Armjansko
El Vikipedio
Urbo de Krimeo | |
Armjansko rus. Армянск ukr. Армянськ krim. Ermeni Bazar |
|
Apartenas al: | Armjanska municipo |
Koordinatoj: | Koordinatoj: |
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~5 m |
Loĝantaro: | 22 900 (laŭ 2006) |
Poŝtkodoj: | 96012 — 96016 |
Telefonkodo: | +380-6567 |
Hor-zono: | UTC+2 |
Antaŭaj nomoj: | Armena Bazaro, Jeni-Bazar |
Oficiala paĝaro nekonata |
|
Armjansko sur la mapo de Krimeo Koordinatoj:
|
Armjansko (rus. Армянск, ukr. Армянськ, krim. Ermeni Bazar) — urbo en la norda parto de Krimeo, situas sur la Perekopa terkolo. La Armjanska urba municipo (montrita flave) krom Armjanskon havas ankoraŭ kelkajn vilaĝojn. Antaŭ la jaro 1921 la urbo oficiale nomiĝis Armena Bazaro. Tra la urbo pasas la nord-krimea kanalo; en la urbo estas fervoja stacidomo.
Enhavo |
[redakti] Historio
La urbo estis fondita komence de la 18-a jarcento fare de armenoj kaj grekoj, kiuj transloĝiĝis el la apuda vilaĝo Perekop. Ekde la jaro 1736 la loĝloko nomiĝis Armena Bazaro. Historie por la urbo gravis la sal-industrio: ĉe la urbo apudas la sal-akva golfo Sivaŝo, de kiu oni jam delonge produktis salon.
En la jaro 1993 la loĝloko ricevis la statuson de urbo. Nuntempe ĝi estas la plej juna urbo de Krimeo.
[redakti] Ekonomio
La ĉefa entrepreno de la urbo estas la kemia uzino "Krimea Titano", kiu produktas titan-oksidon (TiO2), sulfuracidon, mineralajn sterkaĵojn. Estas ankoraŭ kelkaj uzinoj: Sivaŝa anilin-farba uzino (kiu estas la plej granda en Ukrainio produktanto de farboj por malpeza industrio), uzino de fer-betonaj konstrukciaĵoj.
[redakti] Socia sfero
En la urbo estas kelkaj bazaj lernejoj, muzik-lernejo, teknika lernejo, filio de Ĥersona teknika universitato. Estas unu hospitalo, kultur-centro, 3 bibliotekoj, historia regionstuda muzeo. En la jaro 2006 en la urbo loĝis preskaŭ 23 mil homoj (rusoj - 54%, ukrainoj - 29%, krime-tataroj - 4%, la resto - la reprezentantoj de pli ol 10 nacioj).
[redakti] Ligoj
La loĝlokoj de la Armjanska municipo |
|||
---|---|---|---|
Urboj | Armjansko | ||
Vilaĝoj | Perekop • Suvorovo • Voloŝino |