ebooksgratis.com

See also ebooksgratis.com: no banners, no cookies, totally FREE.

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Abiĝano - Vikipedio

Abiĝano

El Vikipedio

Distrikto de Abiĝano
emblemo de la distrikto
(emblemo de la distrikto)
situo de la distrikto
regiono Lagunoj
areo 2,119 km²
disdividoj 10 komunumoj, kiuj ĝis 2002 estis la urbo Abiĝano
3 subprefektejoj ekster la urbocentro
nombro da enloĝantoj
laŭ neoficiala takso
2003 laŭ oficiala takso
laŭ la plebiscito de 1998

inter 4 kaj 5 milionoj
3,660,682
3,125,890
Plateau kaj la laguno Ébrié
Plateau kaj la laguno Ébrié
Plateau kaj la laguno Ébrié dumnokte, vidataj de la piramido
Plateau kaj la laguno Ébrié dumnokte, vidataj de la piramido
sanprevento en la urbaj stratoj
sanprevento en la urbaj stratoj

Abiĝano estis la plej granda urbo kaj administra metropolo de la ŝtato Ebur-Bordo (Côte d'Ivoire). Dum la jaro 2002 la 10 urbaj distriktoj iĝis sendependaj komunumoj, la urbo formale malfondiĝis kaj la posteno de urbstro de Abiĝano nuliĝis. Ekde tiam Abiĝano estas distrikto en la laguna regiono, kaj konsistas el 10 urboj kaj 3 subprefektejoj. Abiĝano situas rande de la Golfo de Gvineo. La metropolo dum la lastaj jardekoj rapide kreskis de 65.000 enloĝantoj dum la jaro 1950 ĝis oficiale 3.692.570 enloĝantoj dum januaro 2005.

Enhavo

[redakti] Historio

blazono de la eksa urbo Abiĝano
blazono de la eksa urbo Abiĝano

Post la fondo de la urbo dum la jaro 1886, ĝia kresko komenciĝis post la inauĝuro de mara kajo dum la jaro 1931. Dum 1934 la urbo iĝis ĉefurbo de la francia kolonio Ebura Bordo. Post la malfermo de la kanalo Vridi la haveno ankoraŭ pligraviĝis. Kvankam dum la jaro 1983 la tiama ŝtata prezidento Felix Houphouet-Boigny nomumis la urbon Yamoussoukro nova oficiala ĉefurbo de la lando, daŭre multaj registaraj oficejoj kaj ambasadejoj, la nacia biblioteko kaj nacia muzeo troviĝas en Abiĝano. La 9-an de aŭgusto 2001 la registaro decidis, ekde komenco de 2002 disdividi la urbon al siaj 10 distriktoj kaj nomumi ĉiujn el ili sendependa komunumo. Ekde tiam Abiĝano oficiale estas distrikto, kiu unuigas tiujn 10 novajn urbojn kun 3 pliaj subprefektejoj.

[redakti] Trafiko

La urboj Abobo, Adjamé, Attécoubé, Cocody, Plateau kaj Yopougon troviĝas sur la afrika kontinento norde de la laguno Ébrié. Pro tio ili kune estas nomataj «Abiĝano Norda». Treichville, Koumassi, Marcory kaj Port-Bouët konsistigas la regionon «Abiĝano Suda». Ambaŭ partoj de la metropolo inter Treichville ligiĝas per du pontoj, Pont Houphouët-Boigny (fervojo kaj strato) kaj Pont Charles de Gaulle (nur strato). Dum la plej trafikoriĉaj horoj de la tago la strata trafiko sur tiuj du pontoj apenaŭ plu moviĝas, tial la registaro jam antaŭ longe decidis konstrui trian ponton. Pro la maltrankvila politika evoluo de la ŝtato post 1991 tamen ne porgresas la planaj laboroj. Multaj urbanoj tial frekventas la multnombrajn pramojn trans la lagunon, anstataŭ uzi la pontojn.

[redakti] Ekonomio kaj eduko

Abiĝano disponas pri universitato kaj pluraj teknikaj altlernejoj.

Signifaj industriaj branĉoj estas la aŭtomobila, ligna, ĥemia kaj vestaĵa industrioj. Per la urba haveno kafo, kakao, ligno kaj ananasoj eksportiĝas eksterlanden. En la de francaj eŭropanoj formita metropolo ankoraŭ hodiaŭ eŭropanoj troviĝas en iuj gravaj komercaj postenoj, sed krom ili ankaŭ multaj libananoj posedas etajn fabrikojn kaj laboras kiel komercistoj.

La urbo estas sidejo de la Bourse Régionale des Valeurs Mobilières, la regiona borso de la Mon-Unuiĝo de Okcidenta Afriko (Union Monétaire Ouest Africaine, UMOA).

[redakti] Partneraj urboj

[redakti] Retaj ligiloj

•  oficialaj paĝoj de la distrikto Abiĝano (franclingvaj)


aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -