Antarkta traktato
El Vikipedio
Antarkta traktato estas dokumento pri nur porpaca uzo de Antarkto, proklaminta Antarkton "tereno libera de nukleaj armiloj". La traktato estis subskribita en Vaŝingtono la 1-an de decembro 1959 kaj ekfunkciis la 23-an de junio 1961.
Ekde tiam ĝin subskribis 45 ŝtatoj.
Enhavo |
[redakti] Celoj
La deklaritaj celoj de la traktato estas uzo de la Antarkto por pacaj celoj, antaŭenigo de internacia kunlaboro kaj subteno de sciencaj esploroj. La Antarkto ne estu platformo de internaciaj disputoj.
Pro la konservado de la ekologia ekvilibro, ĉiaj militistaj operacioj estas malpermesitaj. Estis ankaŭ malpermesite ekspluati la subterajn materiojn, ĉar la necesaj havenoj, minejoj, ktp. havus gravegajn efikojn al la Antarkto kaj do ankaŭ al la tutmonda klimato.
Alia punkto estas, ke la informoj de sciencistoj estas disdividotaj.
[redakti] Kontraktoj
La Antarkta traktaro (Antarctic Treaty System) estas aro de internaciaj konsentoj pri aferoj de la Antarkto, kun diversaj aldonaj kontraktoj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato.
Sekvokontraktoj de la antarkta traktato de 1959 estas:
- CCAS - Konsento pri konservado de la antarktaj fokoj (Convention on the Conservation of Antarctic Seals) 1972
- CCAMLR - Konsento pri la konservado de vivaj rimedoj de la Antarkto (Convention on the Conservation of Antarctic Marine Living Resources) 1980
- Mediprotokolo al la antarkta traktato (Protocol on Environmental Protection to the Antarctic Treaty) 1991
[redakti] Membroj
12 ŝtatoj subskribis kaj tiel fondis la antarktan traktaton la 1-an de decembro 1959.
Inter ili estas 7 ŝtatoj kun terenopostuloj en Antarkto, inter kiuj kelkaj terenoj estas plurfoje postulitaj. La aliaj 5 ŝtatoj ne havas tiajn postulojn.
Ĉiuj 12 ŝtatoj estas konsultindaj ŝtatoj, t.e. voĉrajtigitaj dum konsultkunvenoj.
Ekde 1961 aliaj ŝtatoj subskribis la traktaton.
Por iĝi konsultindaj, tiuj ŝtatoj devas, aŭ konduki vastajn sciencajn esploradojn kaj posedi sciencan esplorejon en Antarkto, aŭ sendi sciencan ekspedicion al Antarkto.
Ne-konsultindaj ŝtatoj ne estas voĉrajtigitaj dum konsultkunsidoj.
Je la fino de 2006, 46 ŝtatoj subskribis la traktaton: 28 inter ili estas konsultindaj membroj. Inter la konsultindaj membroj, la 21 ŝtatoj, kiuj ne postulas terenojn, ne agnoskas la terenopostulojn de la 7 aliaj.
* Terenopostuloj.
** Terenopostulkonfliktoj.
*** Rajtoj pri terenopostuloj rezervitaj.
[redakti] Administrado
La administrado de Antarkto estas farita de du organizaĵoj.
SCAR kunigas tutmonde ĉiajn sciencajn institutojn interesitajn pri Antarkto kaj kunordigas la sciencan esploradon.
COMNAP estas la komitato de la gvidantoj de la naciaj antarkto-programoj kaj kunordigas la agadon de la administracioj kiuj zorgas pri la naciaj programoj.
Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj oni provas krei sekretariejon por la antarkta traktaro. La gastigantoj de la kunvenoj de konsultindaj membroj de la antarkta traktato (ATCM - Antarctic Treaty Consultative Meeting) starigis ttt-ejojn ekde la 1990-aj jaroj, kaj publikigis la rezultojn de la konsultkunvenoj. Ekde septembro 2004 la sekretariejo de la antarkta traktato, ATS (Antarctic Treaty Secretariat), troviĝas en Bonaero.
[redakti] Terenopostuloj
Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la kontraktaro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.
Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):
- Argentino (25°U ĝis 74°U, anoncita en 1943, parte postulita ankaŭ de Britio, Ĉilio kaj Brazilo) kiel parto de la provinco Fuegio
- Aŭstralio (160°E ĝis 142°E kaj 136°E ĝis 45°E, 1933)
- Brazilo (28°U ĝis 53°U, 1986, parte postulita ankaŭ de Argentino kaj Britio)
- Ĉilio (53°U ĝis 90°U, 1924, parte postulita ankaŭ de Argentino kaj Britio)
- Francio (142°E ĝis 136°E, 1924)
- Nov-Zelando (150°U ĝis 160°E, 1923)
- Norvegio (45°E ĝis 20°U, 1938)
- Britio (20°U ĝis 80°U, 1908, parte postulita ankaŭ de Argentino, Brazilo kaj Ĉilio)
Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.
[redakti] Mediprotekto
La protekto de la Antarkto kaj ties delikataj ekologiaj sistemoj ĉiam estas pli grava por la konsultindaj ŝtatoj. Centre staris ĉefe la efikoj de la minagadoj. La ekspluatado de la krudmaterialoj necesus konstruon de minejoj, industriaj kompleksoj kaj havenoj. Tiuj negative efikus al la antarkta medio kaj tiel al la tutmonda klimato.
Oni taksas la sub la meze 1,7 kilometrojn dika glacitavolo disponeblan nafton je 45 miliardoj da bareloj kaj la gazon je 115 bilionoj da kubikmetroj. Aldone troveblas titano, kromo, fero, kupro, karbono, platino kaj oro.
[redakti] Traktatenhavo
Artikolo 1 | la regionon oni rajtas uzi nur paccele; militistaj agadoj kaj armiltestoj estas malpermesitaj, tamen oni rajtas uzi militistojn kaj ties materialojn por sciencaj esploroj kaj pacemaj celoj; |
Artikolo 2 | la libero de sciencaj esploroj kaj kunlaboro daŭrigu; |
Artikolo3 | libera interŝanĝo de informoj kaj personoj kunlaborante kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj; |
Artikolo 4 | terenpostuloj ne estos pridiskutataj aŭ starigataj kaj dum la daŭro de la kontrakto, ne estu anoncitaj novaj postuloj; |
Artikolo 5 | nukleaj eksplodoj kaj depono de nukleaj rubaĵoj estas malpermesitaj; |
Artikolo 6 | la traktato estas por ĉiaj ter- kaj glacisurfacoj sude de la latitudo 60-grada; |
Artikolo 7 | observantoj el traktatŝtatoj havas liberan aliron, ankaŭ elaeran al ĉiuj regionoj, instalaĵoj kaj ekipaĵoj; ĉiuj agadoj kaj sendo de militistoj devas esti antaŭanoncitaj; |
Artikolo 8 | observantoj kaj sciencistoj agas sub la leĝoj de siaj propraj ŝtatoj; |
Artikolo 9 | okazu regulaj konsultkunsidoj inter la membroŝtatoj; |
Artikolo 10 | la membroŝtatoj provu, malhelpi ĉiajn agadojn en Antarkto, kiuj kontraŭas la traktaton; |
Artikolo 11 | eblaj disputoj estu pace solvitaj de ĉiuj partioj kaj se necese juĝitaj de la Internacia Kortumo; |
Artikoloj 12-14 | temas pri helpo, interpreto kaj kompletigo de la traktato inter la membroŝtatoj. |
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligoj
- «Договор об Антарктике» (rusa versio de la dokumento)
- Antarkta traktato (germane)
- Antarkta traktato kun subskribintoj (germane)
- Teksto de la antarkta traktato (france)
- Ifremer: antarkta traktato (france)