Metiartoj
El Vikipedio
Metiartoj estas kapabloj kaj teknikoj uzataj de metiistoj, kiuj produktas artaĵojn aŭ artajn fabrikaĵojn. Historitradicie metiartistoj estis organizitaj en gildoj. La normala kariero de metiisto estis: lernoservanto, kolego, perfektigota migranto, kaj post elfaro de "majstroverko", mastro kaj eble majstro.
Jen kelkaj tradiciaj metiartoj:
- barelfabrikado
- brodado
- Ĉarpentado
- jungilfabrikado
- lignoprilaborado
- potfabrikado
- puntado
- tapetado
- tapiŝofabrikado
- tornado
- korbfabrikado
- ŝufarado