Magneta resonanca bildigo
El Vikipedio

MRI (el la angla magnetic resonance imaging = magneta resonanca bildigo aŭ tomografio) estas diagnostika metodo, kiu ne bezonas operacion sur la paciento. Ĝi baziĝas sur tio, ke la atomoj (ĉefe hidrogeno) en forta magneta kampo vibras per frekvenco depende de la forto de magneta kampo. Se la atomoj absorbas samfrekvencajn radioondojn, ili venas al indukta stato, de kie revenante al la pli frua stato, ili eligas radioondojn.
En Usono funkcias en 2005 ĉirkaŭ 10.000 aparatoj.
[redakti] Danĝeroj
Ĉar la aparato ne uzas jonigan radiadon, ĝi estas teorie sendanĝere. Sed ju pli forta estas la magneta kampo, des pli bona bildo estas farebla. Pro tio la novaj MRI-oj havas magnetan forton ol la levaj aparatoj de la aŭtovrakejo.
Oni malvarmigas la elektromagnetan bobenon de la modernaj MRI-aparatoj per helio, tiel la aparato funkcias plu, se oni jam malŝaltis la kurenton. Tion scias – aŭ forgeses – kelkaj, tiel okazas akcidentoj. Okazis, ke la aparato sintiregis polvosuĉilon el mano de laboristo, sed okazas eĉ tragedioj. Unufoje la aparato altiregis acetilenan botelon de akvomuntisto kaj la valvo derompiĝis, la gaso ekflamis, la hospitalo neniiĝis en incendio.
La plej fifama afero okazis en 2001, kiam oni operaciis sesjaran knabon kaj samtempe kontrolis per la MRI-aparato. Malpleniĝis la oksigeno, anestezisto enportis ŝtalan oksigenan botelon. Al botelo forflugis el liaj manoj kaj trafis la knabon, kiu tuj mortis.
La akcidentoj kaŭzas ĉiam homa eraro, ĝenerale okazas unu akcidento ĉe unu aparato.
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.cis.rit.edu/htbooks/mri
http://www.kvarkadabra.net/snov/teksti/pogled_v_telo.htm
http://www.mri.cl/index.pl/industrial_stud#355
http://www.fonar.com/wp_nyt_ad_tx.htm