Arbarstrigo
El Vikipedio
Arbarstrigo |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bruna specimeno, eble de Strix aluco aluco
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
Strix aluco Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
Arbarstrigo (Strix aluco) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio, fakte nokta rabobirdo, kiu apartenas al genro Strigo, parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.
Enhavo |
[redakti] Disvastiĝo
Areo de ĝia disvastiĝo estas granda. Loĝantas ĝi en plej parto de Eŭropo (escepte Irlando kaj norda Skandinavio), plej norda Afriko, okcidenta Azio (ĉefe en centra Azio kaj poste en izolitaj regionoj, sed ankaŭ el Tibeto al suda Ĉinio), kaj eŭropa suda Rusio. Tutjara birdo. Vivmedio de ĉi birdo konzistas el arbaroj, maldensaj arbaraj medioj, inkluzive de urboj.
[redakti] Aspekto
Grandeco de mezaveraĝa birdo estas 38cm, sed ĝenerale temas pri mezgranda senorela strigo, 37–43 cm longa kun enverguro de 81–104 cm kaj pezo de 420 ĝis 590 g. Arbarstrigo estas fortika kun granda rondoforma kapo kaj rondoformaj flugiloj. Ĝi eblas en du koloraj fazoj, ruĝecbruna kaj grizecbruna, kun ĉiu intermezaj formoj. La helaj supraj partoj estas striitaj je bruno kaj la vizaĝa disko estas hela kaj tre bordomarkita kun la grandaj nigraj okuloj meze (kiuj diferencigas la specion de aliaj strigoj) kaj malhela angulo ekde la krono inter tiuj. La beko estas hela. Tiu strigo havas fortan rektan flugon.
La retino de tiu birdo havas ĉirkaŭ 56,000 lumosensivajn ĉelojn per kvadrata milimetro, permesante ilin kapti predojn je ĉirkaŭ 500 metrojn for de la lumo de kandelo. En malalta nivelo de lumokondiĉoj, tio estus ĉirkaŭ 100 fojojn pli bone ol ĉe la okuloj de homoj.
[redakti] Voĉo
Ties kanto ulula estas tipa kaj bone konata, "U, u ... u-u-u-u" iom tremeca. Alvokoj varias multe inter individuaj birdoj, sed la tipa kaj plej ofta -teritoriaj alvokoj- estas la vibranta hu ... (paŭzo) ... hu-hu-hu-hu (kiu estas kutime farita de la masklo) kaj la alvoko kiu-uik kiu estas gea alvoko. Fame, la alvoko tu-uit tu-huu estis eternigita de William Shakespeare en Akto 5, Sceno 2 de Love's Labour's Lost (Perditaj amlaboroj). Tiu alvoko estas rara, kaj ofte konfuzita kun la 'dueto' antaŭe priskribita. Tamen estas nur urba legendo ke ambaŭ seksoj faras tiun alvokon.
La normala dueto estas farita de du komunikantaj strigoj de diferenca sekso. La ino faras kiu-uik, kaj la masklo respondas "huu".
[redakti] Ekologio
La Arbarstrigo troviĝas en deciduaj kaj miksitaj arbaroj kaj kutime nestumas en truoj en arboj. Pli etaj arbaraj strigoj kiel la noktuo kaj la orelstrigo ne povas kutime kunloĝi kun la pli forta arbarstrigo, kaj ili troviĝas en diferencaj habitatoj. Tiu ĉi specio estas kapabla mortigi predojn kiel la Bruna Rato. Ili estas tre noktema kaj tre loĝanta.
Ili manĝas ĉefe etajn ronĝulojn, birdojn, insektojn, ktp.
Ili konstruas neston en malplenaj trunkoj, uzitaj nestoj de aliaj grandaj birdoj, foje en konstruaĵoj kaj eĉ en kuniklaj ternestoj.
Ili vivas ĝis 18 jarojn.
[redakti] Klasado
La Mezorienta strigo, Strix butleri estis iam foje konsiderata kiel subspecio de Arbarstrigo, sed ĝi estas nuntempe klasita kiel separata specio. La multnombraj agnoskataj subspecioj de Arbarstrigo estas apartigitaj baze de la geografio, sed tiuj identigoj estas ofte malkomplete certaj; la teritoriaj limoj de multaj eŭropaj kaj okcidentaziaj subspecioj ne estas tre konataj. Kelkaj fakuloj proponis subspeciojn kiel claceyi, volhyniae, kaj obscurata, kiuj nuntempe ne estas konsiderataj validaj de plej parto de fakuloj.
La Strix intermedia de Frua Pleistoceno aŭ Meza Pleistoceno estis foje konsiderata paleosubspecio de la arbarstrigo. Tiukaze, ĝi estus la tuja praulo de S. a. aluco.
[redakti] Homoj kaj arbarstrigoj
Tiu ĉi specio probable vundas pli da homoj ol iu ajn eŭropa birdo. Ĝi estas tute maltima antaŭ homoj defende siajn neston kaj idojn, kaj frapas vizaĝon de entruduloj per siaj akregaj kalkanoj kaj krifoj. Ĉar ties flugo estas silenta, tiujn atakojn oni ne antaŭvideblas ĝis kiam estas tro malfrue.
- Fama birdofotisto Eric Hosking perdis okulon antaŭ arbarstrigo, kiam li fotis ĝin. Poste li titolis sian membiografion An Eye for a Bird (Okulon pro birdo).
- La 19an de marto, 2007, 32jaraĝa viro estis trovata mortinta ene de kaĝo de arbarstrigo en la moskva Bestoĝardeno. Priserĉuloj supozas, ke li estis frapita senkonscie dum li klopodis ŝteli la strigon kaj mortiĝis pro hipotermio dumnokte.[1][2]
[redakti] Arbarstrigo en popola kulturo
Arbarstrigo aperas en la serio de Harry Potter kiel la strigo uzata de la lernejo Hogwarts por sendi mesaĝojn al lernantoj.
[redakti] Notoj
- ↑ Man Killed by Owl He Tried to Steal from Moscow Zoo | Russian Spy, World and Russian News
- ↑ Man Found Dead, Naked Inside Owl Cage
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Strix aluco. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 Majo 2006. Ne minacata
[redakti] Eksteraj ligoj
- ARKive - bildoj kaj filmoj de Arbarstrigo (Strix aluco)
- Bildo de ido de Arbarstrigo kaj aliaj strigobildoj
- En la franca