|
Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto!
Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio. Ekde novembro 2001 tiel estiĝis 100 030 artikoloj en la esperantlingva versio.
Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto — povas redakti ĉiun artikolon, korekti lingvajn erarojn, pligrandigi artikolojn, skribeti, aŭ skribegi. La oftaj demandoj klarigas kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. En la paĝo lastaj ŝanĝoj aperas ĉiuj ŝanĝoj. Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Vikipedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, superrigardu nian portalejon, kie estas listitaj ĉiuj temaj portaloj. Tiuj, kiuj taksas Vikipedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.
|
|
|
Artikolo de la semajno
Anarkiismo aŭ Anarĥiismo (de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj") estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj teniĝojn, kiuj malakceptas devigan registaron (la ŝtaton) kaj subtenas ĝian eliminon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas anarkiismon kiel "grapolon da ismoj kaj teniĝoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj malutilas kaj nenecesas."
Estas multaj specoj kaj tradicioj de anarkiismo, kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj. Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), "ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj anarkiistoj, krom ilian malakcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras anarkiistoj, maskimume dividas ian familian similaspekton." Anarkiismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Legu pli...
Pasintaj artikoloj de la semajno : Valdorfa pedagogio, Kromatoforo, Budhoj el Bamjan
|
|