Alcededoj
El Vikipedio
Alcededoj |
||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa alciono
(Alcedo Atthis) |
||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
Subordo de birdoj kun longa, forta kaj pinta beko kiu enhavas tri familiojn kaj 92 specojn. Ili nestas en tuneloj.
En subordo Alcededoj aŭ Alcedines oni enmetas la tri similajn familiojn, nome:
- Alcedinedoj (Alcedinidae)
- Halcionedoj (Halcyonidae)
- Ceriledoj (Cerylidae)
Ekzempla specio:
- Eŭropa alciono
Alcionoj estas birdoj de tri proksimegaj rilatataj familioj, nome: Alcedinedoj (riveralcionoj), Halcionedoj (arbalcionoj) kaj Ceriledoj (akvalcionoj). Ĉiuj el ili havas grandajn kapojn, longajn, fortajn kaj pikajn bekojn, mallongajn krurojn kaj etajn vostojn. Ili estas ĉie tutmonde.
La ordigo de tiuj tri familioj ne estas facila. Ĝis 1990 oni supozis nur unu familio enhavanta tri subfamiliojn. Poste la studoj pri enmiksiĝoj kaj DNA pruvis, ke temas pri tri vere diferencaj familioj sufiĉe proksimaj por ke ili kunformu subordon Alcededoj aŭ Alcedines, sufiĉe diferencaj de la aliaj birdoj de la ordo Coraciiformes. Kaj pro tio oni kreis tiun ĉi subordon.
Tiu subordo enhavas tiom malsimilaj birdoj kiom arba aŭstralia kukabarao granda je 45 cmj kaj rivera eŭropa alciono mallonga je 16 cm. Alcionoj vivas en ambaŭ medioj kaj arba kaj rivera. Arbalcionoj manĝas ĉefe reptiliojn, riveralcionoj manĝas fiŝetojn, ranojn, insektojn kaj kankrojn plonĝante el supro. Malgraŭ elekti diferencajn manĝaĵojn la tri familioj same perforte frapas la ĉaŝaĵon kontraŭ arbo aŭ ŝtono aŭ lasas ĝin fali desupre antaŭ engluti aŭ forporti ĝin al la idoj.
La tropikaj zonoj estas la ĉefaj areoj kie vivas alcionoj. En Eŭropo aŭ Nordameriko vivas respektive nur unu ĉefa specio en ĉiu kontinento kaj malmultaj nekomunaj aŭ lokaj specioj. En Sudameriko nur 5 specioj loĝas kaj 1 plia vintras. Kompare nur en afrika landeto Gambio vivas 8 loĝantaj specioj.