ebooksgratis.com

See also ebooksgratis.com: no banners, no cookies, totally FREE.

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Amiŝismo - Vikipedio

Amiŝismo

El Vikipedio

Amiŝa kaj moderna veturado en kontrasto; PA, U.S.A.  Foto: Nils Fretwurst
Amiŝa kaj moderna veturado en kontrasto; PA, U.S.A. Foto: Nils Fretwurst

Amiŝo estas ano de religia grupo anabaptista kaj menonitdevena.

Enhavo

[redakti] Fruaj amiŝaj kutimoj

Ambaŭ la amiŝoj kaj la Menonitoj estas pacistoj. Amiŝoj frue diferencigis sin el la menonitoj en tio, ke la amiŝoj malpermesis la portadon de vestaĵoj kun butonoj, dum la menonitoj permesis ilian portadon. Por la amiŝo, la butono estis simbolo de la armeo, ĉar tiuepoke estis la armeanoj, kiuj unue portis butonojn. Ankoraŭ hodiaŭ, la amiŝoj ne portas eksterajn jaketojn kun butonoj.

Alia frua kutimo, kiu sendependigis la amiŝoj el la menonitoj (kaj la unua kialo por la divido de 1693) estis la insisto de la amiŝoj por aserti la eviton (izoladon) de membroj, kiuj elektus forlasi la sekton. La amiŝoj favoris striktan praktikon de la evitado de ĉi tiuj eks-membroj. La menonitoj, tamen, ne strikte devigi ĉi tiun praktikon.

[redakti] Historieto

La amiŝoj estas la idoj de anabaptistoj svisaj, kies origino datas de 1525, unu jaron post ke la ribelo de kamparanoj germanaj ekkomencis. Tio estis kamparanribelo, en kiu Marteno Lutero subtenis la noblulojn kontraŭ la kamparanoj. Rezulte, la societo estis preta por "dua reformacio". La anabaptismo unue vidis la tagon en Zuriko, Svislando, kaj poste ĝi disvastiĝis ĝis Nederlando. Kontraŭe al kelkaj anabaptistaj grupoj pli norde (ekzemple tiuj en Munstero), la svisaj anabaptistoj estis ek de la komenco pacifistaj (vidu la konfesion de Schleitheim). Pro siaj kredoj je malviolenteco kaj rebaptado la anabaptistoj svisaj suferis multege ĉe la manoj de la aŭtoritataj svisaj. La persekutado venis egale el la protestantoj, ol el la katolikoj.

Fine de la 17-a jarcento, la anabaptistoj, kiuj dume nomiĝatis Menonitoj laŭ la nederlanda anabaptista gvidanto Menno Simons, komencis fuĝi el Svisio amase. Ili trovis rifuĝejon en la Palatinato kaj en Alzaco. Estas ĉi tie en Alzaco, kie la amiŝoj sin dividis de la menonitoj.

La amiŝa divido estis gvidata de Jakob Ammann. La amiŝoj sendependiĝis el la menonitoj en 1693 en Alzaco. Le divido vidis Jakob Ammann prediki novan reiron al pli rigora kaj ne-mondema vivstilo. La plejmulto el la menonitoj, kiuj elektis sekvi Jakob Ammann, estis svisaj menonitaj rifuĝintoj en Alzaco. Kelkaj menonitoj en Svislando kaj en la Palatinato elektis ankaŭ sekvi Jakob Ammann, sed ĉi tie ili reprezentis minoritaton el la menonitoj.

Dum en Alzaco kaj en Palatinato ekzistis pli da tolero por la svisaj anabaptistoj ol en ilia hejmlando Svislando, ĉi tiuj teritorioj estis jam ne pacaj. Fakte, la Alzaco kaj la Palatinato, kun ĝia pozicio en la koro de Eŭropo estiĝis la bastiono por multaj el la militoj de la 17-a jarcento. Post jardekoj de milito la amiŝoj, la menonitoj kaj iliaj najbaroj estis pretaj forlasi la teritorion kaj sin turni al Ameriko. Ĉar dum la jaroj de milito la rikoltoj estis bruligitaj kaj la malsatego kaŭzis eĉ la kanibalismo inter la kamparanoj.


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

•  http://www.800padutch.com/amish.shtml
•  http://pittsburgh.about.com/library/weekly/aa061302a.htm
•  http://www.ship.edu/%7Ecgboeree/amishlinks.html
•  http://www.amishnews.com/amishseries.htm
•  Amiŝa familio en Bolivio (ca, en, es)


aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -