Luna 3
El Vikipedio
Kosma aparato (sondilo) Luna 3 (ruse: Луна-3) estis lanĉita je la 4-a de oktobro 1959 per porto-raketo "Vostok'" kaj donis la unuajn fotojn de la ne-al-Tera flanko de Luno.
La lanĉa maso de la lasta ŝtupo de la porto-raketo kun "Luna 3" estis 1553 kg. La maso de la sondilo mem estis 278,5 kg. Ĝi posedis radian kaj lum-orientiĝan sistemojn (ĉi-lasta orientiĝis laŭ Suno kaj Luno) kaj provizis sin per energio el sun-elektraj baterioj.
Je la 7-a de oktobro Luna 3 proksimiĝis ĝis 6200 km al Luno kaj per du fotiloj (long- kaj mallong-fokusa) fotis preskaŭ duonon de la luna surfaco: triono estis sur la al-Tera flanko, du trionoj sur la fora, nekonata. La kvalito de la fotoj ne estis tre bona, sed tamen ebligis eplori unuajn detalojn sur la fora flanko.
Montriĝis, ke la dorsa flanko havas pli da krateroj ol la antaŭa kaj nur du grandajn malhelajn surfacojn, kiuj ricevis la latinajn nomojn Mare Moscoviense (Moskvia Maro; tiam Mare Moscovrae) kaj Mare Desiderii (Maro de Deziro, ne plu uzata nomo).
Luna 3 atingis maksimuman distancon de 480.000 km de Tero kaj tiam refalis al ĝi, forbrulante en la atmosfero. Ĝi neniam eniris en orbiton ĉirkaŭ Luno.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Pri la sovetia programo de luna esploro en Esperanto
http://www.mentallandscape.com/C_CatalogMoon.htm
http://www.svengrahn.pp.se/trackind/luna3/Luna3story.html
http://nssdc.gsfc.nasa.gov/database/MasterCatalog?sc=1959-008A
http://www.lib.cas.cz/www/space.40/1959/008A.HTM
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |