Aeugst ĉe Albis
El Vikipedio
Aeugst ĉe Albis | |
---|---|
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Affoltern |
Koordinatoj | 47° 16' N, 8° 29' E |
Nombro de enloĝantoj | 1701 |
Areo | 7,87 km² |
Alteco | 696 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8914 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Aeugst ĉe Albis [Ojkst ĉe Albis] (germane Aeugst am Albis) komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1701 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
[redakti] Geografio
La komunumo Auegst ĉe Albis situas okcidente de la montoĉeno de Albis. Aeugst kaj la al la komunumo apartenantaj setlejoj formas kvazaŭ cirklon ĉirkaŭ la Monto de Auegst kun alteco de 829 m. En la sudo situas duone sur la komunumo teritorio la Lago de Türlen, kiu estas la fonto de la rivero Reppisch.
[redakti] Trafiko
Aeugst ĉe Albis estas kun poŝtaŭtobuslinio bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
[redakti] Historio
Unua setlejo sur la komunuma teritorio estis Aeugst, kiu estis menciita unuan fojon dokumente en la jaroj 876 kaj 887. La hodiaŭ ne plu ekzistanta setlejo Borsikon estis menciita sub la nomo Porsinchova jam en dokumento de la jaro 883. Ek de la jaro 1512 Aeugst apartenis al la voktdistrikto Knonaŭ.
[redakti] Eksteraj Ligiloj
Komunumoj de la distrikto Affoltern | |
---|---|
Aeugst ĉe Albis - Affoltern ĉe Albis - Bonstetten ZH - Hausen ĉe Albis - Hedingen - Kappel ĉe Albis - Knonaŭ - Maschwanden - Mettmenstetten - Obfelden - Ottenbach ZH - Rifferswil - Stallikon - Wettswil ĉe Albis |