Adliswil
El Vikipedio
Adliswil | |
---|---|
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Horgen |
Koordinatoj | 47° 18' N, 8° 31' E |
Nombro de enloĝantoj | 15'783 |
Areo | 7,79 km² |
Alteco | 435 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8134 |
Enhavo |
[redakti] Pri la urbo
Adliswil estas urbo en la distrikto Horgen en la Kantono Zuriko, Svislando. La urbo havis 15'783 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
[redakti] Geografio
Adliswil troviĝas en la Sihlvalo je la piedo de la monto Uetliberg kaj limas al la urbo Zuriko en nordo.
[redakti] Ekonomio
Adliswil gajnis signifon en la 19-a jarcento per la tekstilindustrio. Troviĝis en Adliswil granda ŝpinfabriko. Nuntempe homoj laboras ĉefe en la servo-sektoro, kiel komputilado, bankoj kaj asekuroj. Granda parto de la loĝantaro laboras en la proksima urbo Zuriko.
[redakti] Trafiko
Adliswil troviĝas ĉe la linio de la tiel nomita Sihlval-Fervojo, kiu hodiaŭ estas parto de la regiona trajnreto de la Zurika Trafik-Unio.
[redakti] Historio
Unua dokumenta mencio de Adliswil okazis en 1248 sub la nomo Adeloswile. En la jaro 1457 estis konstruita ponto trans la rivero Sihl. En la 15-a jarcento ĉe la Sihl troviĝis akvomuelejo, kiu transiris en la jaro 1406 al la posedaĵo de la urbo Zuriko. Kiel multaj zurikaj urboj, la granda disvolviĝo komenciĝis per la industriiĝo en la 19-a jarcento.
[redakti] Eksteraj Ligiloj
Komunumoj de la distrikto Horgen | |
---|---|
Adliswil - Hirzel - Horgen - Hütten ZH - Kilchberg ZH - Langnaŭ ĉe Albis - Oberrieden ZH - Richterswil - Rüschlikon - Schönenberg ZH - Thalwil - Wädenswil |