Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj
El Vikipedio
La Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj estas ligo de kvin skandinaviaj politike verdaj (ekologiaj) kaj maldekstraj (socialismaj ĝis komunismaj) partioj.
Temas pri la partioj
- Socialistisk Folkeparti ("Socialista Popola Partio") en Danio,
- Vasemmistoliitto / Vänsterförbundet (Maldekstra Ligo") en Finnlando,
- Maldekstra-Verda Movado en Islando.
- Sosialistisk Venstreparti ("Socialista Maldekstra Partio") en Norvegio kaj
- Vänsterpartiet ("Maldekstra Partio") en Svedio,
La alianco fondiĝis la 30-an de januaro kaj 1-an de februaro 2005 en Rejkjaviko kaj simile al la partio Eŭropa Maldekstro estas fiksa ligo de partioj el eŭropaj ŝtatoj. En la Eŭropa Parlamento la membropartioj de la alianco reprezentiĝas en la frakcioj Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj kaj Frakcio de la Verduloj kaj Libera Eŭropa Alianco.
La membropartioj de la alianco interkonsentis pri politika programo[1], kiu fokusiĝas kaj pri ekologiaj kaj pri sociaj temoj. Laŭ la alianca statuto [2] la gvida instanco de la organizaĵo estas konsilio el la prezidantoj de la membropartioj, paralele al simila instanco en la partio Eŭropa Maldekstro. La formale plej supera instanco estas la ĉefkunveno.