Alfréd Hajós
El Vikipedio
HAJÓS Alfréd [hajo’ŝ alfred (naskiĝis kiel GUTTMANN Arnold) (Budapest, 1-a de februaro 1878 - Budapest, 12-a de novembro 1955) hungara arkitekto, la unua hungara olimpika venkinto.
Li devenis el juda familio de Budapeŝto. Post kaim li ricevis diplomon e nal Műegyetem, eklaboris en oficejo de Alpár Ignác, poste ĉe Lechner Ödön. En 1907, li malfermis sian oficejon. Li sukcese partoprenis en konkursoj, kiuj donis lboron al li ĉefe en la hunagra provinco. En 1924, li akiris en la intelekta konkurso de la pariza olimpiko arĝentan medalon per stadiona plano (komune kun Lauber Dezső). Liaj rememoraĵoj aperis en 1956 en Budapeŝto kun titolo Igy lettem olimpiai bajnok (Tiel mi iĝis olimpika ĉampiono).
[redakti] Sporto
Li venkis en 1896, en Ateno, dum la unua novepoka olimpiko en la 100 m-a, poste en la 1200 m-a naĝado, tiel li akiris la unuan kaj duan olimpikan ormedalon de la hungara sporto. Ekde 1899, kiam li sukcese diplomiĝis kiel arkitekto, li ĉesigis la aktivan sportadon, sed kiel sporta ĵurnalisto kaj ano de la Hunaga Olimpika Komisio plu apogis la sportan movadon.
[redakti] Ĉefaj arkitektaĵoj de Hajós
Li verkis komence laŭ secesio, poste eklektiko, konstruktiva, moderna, plej ofte en itala stilo.
- Aranybika szálló (Debrecen)
- Lőcsey Gimnázium (Debrecen)
- Református Egyház Zsinati Központja (Budapest)
- UTE Stadion (Újpest, Megyeri út)
- Nemzeti Sportuszoda (Budapest, Margitsziget)
- Leányiskola (Bratislavo)
- Népkerti Vigadó (Miskolc)
- Szegedi Úszóegyesület Uszodája (SZÚE, hodiaŭ Ligetfürdő), 1930