Alterna kurento
El Vikipedio
Alterna kurento estas elektra kurento, kies momenta valoro ŝanĝiĝas kiel sinusa funkcio de tempo.
Enhavo |
[redakti] Formulo
I(t) = IA sin(ωt+φ)
kie
IA - amplitudo de la kurento;
ω - angula frekvenco;
φ - fazo;
t - tempo.
Kiel grandeco de ĉi tia kurento oni uzas ĝian kvadrataveraĝan valoron
|I| = 1/(t1- t2) ∫ [ de t1 ĝis t2 ] I(t) dt.
Kie t1 kaj t2 - sufiĉe malproksimaj unu al la alia momentoj de tempo.
Tiam I = IA / 21/2.
[redakti] Tensio
Ankaŭ tute simile estadas tensio, kies momenta valoro ŝanĝiĝas kiel sinusa funkcio de tempo. Tian tension oni nomas kiel alterna tensio aŭ tensio de alterna kurento. Por ĝi
U(t) = UA sin(ωt+φ)
kie
UA - amplitudo de la tensio;
Ankaŭ kiel grandeco de ĉi tia tensio oni uzas ĝian kvadrataveraĝan valoron
|U| = UA / 21/2.
[redakti] Kompleksaj nombroj
Por pli simple priskribi alternan kurenton kaj alternan tension oni uzas kompleksajn nombrojn
I = |I| e jφ , U = |U| e jφ
kie j = (-1) 1/2.
Tiam leĝo de Omo estas vera, se uzi impedancon anstataŭ rezistanco:
U = Z I ,
kie Z - impedanco de la cirkvito.
[redakti] Praktika uzado
Alterna kurento estas tre multe uzata en praktika elektrotekniko kaj distribuado de elektra energio ĉar por ĝi eblas facile ŝanĝi valoron de la tensio kaj la kurento per transformatoroj.
Elektraj retoj en urboj nun preskaŭ ĉie uzas alternan kurenton.