Jehan Lagadeuc
El Vikipedio
Jehan LAGADEUC aŭ Jehan Lagadec (naskiĝis en la 15-a jarcento ĉe Plougonven, Bretonio) estis bretona pastro en la diocezo Tréguier kaj aŭtoro de la Catholicon, bretona-franca-latina vortaro. Tiu vortaro estas kaj la unua bretona vortaro, kaj la unua granda franca vortaro, kaj la unua trilingva vortaro. Ĝi finverkiĝis la 16-an de aŭgusto 1464 kaj printiĝis unuanfojon al Tréguier en la jaro 1499 fare de Jehan Calvez.
Jehan Lagadeuc naskiĝis en la biendomo de Mezédern sude de la vilaĝo de Plougonven.