Apokalipsa horloĝo
El Vikipedio
La Apokalipsa horloĝo (angle Doomsday Clock) estas simbola horloĝ-sfero kreita la jaron 1947 (kiam ekis la malvarma milito) kaj zorgita de la estraro de la Bulteno de Atomaj Sciencistoj (angle Bulletin of the Atomic Scientists) de la Universitato de Ĉikago. Ĝi montras, per analogio, kiom da minutoj restas al la homaro ĝis la meznokto, horo kiu reprezentas la totalan detruon pro milito aŭ nuklea katastrofo.
Tiu ĉi horloĝo estas aperinta en la kovrilo de ĉiuj la Bultenaj specimenoj ekde ĝia apero.
La kvanto da minutoj antaŭ meznokto, estas arbitra mezuro de la grado de nuklea minaco, kiun la Tero suferas. Ĉi horloĝo ĝisdatiĝas de tempo al tempo laŭ la internaciaj streĉitecoj kaj minacoj. La plej streĉa punkto okazis dum 1953, kiam Usono kaj Sovetunio rivalis per ambaŭflankaj nukleaj testoj.
La 17-an de januaro oni decidis antaŭenirigi ĝin 5 minutoj pro la nukleaj ambicioj de Norda Koreio kaj Irano, la multobliĝo de nekontrolita radioaktiva materialo en Rusio, la minacoj far al-Kaida, kaj la grandega nuklea kapablo de Usono. Ankaŭ kontribuis la kreska premado favore al nuklea energio kiel alternativo al petrolo, kiam jam pruvitas , ke nia planedo eksperimentas klimatan ŝanĝon, kiun povas havi (kaj jam havis) katastrofaj konsekvencoj. La horan ŝanĝon oficialigis du samtempaj okazaĵoj en Londono kaj Vaŝingtono, kun la ĉeesto de elstaraj scienculoj kiel Stephen Hawking kaj Martin Rees.