12-a arondismento de Parizo
El Vikipedio
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 12-a arondismento (franclingve XIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno. Ĝi havas proksimume 140000 loĝantojn kaj kovras 6.377 km².
La arondismento spertis gravan arkitekturan reorganizon ekde kelkaj jardekoj, precipe ĉirkaŭ la kvartaloj Cour Saint-Émilion aŭ Bercy, kiu nun gastigas la francan ministrejon pri ekonomio, financoj kaj industrio sed ankaŭ grandan spektaklejon. La 12-a arondismento cetere entenas la operejon Bastille (la dua plej vasta operejo de Parizo post la operejo Garnier), inaŭgurita en 1989 okaze de la 200-a datreveno de la invado de la prizono Bastille.
Ankaŭ la bosko de Vincennes administre apartenas al la 12-a arondismento.
[redakti] Vidindaĵoj
- Placo Bastille (parte)
- Promenade plantée
- Viaduc des arts
- Parc de Bercy
- Cimetière de Picpus
- Palais Omnisports de Paris-Bercy
- Bosko de Vincennes
- Zoo de Vincennes