Helpo:Konsiletoj
El Vikipedio
Konsiletoj por la vikipediisto:
- Skribu artikolon laŭ neŭtrala vidpunkto.
- Ne kontribuu uzante kopirajtaĵon! La vikipedio estas sub la GFDL.
- Por demandoj pri lingvo, ni rekomendas: Utilaj informoj kaj vikipedio:Lingvaĵo.
- Nomu novan artikolon laŭ la reguloj ĉe Titoloj de artikoloj.
- Aldonu linirompojn por plifacile vidi ŝanĝojn estontece.
- La vikipedio ne estas vortaro: por vortoj iru al la jam disvolvita Reta Vortaro aŭ la projektita vikivortaro.
- La vikipedio ne estas TTT-katalogo: por tio iru al DMoz.
- Mallonga artikolo kun multaj ligoj (al subtemoj) estu preferata al longa artikolo kun malmultaj ligoj.
- Mallonga, nekompleta artikolo estas preferata al neniu artikolo.
- Skribu aŭdace, ne timeme, por instigi bonan revizion.
- Skribu pri temo, kiu interesas vin tre multe.
- Skribu pri via lando, urbo, gento, religio, profesio, metio, ŝatokupo, lokoj vizititaj, ktp.
- Skribu pri temo, kiun vi studas aŭ deziras prilerni. Skribu skize, kaj poste plenigu la skizon dum vi plulernas.
- Kontribuu per artikolo, kiun vi verkis por alia TTT-ejo, lernejo, ktp.
- Kontribuu per redaktado.
- Malgranda kontribuaĵo hodiaŭ estas pli bona ol pli granda kontribuaĵo morgaŭ.
- Stilo klara estas preferata al stilo parada, amuza aŭ eĉ gramatike perfekta.
- La plimulto de legantoj nur vidos la unuan ekranon de via artikolo, do preferu skribi en la piramida stilo.
- Antaŭ konservi tralegu vian tekston, pli bone dufoje, pri eraroj. Kaj trian fojon post la konservado. Ni prezentu bonan lingvon!
- En artikolo pri persono, tutmajuskligu la familinomon je la unua okazo.
- Evitu eŭropcentrismojn!
- Ĉiam kontrolu ŝanĝojn de anonimaj kontribuantoj.
- Se vi deziras aldoni paĝon pri nacio, bonvolu vidi Por Aldoni Nacion.
- Traduku artikolon, kiu estas en via nacilingva vikipedio.
- Uzu interlingvajn ligojn!
- Disvastigu la Vikipedion!
- En diskutpaĝoj: ĉiam subskribu viajn komentojn pri artikoloj (sed neniam subskribu en la artikoloj mem). Oni povas tajpi tildon (~) trifoje por facile subskribi sian nomon kaj kvaran tildon por aldoni la daton.
- Utiligu la Provejon por testi formataĵojn.
- Se vi verkas pri historiaj aferoj, uzu la tempo-formon pasinteco (-is).
- Se estas biografia artikolo, sekvu la stilogvidon por biografiaj artikoloj