ebooksgratis.com

See also ebooksgratis.com: no banners, no cookies, totally FREE.

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Alemanoj - Vikipedio

Alemanoj

El Vikipedio

Enhavo

[redakti] Enkonduko

La alemanojalamanoj estis ĝermana tribo. Ili loĝis ĉe la Rejno kaj Konstanca Lago, kie ĥodiaŭ troviĝas regiono de alamanaj dialektoj, do en germanaj federaciaj landoj Baden-Virtembergo kaj Bavario, en germanlingva Svisio, Liĥtenŝtejno, Francio (Alzaco) kaj en la aŭstria federacia lando Vorarlberg kaj eta minoritato en la aŭstria lando Tirolo. La regionon loĝatan de la alemanoj oni nomas Alemanujo.

alemana ekspansio de 3-a ĝis 6-a jarcento
alemana ekspansio de 3-a ĝis 6-a jarcento

[redakti] Nomo

La nomo aperis unuafoje 289 a.K. en latina formo Alamanni kaj poste Alemanni. La fonto estas verŝajne ĝermana kaj signifas "la ĝeneralaj viroj", eble "ĉiuj viroj".

[redakti] Historio

La alemanoj devenas de malnovaj ĝermanaj, praalemanaj triboj (Semnonoj, Jutungoj ktp.) kiuj vivis inter Rejno, Majno kaj Leĥo.

Ili dividiĝis en Bucinobantes, Brisigavi, Lentienses, Raetovarii kaj Jutungoj.

Ili unuafoje penetris la romian teritorion 233 kaj 234. Sub la reĝo Chrocus ili atakis en Italio kaj Gaŭlio 268 kaj ekloĝis malantaŭ la Limeso. Iliaj setlejoj stariĝis ofte en aŭ apud konkerintaj romiaj kastrumoj. 351 frankoj kaj alemanoj kuntransiris la rejnlimon. La alemanoj ekokupis Palatinon, Alzacon kaj nordorientan Svislandon. Poste la venko de Julian Apostata apud Argentoratum (Strasburgo) 357 kontraŭ alamana gvidanto Chnodomar restariĝis la rejnlimo. 365 kaj 368 refoje la alemanoj invadis la romian teritorion kaj marodis Majencon (Mogontiacum). 369 la imperiestro Valentinian I. venĝis kaj asekuris la limon kun novaj kastrumoj. 374 la alemanoj sub ilia reĝo Makrian kontraktis pacon kun la Romia Imperio.

Certe la romianoj renovigintus la paktom kun la alemanoj 396 kaj 398, sed la Gotoj devigis la romianojn por forlasi la regionon de rejno ek de 401. Poste la alemanoj marodis Gaŭlion ek de 406.

Ek de 455 la alemanoj ekspandiĝis al Gaŭlio kaj Noricum, inter 496 kaj 507 ili malvenkis apud Zülpich kontraŭ franka reĝo Klodvigo I.. 536 ĉiuj alamanoj subiĝis sub franka regado.

Alamanio kaj Hochburgund en 10-a kaj 11-a jarcento
Alamanio kaj Hochburgund en 10-a kaj 11-a jarcento

Kreiĝis la Duklando Alamanio sub la regado de la frankoj. Post kelkaj disputoj inter frankaj kaj alamanaj dukoj 746 la duklando dissolviĝis. La nomo Alamanio aperis en 10-a jarcento kun germana regno. Post la ŝvabmilito 1499 la nomo Alamanio nur markis la region sude de de la rejno.

Nuntempe homoj en la germana federacia lando Baden-Virtembergo, la franca (dum la pasintaj jarcentoj parte germana) regiono Alzaco kaj la germanlingva parto de Svisio nomas sin "alemanoj" kaj sian dialekton de la germana lingvo "alemana".

La franca vorto "allemand" por "germano" kaj "germana" devenas de la nomo por tiu ĝermana tribo: al homoj franclingvaj, la alemanoj estis kaj estas la plej proksimaj germanlingvaj najbaroj.

[redakti] Vidu ankaŭ sub


aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -