Armjanska municipo (Krimeo)
El Vikipedio
Armjanska municipo rus. Армянский горсовет ukr. Армянська міськрада krim. Ermeni Bazar şeer şurası |
|
---|---|
La centro: | Armjansko |
Areo: | 162 km2 |
Loĝantaro: | 26 867 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 151,28 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6567 |
En la municipo estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 0 3 0 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Armjanska municipo (rus. Армянский горсовет, ukr. Армянська міськрада, krim. Ermeni Bazar şeer şurası) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo — la teritorio, subigita al la Armjanska urba konsilantaro. Armjanska municipo estas la plej norda parto de ARK, situanta sur la Perekopa terkolo (kiu ligas la Krimean duoninsulon al la kontinento).
[redakti] Ekonomio
En la Armjanska municipo troviĝas kelkaj grandaj industriaj entreprenoj. La plej granda estas la kemia uzino "Krimea Titano", kiu produktas titan-oksidon (TiO2), sulfuracidon, mineralajn sterkaĵojn. Estas ankoraŭ kelkaj uzinoj: Sivaŝa anilin-farba uzino (kiu estas la plej granda en Ukrainio produktanto de farboj por malpeza industrio), uzino de fer-betonaj konstrukciaĵoj.
Transporte la municipo estas ligita al ĉiuj aliaj regionoj de Krimeo per fervoja (tra la municipo pasas la fervoja linio Ĝankojo-Ĥersono) kaj busa trafikoj.
[redakti] Administra konsisto de la regiono
La Armjanska municipo aree kaj loĝantare estas relative malgranda inter ĉiuj aliaj regionoj de Krimeo. La municipo havas 1 urbon (Armjansko) kaj unu komunumon (Suvorova komunumo), kiu havas 3 vilaĝojn: Suvorovo (Culğa), Perekop (Or Qapı) kaj Voloŝino (Qulla) - parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj de la loĝlokoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
[redakti] Vidu ankaŭ
La loĝlokoj de la Armjanska municipo |
|||
---|---|---|---|
Urboj | Armjansko | ||
Vilaĝoj | Perekop • Suvorovo • Voloŝino |
Administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
---|---|---|---|
Distriktoj: |
Baĥĉisaraja distrikto | Belogorska distrikto | Ĉernomorska distrikto | Ĝankoja distrikto | Kirovska distrikto | Krasnogvardejska distrikto | Krasnoperekopska distrikto | Lenina distrikto | Niĵnegorska distrikto | Pervomajska distrikto | Razdolna distrikto | Saka distrikto | Simferopola distrikto | Sovetska distrikto |
||
Urbaj municipoj: |
Aluŝta municipo | Armjanska municipo | Ĝankoja municipo | Eŭpatoria municipo | Kerĉa municipo | Krasnoperekopska municipo | Saka municipo | Simferopola municipo | Sudaka municipo | Teodozia municipo | Jalta municipo |