Altstätten SG
El Vikipedio
Altstätten | |
---|---|
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Wil |
Koordinatoj | Koordinatoj: |
Nombro de enloĝantoj | 10832 |
Areo | 39,11 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9450 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Altstätten SG estas urbo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 10832 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
[redakti] Geografio
Altstätten situas en la Sanktgala Rejnvalo, okicente de la rivero Rejno en vasta ebenaĵo, oriente de la apencela montetkamparo.
[redakti] Trafiko
Altstätten situas ĉe la rejnvala linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rorschach al Buchs SG.
[redakti] Historio
Unuaj setlejoj en Altstätten ekzists jam en la ŝtonepoko antaŭ pli ol 5500 jaroj. En la jaro 853 la nomo Altstätten aperis unuan fojon en dokumento. La nomo signifas en la germana lingvo "malnova setlejo", kio indikas, je jam tiam temis pri malnova homa setlejo. Laŭ tiu unua dokumento, kiu menciis la nomon de la urbo, tiam la Monaĥejo Sankt-Galo posedis vastajn bienojn tie. En la sekvaj jardekoj en Alstetten estiĝis fermita bienregejo, en kiuj majoroj (germane Meier) el la malalta servo nobelaro de la Princabatejo Sankt-Galo ekzercis la jurisdikcion. Por defendi sian regejon kontraj la Grafoj de Montfort je la orienta bordo de Rejno, la abato Berĥtoldo de Falkenten sekurigis la bienojn per ringomuro kaj koncedis al la loko la rangon de urbo en la jaro 1298 post kristo.
[redakti] Eksteraj Ligiloj
Komunumoj de la elketodistrikto Rejnvalo | |
---|---|
Altstätten SG - Au SG - Balgach - Berneck - Diepoldsaŭ - Eichberg - Marbach SG - Oberriet - Rebstein - Rheineck SG - Rüthi SG - Sankt-Margreto - Widnaŭ |