Web Analytics Made Easy - Statcounter

See also ebooksgratis.com: no banners, no cookies, totally FREE.

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
User:Kijr - Wikipedia

User:Kijr

From Wikipedia

Ndime Kijr.

Contents

[edit] La mia pensamento

Kaj la plej bela lingvo el la mondo ne estas mia lingvo. Estas la lingvo de la paco kaj la amoro. Estas la lingvo de la lando el homoj, esperanto. Kial esperanto estas neutrala kaj facila, kial gi estas la lingvo kio tutmondo povas lerni.

Se vi volas, vi povas. Lernu esperanton kaj vi estos homo nova. Homo kio volas Homaro felica kaj unuiginta.

Esperanto estas lingvo ke tutmonda povas paroli, ke tutmonda devas paroli cxar xi estas tre facila kaj neutrala kaj libera. Se vi volas informacio pri Esperanto, legu tio:

Esperanto ( aŭskultu Dosiero) estas la plej multe parolata internacia planlingvo. Ĝia nomo venas de Doktoro Esperanto, la plumnomo per kiu L. L. Zamenhof publikigis la bazon de la lingvo en 1887. La intenco de Zamenhof estis krei facile lerneblan, neŭtralan lingvon por la internacia komunikado, kiu tamen ne malaperigu la jam ekzistantajn lingvojn.
Prelego de Zamenhof en la 1-a monda kongreso de Esperanto en franca Bulonjo (1905) Dosiero

Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝin parolas inter 100.000 kaj 2.000.000 da homoj en la mondo, el kiuj proksimume 2.000 estas denaskaj parolantoj.


[edit] Historio de Esperanto

La historio de Esperanto okupigxas pri diversaj aspektoj de la lingvo kaj movado Esperanto.

[edit] Esperanto-historiografio

Vidu: Verkoj pri Esperanto-historio

Estas malfacile precize defini, kio estas la historio de Esperanto. Historio de unuopa lando povas koncentrigxi je tiu lando, kaj historio de unuopa asocio je tiu asocio. La historio de Esperanto havas plurajn aspektojn:

  • la lingva historio, do la estigxo kaj evoluo de la lingvo mem;
  • la homoj kiuj parolas Esperanton, tio estas la lingva komunumo;
  • la Esperanto-movado kun la strebado subteni la lingvon kaj akceptigi gxin;
  • la organizajxoj;
  • la kulturaj produktoj de la lingvo-komunumo.

Utilaj verkoj por la studanto kaj esploranto estas la Enciklopedio de Esperanto kaj Esperanto en perspektivo. La superrigardaj verkoj, kiuj ne estas superrigardetoj, restas maloftaj. Precipe mankas vera lernolibro pri Esperanto-historio.

[edit] Historia superrigardo

[edit] La unuaj strukturoj ("rusa" kaj "franca" periodoj) 1887-1903

"Unua libro", Varsovio 1887, rusa eldono
"Unua libro", Varsovio 1887, rusa eldono

La unua varbilo por la nova lingvo estis la "unua libro" el julio 1887, kiun Ludoviko Lazaro Zamenhof publikigis en Varsovio. Temis fakte nur pri 40-pagxa brosxuro. Tiun kaj aliajn varbilojn Zamenhof dissendis, kaj li metis anoncojn en gazetojn.

Por interligi la novajn esperantistojn, li eldonis "Adresaron". La unua el 1889 enhavis jam mil personojn, kvankam tio ne nepre signifas ke cxiu (bone) parolis Esperanton. Tamen la modesta nombro montras ke Zamenhof ne nur simple publikigis sian projekton kaj atendis la finan venkon, sed investis multe da *mono kaj tempo. La Adresaroj poste farigxis jarlibroj.

Fine de 1888 la volapukista klubo de Nurenbergo (Germanio) transiris al Esperanto. Kun nurenberganoj Zamenhof eldonis la revuon La Esperantisto. Gxi farigxis la plej grava interligilo por la anoj de la nova lingvo, kaj nun estas grava fonto por tiu epoko. Danke al mondonacoj eblis dauxrigi la projekton, sed en 1895 la rusa cenzuro por mallonga tempo malpermesis envenigi la revuon al Ruslando. La taskon provizi gazeton al la movado transprenis junaj svedoj en Upsalo: Lingvo Internacia.

Krom la nurenberga klubo, kiu tamen jam en 1894 forlasis la movadon, ekzistis kelkaj unuopaj kluboj, ekzemple en Moskvo, Peterburgo kaj Schalke (nun parto de Gelsenkirchen). Gxenerale, la kreskado de la movado estis malrapida.

En 1898 la franca esperantisto Louis de Beaufront fondis franclingvan societon (kiu en 1903 nomis sin fakte franca). Gxi havis ankaux membrojn en nefranclingvaj landoj, sed gxia organo L'espérantiste estis preskaux nur en la franca. Al la propagandisto de Beaufront oni aljugxas ankaux la varbadon de intelektuloj, ekzemple Théophile Cart, Carlo Bourlet kaj Hippolyte Sebert.

[edit] Fondista epoko de Esperanto (aux: "internacia periodo") 1903-1914

Image:1905-03-ge-frankf-mapo.jpg
Esperanto en Euxropo, 1905

De proks. 1903 gxis la unua mondmilito fondigxis multaj landaj asocioj, ekzemple en 1903 la svisa, en 1906 la germana kaj en 1910 la usona.

En tiu cxi periodo komencigxis ankaux la vico de la Universalaj Kongresoj. La unua grandeta internacia renkontigxo de esperantistoj okazis en 1904 en la franca urbo Calais kaj la brita Dover. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1905 en Bulonjo-cxe-maro cxe la nordfranca marbordo.

Dum tiu kongreso oni akceptis interalie Lingvan Komitaton kaj la Fundamenton de Esperanto, por servi al la stabileco kaj evoluo de la lingvo.

Universala Esperanto-Asocio fondigxis en 1908 (vidu: Historio de UEA). Malgraux la komenca intenco, gxi ne sukcesis tiri cxiun Esperanto-agadon sub sian ombrelon. Dume la naciaj societoj provis memstare fondi federacion, sed la Internacia Unuigxo de Esperantistaj Societoj (1913) ne vere ekvivis, pro la unua mondmilito.

Certa rompo en tiu epoko, kiu vidis precipe progreson de Esperanto, estis la Ido-krizo de 1907/1908 kaj la sekvaj jaroj. Tamen la nombro de esperantistoj, kiuj transiris al tiu nova lingva projekto, restis tre limigita.

Dum la unua mondmilito ne eblis multe agadi, krom ke diverslandaj esperantistoj uzis Esperanton por la militpropagando, donacis rugxkrucan ambulancon aux instruis Esperanton al militkaptitoj aux aliaj internigitoj.

[edit] Organizaj disputoj kaj la kolonja solvo 1920-1933/34

Konferenco en Locarno, 1926
Konferenco en Locarno, 1926

Post la milito oni provis atingi akordon inter UEA kaj la naciaj societoj serve al komunaj celoj de la movado. Oni volis internacian lobiadon por la lingvo, propagandon kaj instruadon en landoj sen propra movado, atentigon pri radio-elsendajxoj en Esperanto ktp., kaj por tio oni bezonis strukturon kaj financadon.

Kvankan jam ekzistis ideoj pri "komuna solvo", kun integrigo de la naciaj societoj en UEAn, kun komuna Komitato, provizore venkis organizo kun disaj organoj. En 1922 UEA kaj la naciaj societoj interkonsentis kunlabori laux la kontrakto de Helsinki. En tiu Helsinko-sistemo, UEA unuflanke kaj la naciaj societoj aliflanke komune elektis kaj financis Internacian Centran Komitaton. Tiu ICK poste havis oficejon kaj direktoron (Robert Kreuz).

Pro malkontentoj pri la helsinka organizo la naciaj societoj sercxis novan solvon. Ili minacis fondi novan internacian asocion, tiel ke UEA devis konsenti al kompromiso. En la UK de Kolonjo en 1933 oni subskribis interkonsenton, laux kiu la naciaj societoj aligxas al UEA, pagas por siaj aligitaj membroj, kaj sendas anojn en la Komitaton. La Interkonsento de Kolonjo estas la bazo ankaux por la nuntempa UEA, kun kelkaj intertempaj modifoj.

[edit] Malpermesoj kaj Dua mondmilito

Jam antauxe ekzistis malhelpoj al la laborista Esperanto-movado. Dum la 1930aj jaroj okazis, en Germanio kaj Portugalio, ke ankaux neuxtralaj Esperanto-asocioj suferis malpermeson. Ankaux en Sovetunio esperantistoj ne plu povis havi organizan strukturon. La Dua mondmilito estis plia bato por la movado, precipe dum 1940-1944. Ankaux en la neuxtralaj aux nemilitantaj landoj la milito havis sekvojn, ekz. per rekrutigo de junaj viroj.

[edit] Esperanto en la Malvarma Milito 1945-1989

Nur dum mallonga fazo post la milito, en orienta Euxropo la esperantistoj rajtis reorganizi la landajn movadojn. Jam en 1949, kiam la komunismaj diktaturoj estis firme etablitaj, multaj el tiuj landaj movadoj devis cxesi labori. Nur post la morto de Stalin en 1953 la situacio farigxis pli bona, sed en unuopaj landoj refondigxo de landa asocio estis permesita nur post multaj jaroj. Dauxris suficxe longe gxis tiuj landaj asocioj povis aligxi al UEA, ekz. la soveta nur en 1989.

Image:1975-uk-inauxg.jpg
Inauxguro en la UK 1975, Kopenhago

Post la reveno de la orienteuxropaj asocioj (cx. aux post 1955) la movado havis siajn apogojn kaj la okcidente kaj oriente. Oni penis lauxeble kunlabori kaj havi rilatojn malgraux problemoj en komunismaj diktaturoj. Okazis ekzemple, ke Universalaj Kongresoj kelkfoje estis arangxita en komunisma lando. La unua kazo estis en Zagrebo, Jugoslavio, en 1953. La unua UK arangxita en lando de la soveta bloko estis tiu de Varsovio en 1959. Poste proks. cxiun kvaran fojon UK estis en orienteuxropa lando.

Dum tiu cxi periodo plifortigxis Esperanto ankaux en Cxinio kaj ankaux en la suda duono de la tero. Tio vidigxis en la 1970aj jaroj ekzemple en la aligxo de pluraj sudamerikaj landaj asocioj al UEA. En 1981 okazis la unua UK en la suda terduono, nome en Brasília.

Teknika evoluo favoris Esperanto-muzikon, cxar produktado de sondiskoj igxis malpli multekosta. En la 1970aj jaroj ekaperis la kompaktkasedo (sonkasedo), kaj en la 1980aj jaroj la kompaktdisko (lumdisko).

[edit] Esperanto post la falo de la Berlina muro (1989-)

Estraro de UEA, aprilo 2004
Estraro de UEA, aprilo 2004

La liberigxo de la Orienta Euxropo de komunismo en la komenco de la 1990aj jaroj signifis novan epokon por la orienteuxrojpaj Esperanto-asocioj. Ekde tiam ili ne plu estis sxtate subvenciataj propagandaj instrumentoj, sed liberaj civitanaj asocioj.

La interreto ekstaris kiel komunikilo por la gxenerala publiko, kio profitis al la internacia Esperanto-komunumo. Konsidera parto de la esperanta komunikado kaj publikigado okazis nun nur interrete. En 2007 la Pola Radio havis sian lastan aeran elsendon kaj estis transigita al la interreto.


aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -