Alianco de Demokrata Maldekstrularo
El Vikipedio
Prezidanto | Emblemo |
---|---|
Grzegorz Napieralski | |
Bazaj informoj | |
fondodato: | 15-a de aprilo 1999 |
fondoloko: | Varsovio |
prezidanto: | Grzegorz Napieralski |
frakcio de Eŭropa Parlamento: | Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj |
nombro da membroj: | ĉ. 72.000 (2007) |
centra oficejo: | ul. Rozbrat 44 A 00-419 Warszawa Pollando |
koloro: | ruĝa |
retejo: | www.sld.org.pl |
Alianco de Demokrata Maldekstrularo (pole: Sojusz Lewicy Demokratycznej, SLD) estas pola, maldekstra politika partio, fondita la 15-an de aprilo 1999 (laŭleĝe registrita la 17-an de aprilo) de politikistoj plejparte agantaj en antaŭa politika koalicio sub la sama nomo.
[redakti] Vidpunkto
La partio prezentas programon de moderna socialdemokratio, oficiale kontraŭas ligojn kun komunisma deveno, tamen multaj politikistoj de AdDE devenas de Pola Unuiĝinta Laborista Partio.
En la jaro 2001, AdDM proponis likvidon de Senato sed post sukcesa baloto rezignis la ideon.
La partio postulas gardon de sociaj funkcioj de ŝtato kaj t.n. socialan kontrolon super merkato. AdDM agas por laikeco de ŝtato, toleremo je homaj mondkonceptoj, egaleco de viroj kaj virinoj, virina rajto de abortigo, rajtoj de samseksemuloj, senpaga edukado kaj medicina servo.
AdDM kontraŭas likvidon de poviatoj kaj Senato, eŭtanazion kaj mortpunon.
[redakti] Estraro
- prezidanto: Grzegorz Napieralski
- ĝenerala sekretario: Marek Nawrot
- vicprezidantoj: Katarzyna Piekarska, Longin Pastusiak, Jerzy Szmajdziński, Jolanta Szymanek-Deresz
- prezidanto de Parlamenta Klubo "Maldekstrularo": Wojciech Olejniczak
Junulara organizo de AdDM estas Federacio de Junaj Socialdemokratoj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Civitana Platformo | Juro kaj Justeco | Alianco de Demokrata Maldekstrularo |
Pola Popola Partio | Pola Socialdemokracio | Demokrata Partio - demokraci.pl