Blaise Pascal
El Vikipedio
Blaise Pascal | |
---|---|
franca sciencisto | |
Naskiĝo | 19-a de junio 1623 Clermont-Ferrand, Francio |
Morto | 19-a de aŭgusto 1662 Parizo, Francio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Blaise PASCAL ([blez pasKAL], PIV-e Paskalo, naskiĝinta la 19-an de junio 1623 en Clermont-Ferrand, mortinta la 19-an de aŭgusto 1662 en Parizo) estis franca sciencisto. Li okupiĝis precipe pri filozofio, fiziko kaj matematiko.
Paskalo korespondis kun Marin Mersenne kaj tiel havis kontakton interalie al Toriĉelo, kiu inventis hidrargan barometron. Per tia barometro Paskalo mezuris la aerpremon en diversaj altoj kaj pruvis, ke ĝi malkreskas kun kreskanta alto. Oni honore al li nomis la SI-unuon de premo paskalo. (Alia prem-unuo nomita laŭ Toriĉelo ne plu estas multe uzata.)
Paskalo okupiĝis ankaŭ pri statistiko kaj matematiko kaj inventis kalkulmaŝinon, kiu kapablis adicii kaj subtrahi kun pluraj dekumaj pozicioj.
Kiel filozofo Paskalo multe okupiĝis pri teologio, precipe, post kiam li saviĝis el danĝera akcidento. Ĉar li estis porulo de Jansenismo, li verkis humuran verkon "la provincaj leteroj" kies li ridigas la kontraŭ-jansenismajn. Lii planis grandan verkon, kiu estontis iu apologio al la kristana religio, sed mortis antaŭ plenumi tion. Post lia morto oni publikigis la notojn, faritaj el mallongaj pensoj, pli ellaboritaj tekstoj, ankaŭ ege densaj labornotoj notoj kaj planoj, sub la nomo "pensoj" de Paskalo. Tiuj pensoj iĝis plej legita kaj fama verko deposte.
Li reuzis argumenton por la kredo je Dio, la "veton de Paskalo", kiu diras: Se oni kredas je Dio kaj li ne ekzistas, oni perdas nenion; se oni ne kredas je Dio kaj ĝi ekzistas, oni perdas ĉion; do oni kredu.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Paskala triangulo
- Paskala teoremo
- Paskalo (programlingvo)
- Paskala kalkulilo
[redakti] Aliaj projektoj
Vikicitaĵoj proponas citaĵojn de aŭ pri Blaise Pascal
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Blaise Pascal