ebooksgratis.com

See also ebooksgratis.com: no banners, no cookies, totally FREE.

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipediista diskuto:Aidas - Vikipedio

Vikipediista diskuto:Aidas

El Vikipedio


dosiero:Info-pictogram.png   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Aidas!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Se vi havas demandojn, rigardu:

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon "la perfekta ĝermo de artikolo".

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Dosiero:button_sig.png.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  Yekrats 12:22, 11. Okt 2007 (UTC)

Bv aldoni kategoriojn pri naskiĝintoj. Tio estas duobla laboro aldoni ilin poste. Ekz. Kategorio:Naskiĝintoj en 1957 Petro@diskkont 11:25, 28. Okt 2007 (UTC)

En ordo! Aidas 11:30, 28. Okt 2007 (UTC)

Cetere, vi antaŭ nelonge hodiaŭ skribis en la paĝo de Vikipediisto "Narvalo": "Ĉu vi povus fari ion kun tiu vandalo, kiu denove komencas vandali? Li redaktis el pluraj adresoj. Vidu ankaŭ miajn kontribuojn." Temas pri la sviso "Didi Weidmann". Laŭ mia ĵusa rigardeto li proponas nomi svisajn urbojn kun esperanta nomo laŭ tiu esperanta nomo, kaj meti redirektigojn de la germana kaj franca nomo al la esperanta. Tio ŝjnas al mi ne tro malbona solvo en lando, kie parolatas pluraj lingvoj kaj multaj urboj havas plurajn nacilingvajn nomojn. Se li aplikas tion pri ĉiu vilaĝo aŭ montara bieneto de Svislando, temus pri troigo, sed pri granda urbo kiel "Soloturno" tia ideo almenaŭ diskuteblas. Kio ekzakte estas vandalisma pri li? Kial oni devus forbari lin per ĉiuj manieroj el vikipedio? Aidas 11:44, 28. Okt 2007 (UTC)


Enhavo

[redakti] Via ĵusa poluro

Al Yekrats:

Dankon pri viaj ĵusaj poluretoj pri la politikista artikoloĝermo Pádraig Flynn.

Mi intence ne metis ligon pri la tago de lia naskiĝo, ĉar mi supozus, ke nur vere gravaj mondaj eventoj ligu al la paĝo, kaj ne ĉiu ajn hazarda okazaĵo kiel naskiĝo de ĉiu ajn, kiu menciiĝas en Vikipedio. Pri tio, ke "irlanda politikisto" pli bone sonas ol "politikisto de Irlando", vi pravas.

Mi intence skribis "politikisto de [la ŝtato] Irlando", ĉar ekzemple Leon Brittan estis politikisto reprezantante Brition sed de litova, juda deveno. Kaj imageblas ke kataluno aŭ eŭsko, kiu iĝas politikisto en Eŭropa Unio nome de la ŝtato Hispanio, tute ne volas esti nomata "hispana", sed "kataluna" respektive "eŭska"... Kaj tiel plu. Tamen ĝenerale politikisto de iu lando komprenas sin kultura ano de tiu lando, kaj tiam - kiel dirite - laŭ la tekstofluo "irlanda politikisto" pli bone sonas (sincere dirite, mi iom pigris, kaj simple enmetis la landonomon post vorteto "de", ĉar tiel ĝermeto iom pli rapide kreeblas ol per la vortumo [[lando kun substantiva finaĵo|lando kun adjektiva finaĵo]]). Mi plidiligentiĝos kaj ŝanĝos mian kutimon.

La ŝablonon DEFAULTSORT mi ĝis nun vidis en malmultaj artikoloj (de la angla kaj germana vikipedio), kaj apenaŭ en la esperanta (litova, itala, ktp...). Mi supozas, ke "DEFAULTSORT:Familia nomo, persona nomo" en kategorioj aŭtomate enordigas la artikolon sub la unua litero de la familia nomo. Ĉu tio estas la senco de la ŝablono? Se jes, mi konfesas, ke la ideo estas bona. Domaĝe nur, ke kreo de eta ĝermo iĝas vere mezgranda laboro, se oni vere alcelas "perfektan ĝermon"...

Aidas 12:47, 28. Okt 2007 (UTC)

[redakti] "Gravaj mondaj eventoj" ligintaj al datoj

Estimata Aidas, ne timu pri la graveco de la datoj en biografiaj artikoloj por ligi tien. Oni povas alklaki tien, kaj trovos aliajn homojn naskigitajn je la sama naskodato. Laŭ mia opinio, tia informo estas interesa! Amike salutas Yekrats 14:30, 28. Okt 2007 (UTC).

Nu bone, en ordo. Aidas 14:34, 28. Okt 2007 (UTC)

[redakti] Nova temo:

Mi ne vidas sencon de via agado. Narvalo 19:54, 4. Nov 2007 (UTC)

Vi supozeble volas diri: "Mi ne vidas sencon de via agado de hodiaŭ posttagmeze" (mi esperas). Mi antaŭe ne bone sciis, kie klarigi, pri kio mi pensis hodiaŭ posttagmeze, sed volonte mi tion faras nun:

Delonge en multaj artikoloj estas skribite la [[1-a de januaro|1-an de januaro]] kaj simile, kiam temas pri dato, kaj [[angla lingvo|angle]] ... (=en la angla lingvo ...) kaj simile, kiam temas pri la nomo de urbo, organizaĵo aŭ similaĵo en nacia lingvo. Multe pli simple estus simple tajpi [[1-an de majo]], kaj fidi pri redirektigo de tie al la paĝo [[1-a de majo]] (tio delonge eblas, ĉar jam dum 1995 Petro Tomasovsky instalis tiajn redirektigojn, nur ke ŝajne multaj ne konscias pri tio), kaj skribi [[france]] ... aŭ simile kaj fidi pri redirektigo al la paĝo [[franca lingvo]]: Kiam temas pri unuopa mencio de nacilingva formo, la ŝparo estas minimuma, sed se oni skribas pri ekzemple internaciaj politikaj partioj aŭ internaciaj organizaĵoj, la ŝparo dum tajpado rapide rimarkeblas. Pri iuj lingvoj, ekzemple la paĝo malagase (do "en la malagasa lingvo"), tia redirektigo jam estis farita, sed en plej multaj ne... Tiun penson en la kapo, mi hodiaŭ kreis pliajn redirektigojn de "lingva nomo en adverba formo" al la koncerna "artikolo pri tiu lingvo". Fakte la sama ideo, kiun havis Petro T. antaŭ du jaroj pri la datoj (pri kiu lastsemajne atentigis min Vikipediisto:Yekrats). Daŭre eblos tajpi [[estona lingvo|estone]] kaj simile, se oni volas, sed laŭplaĉe ankaŭ sufiĉos [[estone]]. Laŭ mi tute sence.

Ĉu vi nun komprenas mian agon?

Sincere, Aidas 20:30, 4. Nov 2007 (UTC)

La analogio bonas. Narvalo 20:41, 4. Nov 2007 (UTC)

[redakti] Lingvonomoj en adverba formo

Mi ŝatas la ideon pri lingvonomoj en adverba formo kaj uzos la "mallongigojn". Cetere mi ankaŭ tute aprezis viajn artikoletojn pri politikistoj de la Eŭropaj Komisionoj Thorn ĝis Barroso, pri kiuj vi laboretis ĝis antaŭ kelkaj tagoj. La laboro ankoraŭ ne estas finita. Estus bele se vi trovus tempon kompletigi ĝin. Ĉu?

Sincere, ThomasPusch 18:07, 5. Nov 2007 (UTC)

[redakti] Artikolo pri la ruso Ĵirinovskij

Bonvolu tuj ĉesi alidirekti el rusa lingvo kaj similaj. Mi forigos ĉiujn. Narvalo 19:51, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo:
Bone, bone... mi eĉ ne havis ŝancon meti la artikolon, al kiu la redirektigoj celu. Sed ĉu ne estas sence, ne nur skribi artikolon pri ruso sub titolo de esperanta latinliterigo, sed ankaŭ meti redirektigojn de la originala, cirila nomo (kaj supozeble ankaŭ de la ne-esperanta, angla, sed ĉie krom en Esperantujo uzata latinliterigo), por faciligi la trovon de tia artikolo???

Se vi ankoraŭ atendas minuton, la artikolo mem estos en sia loko...

Aidas 19:55, 11. Nov 2007 (UTC)

PS: Ĉu vi ne povus kutimiĝi skribi iom pli ĝentile??? Mi aktivetas en vikipedio nur proksimume monaton, post kiam mi antaŭe nur observis paĝokreojn, kaj ankoraŭ lernas. Sed la tono de iuj el viaj notoj (kiel tiu, al kiu respondas la supra noto, sed neniel nur parolante pri notoj al mi) ŝajnas al mi tute maltaŭga...

Aidas 20:14, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo de Narvalo:
Pardon min, sed mi post 3jara vikipediumado perdas la paciencon, kelkfoje alfrontante la saman problemon. Ĉar - krom Yekrats - preskaŭ neniu korektas, ofte mi devas perdi tro multan tempon por purigado de Vikipedio. Tio kelkfoje trouzas miajn nervojn. (Vi do uzis nomon malĝuste laŭ la angla transskribo kaj tion variis, tio altigis mian sangopremon.)

  1. Ekzistas ie paĝo pri rusigo de nomoj
  2. okaze de rusaj nomoj, ni ne uzas la patran nomon
  3. ni ne uzas alidirektojn el angla, rusa kaj aliaj nomversioj (eble nur la anglan ĉe la aziaj lingvoj)
  4. pri aliaj kutimoj, problemoj demandu min, mi povas mallonge respondi Narvalo 20:28, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo:
Dankon pro via respondo, kaj pri la tri informoj:

1. Ekzistas ie paĝo pri rusigo de nomoj: En noto de vi sur la diskutpaĝo de vikipediisto ThomasPusch mi legis pri tiu paĝo, al kiu vi jen aludas, kaj mi jam aplikas ties proponojn, ekzemple dum la ĵusa esperanta latinliterigo de la rusa nomo Vladimir Volfoviĉ Ĵirinovski. *

2. Okaze de rusaj nomoj, ni ne uzas la patran nomon: Tio ŝajnas al mi iom nekutima, ĉar al mi ŝajnas ke por ruso la patra nomo apartenas al la nomo. Sed mi senprobleme povas adaptiĝi, se estas redirektigo de la plena nomo kun patra nomo al la esperanta artikolo sub mallonga nomo sen patronomo. Dankon pro la sciigo.

3. Ni ne uzas alidirektojn el angla, rusa kaj aliaj nomversioj (eble nur la anglan ĉe la aziaj lingvoj): Tion mi bedaŭras, ĉar la origina nomo en la cirila (aŭ greka aŭ alia) alfabeto ja estas la vera nomo de la "objekto" pri kiu temas artikolo. Mi tre subtenas ke la esperanta artikolo estu sub titolo de esperantlingva latinliterigo, sed mi donus redirektigojn (se konate) de la originale skribita nomo, kaj en kazo de dubo ankaŭ de anglalingva aŭ franclingva (aŭ iu ajn internacie kutima) latinliterigo al la esperante latinliterigita artikolotitolo. Redirektigoj laŭ mi neniam malhelpas, nur povas helpi trovi la deziratan celon. Ĉu ne ? ? ? ?

Mi tuj ŝovos la artikolon de la (al mi malsimpatia, sed politike menciinda) s-ro Ĵirinovski al paĝotitolo "Vladimir Ĵirinovski" sen patra nomo, kaj en eblaj ontaj artikoloj pri rusoj "subpremos" la patran nomon (mi ne planas aparte multe skribi pri rusoj). Se estas iu teknika problemo pri la kazo, ke redirektigoj iĝus "tro multaj" (kion ajn tio signifas), bonvolu mallonge klarigi al mi. Sendepende de tio mi ankaŭ povas provi iom "bremsi min" pri redirektigoj, sendepende de la propra konvinko.

Aidas 22:11, 11. Nov 2007 (UTC)

* Tamen mi ŝajne ne sufiĉe atente legis, kaj post kontrolo konkludas ke laŭ la paĝo citita ĉe Thomas Pusch vi pravas pri aserto sur la artikola diskutpaĝo, ke "la ĝusta nomo estas en eo Vladimir Ĵirinovskij" (kvankam [ekzemple pri tiu homo] la angla, franca, germana, hispana, ivrita, nederlanda, pola, portugala kaj rumana transliterigo [granda plimulto de ĉiuj lingvoj] forfaligas la j el la finaĵo kaj finigas tiajn vortojn per simpla -i aŭ -y). Nur hazarde mi post forfaligo de la patra nomo ankoraŭfoje videtis la artikolan diskutpaĝon, kaj ankoraŭ vidis vian noton. Belas se vi notas unuavice sur la persona diskutpaĝo, ĉar pri ŝanĝo de la artikolaj diskutpaĝoj oni ja ne estas atentigata. Mi ne tre ŝatas la finaĵon -ij, sed konscias ke pri mia ŝato ne temas, kaj aldonos la finaĵon -ij (kiu en la "scienca latinliterigo" ene de la teksto ja jam estas konsiderata). Nun vere sufiĉu: Tiom da tempo mi neniel volis dediĉi al la dekstra ekstremisto...

Aidas 22:25, 11. Nov 2007 (UTC)

[redakti] Administranto

Kara Aidas, mi nun oficiale estas administranto, kaj deziras danki vin pro via voĉdono kaj pro via afabla komento. Ne hezitu kontakti min pro iu ajn kialo ! Amike, Thomas Guibal 16:39, 16. Nov 2007 (UTC)


aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -