitoj |