ebooksgratis.com

See also ebooksgratis.com: no banners, no cookies, totally FREE.

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
3-sfero - Vikipedio

3-sfero

El Vikipedio

En matematiko, 3-sfero estas pli multdimensia analogo de sfero. Ĝi konsistas el punktoj samdistancaj de fiksita centra punkto en 4-dimensia eŭklida spaco. Ordinara sfero (aŭ 2-sfero) estas du dimensia surfaco dum 3-sfero estas objekto kun tri dimensioj, sciata kiel 3-dukto.

3-sfero estas parto okazo hipersfero, kiu estas n-sfero por n ≥ 3.

Enhavo

[redakti] Difino

En karteziaj koordinatoj, 3-sfero kun centro (C0, C1, C2, C3) kaj radiuso r estas la aro de ĉiuj punktoj (x0, x1, x2, x3) en R4 tiaj ke

\sum_{i=0}^3(x_i - C_i)^2 = ( x_0 - C_0 )^2 + ( x_1 - C_1 )^2 + ( x_2 - C_2 )^2+ ( x_3 - C_3 )^2 = r^2.

La 3-sfero centrita je la fonto de koordiantoj kun radiuso 1 estas nomita la unuobla 3-sfero kaj estas kutime skribata kiel S3:

S^3 = \left\{(x_0,x_1,x_2,x_3)\in\mathbb{R}^4 : x_0^2 + x_1^2 + x_2^2 + x_3^2 = 1\right\}.

[redakti] Propraĵoj

[redakti] Rudimentaj propraĵoj

La 3-dimensia volumeno (aŭ hiperareo) de 3-sfero de radiuso r estas

2\pi^2 r^3 \,

kaj la 4-dimensia hipervolumeno (la volumeno de la 4-dimensia regiono barita per la 3-sfero) estas

\begin{matrix} \frac{1}{2} \end{matrix} \pi^2 r^4.

Ĉiu ne-malplena komunaĵo de 3-sfero kun tri-dimensia hiperebeno estas 2-sfero (se ne la hiperebeno estas tangento al la 3-sfero, en ĉi tiu okazo la komunaĵo estas sola punkto). Se 3-sfero moviĝas tra donita tri-dimensia hiperebeno, la komunaĵo startas kiel punkto, poste iĝas kreskantan 2-sferon kiu atingas sian maksimuma amplekso kiam la hiperebeno sekcas ĝuste tra la ekvatoro de la 3-sfero. Poste la 2-sfero malpligrandiĝas denove al sola punkto kiam la 3-sfero lasas la hiperebenon.

[redakti] Topologiaj propraĵoj

3-sfero estas kompakta, koneksa, 3-dimensia dukto sen rando. Ĝi estas ankaŭ simple-koneksa. Ĉi tio signifas ke ĉiu ciklo, aŭ cirkla vojo, sur la 3-sfero povas esti kontinue malpligrandigita al punkto ne lasante la 3-sferon. La konjekto de Poincaré proponas ke la 3-sfero estas la nura tri dimensia dukto kun ĉi tiuj propraĵoj (kun precizo de homeomorfio).

La 3-sfero estas homeomorfia al la unu-punkta kompaktigo de R3. Ĝenerale, ĉiu topologia spaco kiu estas homeomorfia al la 3-sfero estas nomata kiel topologia 3-sfero.

[redakti] Geometriaj propraĵoj

La 3-sfero estas nature glata dukto, fakte, fermita enigita subdukto de R4. La eŭklida metriko sur R4 donas metriko sur la 3-sfero donante al ĝi la strukturon de rimana dukto. Kiel kun ĉiuj sferoj, la 3-sfero havas konstanta pozitiva sekcian kurbecon egalan al 1/r2 kie r estas la radiuso.

[redakti] Koordinatoj sur la 3-sfero

La kvar eŭklida koordinatoj por S3 estas superfluaj ĉar ili estas kun rezervo pro la kondiĉo ke {x_0}^2 + {x_1}^2 + {x_2}^2 + {x_3}^2 = 1. Ĉar ĝi estas 3-dimensia dukto oni devus kapabli parametrigi la 3-sferon S3 per tri koordinatoj, simile al kiel oni povas parametrigi la 2-sferon uzanta du koordinatojn (latitudo kaj longitudo).

[redakti] Hipersferaj koordinatoj

Hipersferaj koordinatoj estas analogio al la kutimaj sferaj koordinatoj sur S2. La koordinatoj estas (ψ, θ, φ) kaj

x_0 = \cos\psi\,
x_1 = \cos\phi\,\sin\theta\,\sin\psi
x_2 = \sin\phi\,\sin\theta\,\sin\psi
x_3 = \cos\theta\,\sin\psi

kie ψ kaj θ estas en limigoj ekde 0 al π, kaj φ estas en limigoj ekde 0 al 2π. Noto ke por ĉiu fiksita valoro de ψ, θ kaj φ parametrigas 2-sferon de radiuso sin(ψ), krom okazoj kiam ψ egalas al 0 aŭ π, en ĉi tiu okazo ili priskribi punkton.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

  • Eric W. Weisstein, 3-srefo en MathWorld. Noto: Ĉi tiu artikolo uzas la alternan sistemon de nomado por sferoj en kiu sfero en n-dimensia spaco estas nomata kiel n-sfero.


aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -