Air France
El Vikipedio
Air France estas la plej granda Franca flugkompanio. Ĝi estas bazata en Parizo en la flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle.
[redakti] Historio
La flugkompanio estis fondi la 7-a de oktobro 1933 per la kunfando de la kvin ĉefaj flugkompanioj de la lando : Aéropostale, Air Orient, Air Union, C.I.D.N.A. kaj S.G.T.A.. Ĝia prezidanto estis Ernest Roume.
La 26-a de junio 1945 post la Dua mondmilito, Air France fariĝas apartenaĵo de la ŝtato.
Ekde 3-a de majo 2004, la flugkompanio apartenas al la grupo Air France-KLM.
[redakti] Ciferoj
- 387 aviadiloj
- 1800 ĉiutagaj flugadoj al 225 destinoj en 88 landoj
- 56 488 laboruloj
[redakti] Listo de la prezidantoj de la flugkompanio
- Ernest Roume : 1933-1935
- Paul Tirard : 1935-1938
- Léon Pujo : 1939-1944
- Max Hymans : 1948-1961
- Joseph Roos : 1961-1967
- Georges Galichon : 1967-1975
- Pierre Giraudet : 1975-1984
- Marceau Long : 1983 - 1987
- Jacques Friedmann : 1987 - 1988
- Bernard Attali : 1988 - 1993
- Christian Blanc : 1993-1997
- Jean-Cyril Spinetta : ekde 1997