Alfred Dreyfus
El Vikipedio
Alfred DREYFUS (9-a de oktobro 1859 en Mulhaŭzo – 12-a de julio 1935 en Parizo) estis franca oficiro.
Alfred Dreyfus estis filo de juda teksaĵ-entreprenisto el Mulhouse (Elsaso), li studis de 1882 ĝis 1889 kaj iĝis profesia oficiro de la franca armeo. En 1894 li estis akuzita – intertempe kiel kapitano – je perfido de sekretoj al la Germana Imperio. Li estis juĝita far soldata tribunalo je ĝismorta ekzilo sur Diabloinsulo (Franca Gvajano). En Francio okazis dum la proceso antisemitaj manifestacioj. La francan respublikon skuis la Dreyfus-afero. Baldaŭ montriĝis la akuzoj, pruvoj falsitaj. Émile Zola kaj aliaj elpaŝis por la rehabilitado de Dreyfus. Mondkonata iĝis la letero de Zola J'accuse (Mi akuzas), kiu aperis en la gazeto L'Aurore.
En 1899 la proceso estis denove redaŭrigita. Oni juĝis lin je 10-jara prizono pro mildigaj cirkonstancoj. La franca prezidento klinis sin antaŭ la internacia kritiko kaj post dek tagoj donis amnestion por Dreyfus. En 1906 la verdikto estis nuligita de la kasacia kortumo. Reiĝinte armeano li ricevis la kavalirecon de la Honora Legio. Alfred Dreyfus oficiris en la unua mondmilito kiel vickolonelo en la franca armeo.