Ari Þorgilsson
El Vikipedio
Ari Þorgilsson aŭ Ari fróði (Ari la multescia) (1067-1148) estis pastro. Oni povas diri ke li estas patro de la islanda historia skribado kaj literaturo. Estas nur konzervita unu libro de li, la fama Íslendingabók (Libro de Islandanoj). Ĝi estas maldika kajero, skribita en la periodo inter la jaroj 1122-1133. En tiu libro li skribas historion de sia popolo de enmigrado de la lando ĝis 1120. Ĝi estas sienca verko, kaj en la enkonduko li skribas jenan frazon, kiu estas devizo de ĉiu vera scienculo: "Sed se io ajn estas erara en ĉi tiu libro, oni prefere prenu tion kio pruviĝas pli vera." La stilo de Ari estas simpla kaj konciza kaj la fakto ke Ari verkis sian libron en islanda lingo havis grandan signifon por liaj posteuloj.
[redakti] En esperanto aperis
- Secio pri enloĝo de Grænland el la Libro de Islandanoj en La Tradukisto, 35-a numero, 12a julio 2000, en traduko de Gísli Halldórsson.