Zaragozo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Aragono > Zaragozo
La hispana urbo de Zaragoza (elparolu saraGOsa) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono de Aragono. Ĝia nuna nomo devenas de la romia Caesar Augusta tra la araba Saraqosta. Ĝi situas ĉe la rivero Ebro en la centro de granda valo kun tre diversaj pejzaĝoj. Ĝi situas meze de la vojo el Madrido al Barcelono, kun kiuj ĝi estas jam komunikita per rapida trajno.
- Koordinatoj: Koordinatoj:
Ĝia loĝantaro en 2004 estis de ĉ. 650.000 homoj.
Demografia evoluo de Zaragozo inter 1991 kaj 2004 | |||
1991 | 1996 | 2001 | 2004 |
594 394 | 601 674 | 614 905 | 638 799 |
Enhavo |
[redakti] Vidindaĵoj
La plej granda festo okazas dum la 12-a de oktobro, kiam oni honoras la Virgulinon de la Pilar; la Virgulino Maria sin aperis al la apostolo Sankto Jacobo, li volis kristanoj el la popolo de Zaragoza, sed ni havas (jes, mi estas el Zaragoza :)) la famo de ne kredi ĉio unue, sed la Virgulino helpis Jakobo en la malfacila laboro. Poste, Jakobo vojaĝis al Santiago de Compostela kie lia tombo estas. La 12-a de oktobroj, Colón trovis Ameriko ankaŭ, ĉar tio, La virgulino de la Pilar estas la Ĉefsanktulino de Iberameriko kaj Hispanujo. La virgulino sin aperis la 2-a de januaro sed la festo okazas dum la 12-a de oktobro.
Ankaŭ de la Baziliko de la Pilar, la katedralo estas La Seo del Salvador kaj ankaŭ estas diversaj civilaj monumentoj, inter kiuj la arabdevena Palacio de La Aljafería kaj la renesanca Borsohalo (La Lonja).
[redakti] Provinco
Zaragozo estas ĉefurbo de samnoma provinco, kun urboj kiel Calatayud, Ejea de los Caballeros, Tarazona aŭ Alcalá de Ebro.
[redakti] Zaragozo kaj Esperanto
La esperanta grupo Frateco estis fondita jam en 1908, inter alie de Emilio Gastón.
En la 60-aj jaroj estis tie la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.
Plu troviĝas en Zaragozo la oficiala sidejo de Fundación Esperanto