Asuano
El Vikipedio
Asuano, urbo (Egiptio, apud Nilo ĉe la unua katarakto. Asuano estas unu el la pli sekaj urboj de la mondo. Longtempe fama kiel vintra feriurbo kaj komerca centro, la urbo fariĝis grava industria centro post la komenco de hidroelektra produktado pro la alta Baraĵo de Asuano. Fabriko de kemia grasumo estas la plej granda el la novaj industrioj. Oni minas ferercon kaj hematiton en la ĉirkaŭaĵo.
, 200.000 loĝantoj), sudaĈi tiu urbo estis nomita Sevene antikve kaj ĝi estas priskribita kiel la suda landlimo de Egiptio. Ĝi estis komerca centro, servanta kiel la portalo al Nubio, Sudano kaj Etiopio. La ĉiujaran inundon de Nilo oni unue vidis tie. El la sevenaj minejoj venis ŝtono por la temploj kaj statuaro de la faraonoj. Sur Elefantin-insulo, en Nilo kontraŭ Asuano, kaj la insulo Filao, estas trovitaj antikvaj egiptaj kaj romiaj ruinoj. Aga Ĥan III, estro de la islamaj ismailanoj, estis entombigita en Asuano.
La antikva urbo Sevene ankaŭ estas fama pro la studoj de Eratosteno, kiuj disputis la teorion, kiu diris, ke la Tero estas ebena, kaj kie li penis determini la cirkonferencon de la Tero.