Dunoma nomenklaturo
El Vikipedio
En biologio, dunoma nomenklaturo estas la formala metodo de nomado de specioj. Kiel la vorto "dunoma" sugestas, la scienca nomo de specio estas formata de la kunmeto de du termoj: la genra nomo kaj la specia termo.
Ekzemple, Canis lupus aŭ Anthus hodgsoni.
Enhavo |
[redakti] Historio de la nomenklaturo
La adopto de la sistemo por dunoma nomenklaturo okazis pro la meritoj de la sveda botanikisto kaj fizikisto Carolus Linnaeus (1707 – 1778).
[redakti] Principoj de la sistemo
Kvankam fajnaj detaloj povas estis malsamaj, ĝenerale oni uzas jenajn regulojn por doni nomojn:
- Laŭ la signifoj de la vortoj "duuma" kaj "dunoma" la sciencaj nomoj de ĉiuj specioj aperas kiel kombinaĵoj el du vortoj, kiuj estas en la moderna latina lingvo, sed la nomoj ne necese venas el la latina. Ofte, ili devenas el nomoj de homoj, lokoj, grekaj vortoj, aŭ iu ajn alia fonto.
-
- nomo de genro
- la dua vorto indentigas la specion de la genro, por ĝi povas esti uzataj diversaj priskriboj (speci-nomo), ekzemple:
- Speci-priskribaj nomoj estas kutima kursivigitaj; ekzemple Homo sapiens. Ĝenerale, la duvorta nomo devas esti printita en speciala tiparo, kiu distingigas ĝin disde la normala teksto; ekzemple "Kelkaj pliaj Homo sapiens estis malkovritaj".
- La genra nomo ĉiam estas skribita per komenca majusklo.
- En zoologio, la speci-nomo neniam estas skribita per komenca majusklo
- Ekzemple la tuta familio de tigroj estas Panthera tigris
- En botaniko, aliflanke, la specifa epiteto kutime estas skribita per minusklo, sed foje oni uzas ankaŭ majusklon
- Ekzemple Narcissus papyraceus
[redakti] Trinoma nomo
Por iu taksono malsupre la rango de specio, kiel subspecio, vario aŭ formo, tria nomo estas aldonato. Ekzemple:
- Phalacrocorax carbo novaehollandiae (zoologia subspecio)
- Adenia aculeata subsp. inermis (botanika subspecio)
- Pinus nigra var. pallasiana (botanika vario)
(Por simpleco, tiu listo preterlasas nomon de biologisto, kiu normale estas aldonita.)