Apro
El Vikipedio
Apro |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
Sus scrofa Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Monda distribuo de la apro
|
Apro estas sovaĝa porko, precipe (Sus scrofa), antaŭulo al la endomigita porko, kun kiu ĝi povas interfekundiĝi. La nomo devenas de la latina aper, apri.
Enhavo |
[redakti] Aspekto
Tre simila al la porko, sed kun la postaj gamboj pli mallongaj ol ties, la korpo pli svelta kaj nazego taŭga por fosi. La felo estas grizebruna krom ĉe la novnaskitoj, striaj. La inoj pezas ĝis 60 kg dum la maskloj povas atingi 120 kg-ojn.
[redakti] Distribuo
La apro originis en Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio kaj estis de tie enkondukita ankaŭ aliloke, ekz. en Usono por ĉasado.
[redakti] Loĝmedio
La apro vivas en arbaroj aŭ en kamparaj medioj kun arbovicoj, kondiĉe ke ekzistu veproj por ripozi kaj akvo por kotumi. La forlaso de la kamparo en Eŭropo tre pelis ĝian multnombriĝon.
[redakti] Biologio
Apro estas besto societa, kiu vivas en grupoj kies kerno estas la familia nukleo, patrino kun gefiloj. La maskloj plenaĝaj emas soleci. Ĝi estas malmigrema kaj ĉionvora. La idoj povas esti kaptataj de vulpoj (sed tio ne certas); ĝia sola natura malamiko estas la lupo.
[redakti] Rilatoj kun la homo
La apro difektas la grundon fosante, kaj rikoltojn, precipe maizajn. Nerektaj certaj signoj de ĉeesto estas la renversigo de la herba radikaro en kampoj, kotaj flakoj kun kotkovritaj arboŝeloj ĉirkaŭe, piedsignoj kvarungaj (du grandaj, du malgrandaj, ĉi lastaj ne ofte videblaj). Por ĝin kontroli oni devas sin turni al la junuloj ĉar la ĉaso al plenaĝuloj, kiuj regas la grupojn, kaŭzas disgrupiĝon kun pliaj damaĝoj al kultivoj kaj forta multnombriĝo.
|
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://www.waarneming.nl/wn.php
- http://www.waarneming.nl/kaart.php?id=432
- http://natuurbeleving.scene24.net/zoogdieren/Wild_Zwijn_Sus-scrofa.html
- http://zwg.atlas.tripod.com/soorten/susscrof.htm