Apolema
El Vikipedio
Apolema aŭ Apoléma, "la pacema lingvo", estas internacia planlingvo proponita de franco Raoul de la Grasserie (1839-1914), ano de "Lingvistika Societo de Parizo", en 1907. Ĝi estas lingvo kun vortprovizo bazita sur greka lingvo. La projekto estis prezentita al Delegacio por alpreno de la lingvo internacia en 1907.
Ekzempleto: "Mi ecan orexia calo, mi tsanan apo lima, me fani oti mi den fagin apo tre y amera"
Traduko: "Mi havas bonan apetiton, mi mortas per malsato, ŝajnas ke mi ne manĝas antaŭ tri tagoj".
[redakti] Bibliografio
de la Grasserie, Raoul
Langue internationale pacifiste ou Apolema
Paris: Leroux, 1907
(217+ p.)
L. COUTURAT, L. LEAU
Delegation pour l'adoption d'une Langue aŭiliare internationale COMPTE RENDU des travaŭ du comite'(15-24 Octobre 1907)
Coulommiers: Imprimerie Paul Brodard, 1907