Tertremo
El Vikipedio
Tertremo estas natura fenomeno, kiu rezultas el subita eligo de energio akumulita en la terkrusto kaj estigas tertremajn ondojn. Sur la surfaco de Tero tertremoj povas montriĝi kiel skuo aŭ delokigo de la grundo. La kaŭzo de tertremo estas interpremo de terkrustaj platoj kiuj tuŝas unu la alian. La energia disradiado de la premo tremigas la teron.
Tertremoj okazas ĉiutage, sed la plimulto de ili ne kaŭzas grandan detruon. Fortaj tertremoj povas kaŭzi grandegajn detruojn kaj mortigi homojn. Tiaj tertremoj ĝenerale havas fortan komencan tremon, kaj malpli fortajn postajn tremojn, kiuj povas etendiĝi dum pluraj tagoj. La punkto sub la tersurfaco, kie originas tertremo, nomiĝas subcentro. La punkto sur la tersurfaco rekte super la hipocentro nomiĝas surcentro.
Geologoj ankoraŭ ne povas antaŭdiri precize kie aŭ kiam okazos tertremoj, sed ili pli kaj pli komprenas la internajn mekanismojn de la tero, povas montri la plej riskoplenajn lokojn kaj rekomendi konstrumetodojn taŭgajn por eviti difektojn.