Area elemento
El Vikipedio
Area elemento - elemento, kies du dimensioj estas orde egalaj kaj kompare kun ili la dikeco estas orde malpli granda; modelo de la elemento estas reduktita al dudimensia mezebeno, kiu prezentas esencajn proprecojn de vanda aŭ slaba karaktero de elemento:
- vanda efiko: ŝarĝo efikas en la mezebeno,
- slaba efiko: ŝarĝo efikas orte al la mezebeno,
- slab-vanda efiko: kombino de slaba kaj vanda efiko
Alilingvaj ekvivalentoj
- en surface element
- de Flächenelement n
- cs plošný prvek m
Enhavo |
[redakti] Vando
Vando - ebena area elemento, kutime vertikala, streĉata precipe per premo, en specialaj kazoj per tiro ev. tondo en ties mezebeno
Alilingvaj ekvivalentoj
- en wall
- de Wand f
- cs stěna f
[redakti] Slabo
Slabo - ebena area elemento streĉata precipe per flekso kaj tondo en la orta direkto al ĝia mezebeno, en la kazo de ambaŭdirekta efikado de slabo aperas en la slabo tordmomantoj
Alilingvaj ekvivalentoj
- en slab, plate
- de Platte f
- cs deska f
[redakti] Unudirekta slabo
Unudirekta slabo estas slabo apogita ĉe du kontraŭaj, kutime paralelaj flankoj de sia periferio.
Alilingvaj ekvivalentoj
- en one-way slab
- de zweiseitig gelagerte Platte f
- cs nosníková deska f
[redakti] Kontinua slabo
Kontinua slabo - slabo (same pri trabo, balko) en direkto de porta armaturo etendiĝanta trans pli ol du subapogiloj, statike nedeterminita; la gradon de statika nedeterminiteco esprimas nombro de internaj subapogiloj, la randa enfikso (v. art. enfikso de elemento) altigas la nedeterminitecon je unu grado
Alilingvaj ekvivalentoj
- en continuous slab
- de durchlaufende Platte f
- cs spojitá deska f
[redakti] Kantilevra slabo
Kantilevra slabo - slabo enfiksita (ankrita) ĉe unu flanko de sia periferio, la ceteraj flankoj estas neapogitaj. (Rim.: La formo "konzola" estas uzebla, tamen ĝi rilatas pli al verga trabo)
Alilingvaj ekvivalentoj
- en cantilever slab
- de Konsolplatte f
- cs krakorcová (konzolová) deska
[redakti] Dudirekte efika slabo
Dudirekte efika slabo - slabo apogita en tia maniero, kiu rezultigas deformiĝon de la slabo en du reciproke ortaj direktoj (dukurbeca ebeno); ĝian dimensiadon decidas efikoj de ŝarĝo en ambaŭ direktoj
Alilingvaj ekvivalentoj
- en two-way slab
de zweiachsig bewehrte Platte f
- cs deska f působící ve dvou směrech
[redakti] Slabo apogita tutperiferie
Slabo apogita tutperiferie - slabo apogita en ĉiuj flankoj de sia periferio; ĉe plane ortangula slabo laŭ armigo ĝi estas identa kun la slabo dudirekte efika, art. dudirekte efika slabo.
Alilingvaj ekvivalentoj
- en two-way slab
- de zweiachsig bewehrte Platte f
- cs deska f podepřená po obvodu